Djémil Kessous

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Djémil Kessous
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1946 (1946-01-01) (78-jaraĝa)
Lingvoj francaEsperanto
Ŝtataneco Francio
Okupo
Okupo aktivulo • esperantisto
TTT
Retejo http://sites.google.com/site/luniversaliste/
vdr

Djémil KESSOUS (naskiĝis en 1946) estas emerita funkciulo en la franca Konsilio de la Ŝtato kaj verkisto de sociaj kaj filozofiaj verkoj. Li estas filo de la alĝeria politikisto Mohamed El Aziz Kessous.

Li verko "La Universalismo" estas politika eseo kiu unue aperis franclingve en 1997 kaj poste en esperanta traduko, eldonita de Sennacieca Asocio Tutmonda, en 2002[1].

Li publikigis en la franca la librojn La théorie générale de l'évolution[2] kaj L'Universalisme [3]. Tiun ĉi lastan libron esperantigis Jacqueline Lépeix sub la titolo La Universalismo [4]. Esperanton li eklernis en 1997, tuj post la apero de la franca eldono de tiu libro.

Li verkis en la franca gazeto por la disdona ekonomio La grande relève[5] (La granda transpreno) meze de la 1990-aj jaroj.

Li estas ĉefredaktoro de L'Universaliste[6] (La universalisto), gazeto de la Universalista Kunigo.

Li estas aktiva en Sennacieca Asocio Tutmonda. Li verkis en Sennacieca Revuo, notinde en 2011, artikolon sub la titolo Postmodernismo, postcionismo, raŭmismo, ktp. pri postismaj ideologioj de la malfortiĝanta modernado. Tiu artikolo, publikigita en la franca sub la titolo La modernisation... et après? (La modernado... kaj poste?), estis publikita en bellacio.org.fr.

Li verkis leteron pri la siria milito publikigita en SAT-retejo.[7]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (eo) Djemil Kessou vere universala, Heroldo de Esperanto, p. 2, n-ro 10 (2022), 19 julio -10 aŭgusto 2022.
  2. La ĝenerala teorio pri la evoluado, L'Harmattan, 1994, ISBN 2-7384-2616-6
  3. L'Universalisme, Acratie, 1997, ISBN 2-909899-10-1
  4. La Universalismo, Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT), 2002, ISBN 2-9502432-6-6
  5. https://fr.wikipedia.org/wiki/La_Grande_Rel%C3%A8ve
  6. L'Universaliste oficiala retejo Arkivigite je 2014-12-29 per la retarkivo Wayback Machine
  7. [1] Arkivigite je 2018-11-09 per la retarkivo Wayback Machine

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]