Nov-Gvineo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Nov-Gvineo
Topografia mapo de Nov-Gvineo
Topografia mapo de Nov-Gvineo
Situo Pacifika oceano
Geografia situo 5° S, 142° O-5.3258333333333141.607222222224884Koordinatoj: 5° S, 142° O
Situo de Nov-Gvineo
Longo 2 398 km
Larĝo 400 km
Areo 786 000 km²
Plej alta loko Jaya
4 884 ID/PG Ŝablono:Alto/nekonata rilato
Loĝantaro 7 500 000 (2005)
9,5 loĝ./km²
Ĉefa loko Port-Moresbo
v  d  r
Information icon.svg
New guinea blank.svg

Nov-Gvineo estas granda insulo, tuj norde de Aŭstralio.

Kutime, oni rigardas Nov-Gvineon la due plej granda insulo de la mondo, kaj Aŭstralion la plej malgranda kontinento.

Laŭ sciencaj teorioj, Nov-Gvineo estis geografia parto de la aŭstralia ĉeftero ĝis antaŭ ĉirkaŭ 7000 jaroj, kiam ekestis la markolo de Torres kaj dividis la insulon disde la kontinento.

Biogeografie la insulo estas aparta ekoprovinco el la aŭstralazia ekozono laŭ la tipologio ellaborita de la Monda Natur-Fonduso (WWF).

La teritorio de Nov-Gvineo estas nuntempe dividita inter du landoj: la okcidenta parto apartenas al Indonezio, dum la orienta parto estas la memstara lando Papuo-Nov-Gvineo (monarkio kun la sama monarko kiel Britio).

Antaŭe, la nun indonezia parto estis nederlanda kolonio. La nordorienta parto de la insulo estis antaŭe germana kolonio, dum la sudorientan parton regis unue Britio kaj poste Aŭstralio. Post la unua mondmilito, Aŭstralio transprenis la regadon ankaŭ de la germana parto; en 1975, la tuta orienta parto de Nov-Gvineo sendependiĝis.

La okcidenta parto restis nederlanda, kiam sendependiĝis Indonezio en 1949, sed en 1962, post armita konflikto inter Indonezio kaj Nederlando, Nederlando cedis Nov-Gvineon al Indonezio sub premo de la UN kaj Usono.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]