Raŭmismo
Raŭmismo estas ideologio fontinta el la Manifesto de Raŭmo (1980), kiu kritikis la celojn de la tradicia Esperanto-movado kaj difinis la esperantistaron kiel "mem elektitan diasporan lingvan minoritaton". Laŭ priskribo sur retpaĝo de la Esperanta Civito la raŭmismo "aplikas al esperanto la modernan lingvistikan principon, laŭ kiu vivanta lingvo estas kaj komunikilo kaj identigilo"[1].
Historie raŭmismo estas precipe praktikata de la opinimovado ĉirkaŭ "Literatura Foiro", sur kies paĝoj ĝi estas multe diskutita kaj evoluigita. Fakte el tiu opinimovado fontis la Pakto por la Esperanta Civito en aŭgusto 1998, kvankam unu kunverkinto de la Manifesto (Jouko Lindstedt, eksredakciano de "Literatura Foiro") trovas la Pakton kontraŭa al la manifesta spirito. Aliaj gravaj dokumentoj por kompreni raŭmismon estas: la kulturpolitikaj raportoj de LF-koop, la studmaterialo de la simpozio pri "Strategiaj demandoj de la Esperanto-komunumo" apud Varsovio 1984, la Konkludoj de Segedo 1988.
Enhavo |
Vidu ankaŭ [redakti]
Pri la strategio de la Esperanto-movado:
Eksteraj ligiloj [redakti]
- Manifesto de Raŭmo
- Diskuto dum junio 2000 en Bja-listo
- Raŭmismo kaj postmodernismo, artikolo de Djémil Kessous