Ĉielarka abelmanĝulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ĉielarka abelmanĝulo
Ĉielarka abelmanĝulo
Ĉielarka abelmanĝulo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Koracioformaj Coraciiformes
Familio: Meropedoj Meropidae
Genro: Merops
Specio: M. ornatus
Merops ornatus
(Latham, 1801)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Ĉielarka abelmanĝulo , Merops ornatus, estas specio de abelmanĝulo, tio estas birdo de la familio de Meropedoj. Ĝi estas endemismo loĝanta en Aŭstralio kaj krome tiu specio estas la ununura membro de la familio de Meropedoj, kiu troviĝas en Aŭstralio, do la ununura meropo aŭstralia.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Ĉe Dayboro, SOr Kvinslando, Aŭstralio

La Ĉielarka abelmanĝulo estas tre brilkolora birdo kun multaj nuancoj kaj diversaj partoj kun diferencaj koloroj; tiu specio estas 19 ĝis 21 cm longa kaj pezas 21-33 g la masklo kaj 20-31 g la ino. La supra dorso kaj la flugiloj (kovriloj) estas verdaj, kaj la suba dorso kaj subvostaj kovriloj estas brilbluaj. La subflugiloj kaj unuarangaj flugoplumoj estas brunruĝaj kun nigraj pintoj, kaj la vosto estas nigra al malhelviola. La du centraj vostoplumoj de la Ĉielarka abelmanĝulo estas iomete pli longaj ol la aliaj vostoplumoj kaj multe pli longaj ĉe inoj ol ĉe maskloj. La krono, la ventro kaj brusto, kaj la gorĝo estas helflavecaj kaj krome tiu specio havas nigrajn subgorĝon kaj strion tra la ruĝa okulo.

Pli precize la kapo kaj la vizaĝo de tiu birdo estas mirinde belega kaj buntokolora: la longa kaj subenkurbita beko estas nigra, iomete blueca ĉebaze kontraste kun la nigrega traokula strio kiu tie komencas; tiu strio trapasas la okulo de nigra pupilo (kompreneble) kaj ruĝa irizo. Sub la strio estas tre markita helblua mallarĝa strieto kaj super tiu pli nuance perdita verdeca strio kiu sekvas al verdeca frunto kiu ankaŭ nuance iĝas bruneca en supra kaj malantaŭa krono kiu siavice iĝas verdeca al ŝultroj kaj supra dorso. Aliflanke sub la beko kaj helblua strieto la gorĝo estas flava kaj nuanciĝas ruĝbrune al nigra mentona larĝa strio kiu siavice nuanciĝas al verda supra brusto. Tuta gamo de koloroj de kie venas la nomo en kelkaj nacilingvoj kaj en Esperanto.

La junuloj ne estas tiom buntaj.

Distribuado kaj habitato[redakti | redakti fonton]

La Ĉielarka abelmanĝulo estas komuna specio kaj povas esti trovata somere en nearbarigitaj areoj en plej parto de suda Aŭstralio kaj Tasmanio, tamen ili iĝis pli kaj pli pli raraj en ĉirkaŭurbaj parkoj. Ili migras norden dum vintro al norda Aŭstralio, Novgvineo, kaj kelkaj el la sudaj insuloj de Indonezio, ĉefe proksime de la Toresa markolo, en Sulaveso, la Bismarkoj kaj la nordo de la Salomonoj; dum la birdoj de norda Aŭstralio estas loĝantaj. La specio preferas ebenaĵojn kaj terkulturejojn, kie facile videblas sur kabloj aŭ fostoj. Ili bezonas tamen taŭgajn lokojn por nestumi pli ol akvon aŭ taŭgajn vegetalojn por ties insektoj.

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

Kiel ĉiu meropo, la Ĉielarka abelmanĝulo estas tre socia birdo. Kiam ili ne estas reproduktantaj, ili ripozas kunaj en grandaj grupoj de ĝis 500 individuoj en densa arbustejo aŭ grandaj arboj. Tiu meropo estas ludema specio, kiu ŝatas sun- kaj sablobani kaj ludi per forĵeto de folieroj aŭ insekteroj por rekapti ilin.

Tiu specio uzas diversajn kantojn. Kutima estas rulaĵo kiel 'prrp prrp' 'prii' aŭ 'drrt' sufiĉe simila al tiu de la Eŭropa abelmanĝulo, sed pli tranĉita kaj malpli melodia. Tiu meropo markas la eventualajn predantojn per elsendado de 'klip klip klip' forte kaj rapide. Ili defendas sian teritorion per serio de nervozecaj 'pir pir'.

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

La reprodukta sezono estas antaŭ kaj malantaŭ la pluva sezono en nordo, kaj el novembro al januaro sude. Oni supozas, ke la Ĉielarka abelmanĝulo pariĝas porvive kaj ĉu en izolitaj paroj ĉu en kolonioj. La masklo alportas al la ino insektojn dum ŝi elfosas la tunelon kiu iĝis ilia nesto. Tiu meropo faras sian tunelon en ebenaj aŭ malmulte klinitaj grundoj, malkiel aliaj meropoj ne en vertikalaj muroj, kaj elfosas per balancado de flugiloj kaj piedoj kaj per sia beko, poste forigas la elfosaĵon reen per siaj piedoj dum balancado de sia beko. La nestotunelo estas longa el 50 cm ĝis 2 m kaj tre mallarĝa, kaj la korpoj de la birdoj premas tion forte kontraŭ la muroj de la tunelo, ke kiam la birdoj eniras kaj eliras, ilia movo agadas kiel pistono, pumping in freŝan aeron kaj forigante uzitan aeron. Oni scias, ke tiu meropo foje kunhavis sian nestotunelon kun aliaj meropoj kaj foje eĉ kun aliaj specioj de birdoj. La ino demetas el 3 ĝis 7 brilajn blankajn ovojn, kiuj estos kovataj dum 24 tagoj ĝis eloviĝo. La idoj elnestiĝos post ĉirkaŭ 30 tagoj kaj ĝis tiam estas manĝigataj de ambaŭ gepatroj kaj eĉ de pli aĝaj meropoj, kiuj ne pariĝis aŭ perdis sian partneron. Tiam la idoj pezas eĉ pli ol plenkreskuloj kaj kiam ekflugas perdas iomete da pezo.

Dieto[redakti | redakti fonton]

La Ĉielarka abelmanĝulo manĝas ĉefe flugantajn insektojn, sed, kiel la nomo "abelmanĝulo" sugestas, ili havas veran preferon por abeloj. La Ĉielarka abelmanĝulo ĉiam gvatas atendante flugantajn insektojn, kaj povas kontroli eventualan manĝaĵon de malproksime. Kiam ili vidis la insekton la abelmanĝulo subensaltas el la gvatejo kaj prenas ĝin per sia longa, svelta, nigra beko kaj flugas reen al la gvatejo. La Ĉielarka abelmanĝulo tiam frapas sian predon kontraŭ la ripozejon por mortigi ĝin. Eĉ kvankam tiuj meropoj estas imunaj al pikiloj de abeloj kaj vespoj, post kapti la abelon ili frotos la pikilon de la insekto kontraŭ la ripozejo por forigi ĝin dum ili fermas siajn okulojn por eviti la venenon el la rompita sako. La Ĉielarka abelmanĝulo povas manĝi kelkajn centojn da abeloj ĉiutage, kaj kompreneble estas malsatataj de abelbredantoj, sed ties damaĝo estas ĝenerale kompensita de sia rolo malpliigante pestinsektojn kiel akridoj, krabroj kaj vespoj.

Media[redakti | redakti fonton]

La Ĉielarka abelmanĝulo sunbanante, frumatene SOr Kvinslando, Aŭstralio


Referencoj[redakti | redakti fonton]