Jorge Camacho

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Jorge Camacho
JorgeCamachoNov2005KikeCalvo.jpg
Jorge Camacho en Madrido en 2005; foto de Kike Calvo
Dato de naskiĝo 1966
Loko de naskiĝo Flago de Hispanio Zafra, Ekstremaduro, Hispanio
Nacieco hispano
v  d  r
Information icon.svg

Jorge CAMACHO (CORDÓN) [ĥorĥe kamaĉo] (naskiĝis en 1966 en Zafra, Ekstremaduro) estas hispana esperantisto kaj Esperanto-verkisto.

Camacho esperantigis sian nomon al Georgo Kamaĉo (ne nur verknome, sed ankaŭ en renkontiĝoj, korespondado k.s.) de la komenco de la okdekaj jaroj ĝis 1995 aŭ 1996. Ĉi tiam li decidis uzi la saman nomon en kaj ekster Esperantujo, nome nur la originalan formon en la hispana lingvo.

Camacho eklernis esperanton en 1980. Li estis membro de Akademio de Esperanto de 1992 ĝis 2001. De 1995 ĝis 1999 li laboris en Bruselo kiel konferenca interpretisto de Eŭropa Unio, el la lingvoj angla kaj finna al la hispana. De 1999 li loĝas en Madrido, kie li plu laboris ĝis 2009 kiel konferenca interpretisto por Eŭropa Unio, el la lingvoj angla, finna kaj portugala al la hispana. De aprilo 2008 ĝis septembro 2010 li laboris kiel docento pri interpretado en Universidad Autónoma de Madrid. De 2009 li laboras en Biblioteca Nacional de España, la nacia biblioteko de Hispanujo.

Camacho estis alelektita al la Akademio de Esperanto en 1992. La 15an de aŭgusto 2001 li anoncis sian demision pro seniluziiĝo pri Esperantujo. Tamen, kvankam malpli ofte ol antaŭe, li restas aktiva per daŭra recenzado kaj verkado de poemoj. En 2007 li anoncis la fondon de Beletra Almanako, kies kunredaktoroj estas Probal Daŝgupto kaj István Ertl.

Plurfoje li gajnis premiojn en la Belartaj Konkursoj de UEA, en 1992 la Premion Grabowski.

Inter liaj preferataj verkoj kaj aŭtoroj troviĝas la Eposo pri Gilgameŝ, Jorge Luis Borges, Miĥail Bulgakov, Albert Camus (La mito de Sizifo), Karel Čapek, Miguel Espinosa, Omaro Ĥajamo, Konstantinos Kavafis, Danilo Kiŝ, Fernando Pessoa, Rafael Sánchez Ferlosio kaj Olaf Stapledon.

Kiel poeto, li sentas sin pli proksima al aŭtoroj kiel Edwin de Kock kaj Baldur Ragnarsson.

Camacho estas unu el la kunfondintoj de la Esperanta Respubliko.

En la UK 2013 en Rejkjaviko li pro sia verkado estis honorita per la Diplomo pri Elstara Arta Agado de UEA.[1]

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Camacho famiĝis pro siaj poemoj kaj noveloj de la malfruaj 1980-aj jaroj.

Siatempe Camacho estis ano de la t.n. Hispana Opo kaj nun estas membro de la ibera grupo aŭ Ibera Skolo de esperantlingvaj verkistoj.

En la 1990-aj jaroj li komencis publike kontraŭstari Giorgio Silfer pro lia interpreto de raŭmismo. Li mokis Silfer-on en la satira verko La Majstro kaj Martinelli (inspirita de romano de Miĥail Bulgakov) kaj kritikis liajn ideojn en La liturgio de l' foiro.

Listo de verkoj[redakti | redakti fonton]

Tradukoj[redakti | redakti fonton]

Rakontoj kaj noveloj[redakti | redakti fonton]

Poemaroj[redakti | redakti fonton]

Eseoj[redakti | redakti fonton]

  • Amika rondo varma aŭ pri la verda junularo en Fonto, n-ro 117 (Septembro 1990)
  • Kion oni trovas en la tekstoj de “Persone” en Fonto, n-ro 132 (Decembro 1991)
  • Enkonduko en la verkaron de Miguel Espinosa en Menade bal püki bal (1998)
  • La liturgio de l' foiro (Elementoj por ekzegezo) (pamfleto movada, 1988/1999)
  • La mava lingvo: neologismoj kaj malneologismoj en esperanto (en Lingva arto, 1999)
  • Baldur Ragnarsson, duklinga poeziisto en La lingvo serena (2007)
  • Lingvaj manipulistoj en Beletra Almanako 1 (septembro 2007)
  • De hajko al hajko en Belarta rikolto 2013 (2013)
  • Vortoj en vortaroj en Beletra Almanako 18 (oktobro 2013)
  • Motivoj por ne kabei en Beletra Almanako 19 (februaro 2014)

Aliaj[redakti | redakti fonton]


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Faces-nevit.svg Trovu « Jorge Camacho » inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»

Ligiloj al recenzoj fare de Camacho[redakti | redakti fonton]

Blogo de Jorge Camacho[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]