Meropedoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Abelmanĝuloj)
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Meropedoj
Blankfronta meropo, (Merops bullockoides)
Blankfronta meropo, (Merops bullockoides)
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Koracioformaj Coraciiformes
Familio: Meropedoj Meropidae
Genroj
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

Abelmanĝuloj au meropoj estas birdoj el la ordo de koracioformaj, manĝantaj insektojn kaj havantajn okulfrape koloran plumaron[1]. La vorto "meropo" devenas el la sciencnoma latinlingva Merops, kaj pro tio pli akurate uzendas por la specioj de tiu genro, sed ankaŭ uzeblas por la tre konata specio Eŭropa abelmanĝulo. Por la birdoj de la tuta familio plie taŭgas la nomo Meropedoj. Ĉar meropo aŭ "meropedo" estas tro scienca nomo, populariĝis la nomo abelmanĝulo, ĉar kvankam ne estas tio la u nunura manĝaĵo de la familio, tradicie multaj popoloj rilatigis la familion kun tiu familio de insektoj.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Plej parto de specioj troviĝas en Afriko, sed aliaj ĉeestas en suda Eŭropo, kiel la Eŭropa abelmanĝulo Merops apiaster, Aŭstralio kaj Novgvineo. Ili karakteriĝas pro tre riĉkolora plumaro, sveltaj korpoj kaj ofte longaj centraj vostoplumoj. Ĉiuj estas kolorplenaj kaj havas longajn subenturnitajn bekojn kaj pintajn flugilojn, kiuj donas al ili aspekton hirundecan kiam vidataj de malproksime.

Manĝo[redakti | redakti fonton]

Kiel tiu nomo sugestas, abelmanĝuloj ĉefe manĝas flugantajn insektojn, ĉefe abelojn, vespojn, kiuj estas predataj enaere el malferma gvatejo. Kvankam ili persekutas ĉiujn ajn flugantajn insektojn, mielabeloj ĉefas en ties dieto. La monda teritorio de abelmanĝuloj estas preskaŭ identa al la indiĝena teritorio de la kvar plej komuna specioj de mielabeloj. Fry et al. Asertas, ke "en 20 separataj studioj pri la dieto de 16 tipoj de abelmanĝuloj, himenopteroj (formikoj, abeloj kaj vespoj) konsistigis el 20% al 96% el ĉiu insekto manĝita, kaj mielabeloj formis averaĝe ĉirkaŭ unu triono el la himenopteroj".

Antaŭ engluti la predaĵon, abelmanĝulo forigos la pikilon per ripeta frapado de la insekto sur malmola surfaco, ekzemple branĉo de ripozejo. Dum tiu procezo, la birdo premas la insekton por forigi plej parton de la veneno. Notinde, tiuj birdoj predas nur flugantajn insektojn dum tiuj flugas kaj ne atentas samajn insektojn dum tiuj surteras.

Konduto[redakti | redakti fonton]

Abelmanĝuloj estas gregemaj. Ili formas koloniojn kaj nestumas en tuneloj en sablaj riverbordoj. La ovoj estas blankaj kaj ili ĝenerale produktas 2-9 ovojn ĉiun ovodemetadon (depende de la specio). Ĉar ili loĝas en kolonioj, oni vidas kune ofte grandajn nombrojn de tiuj truoj kun antaŭaj blankecaj markoj ĉe ties enirejoj kaŭzitaj de akumulitaj ekskrementaĵoj. Plej parto de la specioj de tiu familio estas monogamaj, kaj ambaŭ gepatroj zorgas la idaron.

La familio de abelmanĝuloj konsistas el du subfamilioj - la barbaj abelmanĝuloj Nyctyornithinae (levitaj al la familia nivelo kiel Niktiornitedoj de Charles Sibley en pli jusaj versioj de sia komputera mondolisto), kaj Meropinae, la tipaj abelmanĝuloj aŭ meropoj.

Kelkaj specioj[redakti | redakti fonton]

Eŭropa abelmanĝulo

Specilisto en taksonomia ordo[redakti | redakti fonton]


Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Plena Ilustrita Vortaro

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]