Diskuto:Abelo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

(Kial ne funkcias la bildo de Dosiero:Vanderwoning bee5515.jpg? Mi kopiis de la angla paĝo.) Ne plu validas ĉar mi forprenis tiun bildon /BO491

Laŭ Vikipedio (tri artikoloj) Abelo=apoidea=apoidoj, Abeledoj=Apidae, Mielabelo=Apis, kial ne ? Sed estas confuza Laŭ PIV Abelo=Apis. pino 13:35, 17. Jan 2009 (UTC)

Saluton, Pino. Mi pensas, ke PIV pravas pri la termino. Do, ni devas alinomi ĉi tiun artikolon al abeloideoj sed tiam ni krome devas korekti la jam notitan terminon en la informkesto (ĉe superfamilio). La sufikso -oide- aperas en NPIV sur la paĝo 803, kune kun la ekzemplo homoideoj. - Krome mi proponas, ke ni aranĝu helpan paĝon pri tiaj sufiksoj kun ekzemploj, por iom post iom povi akiri unuecon ĉe tiaj artikoloj. Kore --Tlustulimu 14:24, 17. Jan 2009 (UTC)
(+) Mi ĵus komencis la helpan paĝon sur Vikipediisto:Tlustulimu/Sufiksoj por biologia klasifikado. Plibonigaj proponoj estas bonvenaj kaj skribendaj en la tiean diskutopaĝon. Kore --Tlustulimu 14:57, 17. Jan 2009 (UTC)
(+) Mi ĵus komencis diskuton en nia ĉefa diskuto, ĉar estas koncernata plia artikolo. Kore --Tlustulimu 15:29, 17. Jan 2009 (UTC)