Bismarkoj
| Bismarkoj | ||
|---|---|---|
| Mapo de la Bismarkoj | ||
| Akvejo | Pacifika oceano | |
| Geografia situo | 4° 0′ S, 149° 45′ O-3.9916666666667149.74305555556Koordinatoj: 4° 0′ S, 149° 45′ O | |
|
|
||
| Nombro de insuloj | 200 | |
| Ĉefa insulo | Nova Britio | |
| Tuta areo | 49 658 km² | |
| Loĝantoj | 472 163 | |
La Bismarkoj aŭ Bismarka Insularo estas grupo de insuloj for de la nordorienta marbordo de la insulo Nov-Gvineo en okcidenta Pacifiko kaj parto de Papuo-Nov-Gvineo. Ili ricevas la nomon de germana kanceliero Otto von Bismarck, ĉar dum la 19-a jarcento la Germana Imperio ekkomencis disvastigi siajn koloniismajn klopodojn en tiu mondoregiono.
Enhavo |
Geografio [redakti]
La Bismarkoj inkludas ĉefe vulkanajn insulojn disvastigitajn en 4 provincoj kun areo de 49,700 km² kie la plej gravaj insuloj inkludas:
- Provinco Orienta Novbritio (4)
- Novbritio aŭ Niu Briten, ĉefa insulo
- Insuloj de la Duko de Jorko
- Provinco Manus (9)
- Provinco Nova Irlando (12)
- Nova Irlando aŭ Niu Ailan, ĉefa insulo
- Nova Hanovero aŭ Lavongai
- Insuloj Feni
- Insulo Lihir
- Insuloj Tabar
- Insuloj Tanga
- Insuloj Sankta Matiaso
- Provinco Okcidenta Novbritio (18)
- Novbritio aŭ Niu Briten, ĉefa insulo
- Insuloj Vitu
- Provinco Bougainville (14) Aŭtonomaj kaj sudoriente de Insuloj Feni
- Insulo Bougainville
- Insulo Buka
- Insuloj Carteret
- Verdaj insuloj (kiuj foje estas inkluditaj spite ne esti reale parto de la areo.)
Biogeografie la insularo troviĝas en la Aŭstralazia ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso ( WWF ). Fitogeografie, Bismarkoj estas aparta flaŭra provinco el la Malesia Regiono de la Paleotropika Regno.
Vidu ankaŭ [redakti]
Historio [redakti]
La unua loĝantaro de la insularo alvenis tien ĉirkaŭ 33,000 jarojn post elŝipiĝo 4el kio aktuale estas Papuo-Nov-Gvineo. Postaj alvenoj inkludis la popolon Lapita.
La unua eŭropano kiu vizitis la insularon estis la nederlanda esploristo Willem Schouten en 1616. [1] [2]
La insuloj restis nesetlitaj de okcidentaj eŭropanoj ĝis kiam ili iĝis parto de la germana protektorato de Germana Nov-Gvineo en 1884.
La 13an marto de 1888, vulkano erupciis en Insulo Ritter kaŭzante megacunamo. Preskaŭ 100% el la vulkano falis en la oceanon lasante etan krateran lagon.[3]
Post la eksplodo de la Unua Mondmilito, la Aŭstralia Armeo kaj Ŝiparo konkeris la insularon en 1914 dum Germanio estis tro okupita en siaj eŭropaj militfrontoj; poste Aŭstralio ricevis el la Ligo de Nacioj mandatoj por pluokupi la insularon, kiuj restis sub aŭstralia regado kaj kontrolo ĝis la japana okupado dum la Dua Mondmilito — ĝis kiam Papuo-Nov-Gvineo sendependiĝis en 1975.
Loĝantaro [redakti]
- 1955.— 141 700
- 1966.— 218 000
- 1980.— 314 000
- Lastatempe.- 575 000
Notoj [redakti]
- ↑ Sigmond,J.P and Zuiderbann, L.H.(1976) Dutch Discoveries of Australia, Rigby, Australia. ISBN 07270 08005
- ↑ Spate, O.H.K. (1979) The Spanish Lake, Australian National University, Second Edition, 2004. ISBN 1920942 173
- ↑ "{{{titolo}}}". COI:10.1046/j.1365-246X.2003.02016.x.Steven N. Ward; Simon DaySteven N. Ward; Simon Day (September 2003). "{{{titolo}}}". Geophysical Journal International 154 (3): pp.891-902 Alirita 2007-12-17.