Belartaj Konkursoj de UEA

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Belartaj Konkursoj)
"BK" alidirektas ĉi tien. Por aliaj uzoj, vidu la paĝon BK (apartigilo).
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Belartaj Konkursoj de UEA
honorigo
Organizanto Universala Esperanto-Asocio
vdr
Nombro da konkursaĵoj en belartaj konkursoj

La Belartaj Konkursoj de UEA okazas ĉiujare kun limdato je la 31-a de marto kaj la rezultoj anoncitaj en la Universala Kongreso. Nuntempaj branĉoj estas poezio, prozo, eseo, teatraĵo, mikronovelo, kantoteksto, infanlibro de la jaro, plus la subbranĉo monologo aŭ skeĉo. La Konkursoj estis lanĉitaj en 1950 laŭ iniciato de Reto Rossetti sub aŭspicio de UEA. La konkursoj havas la celon evoluigi la artojn en kaj pere de la internacia lingvo.

Inter la du mondmilitoj ekzistis simila konkurso nomata Internaciaj Floraj Ludoj.

Organizo[redakti | redakti fonton]

Nuntempe, la Belartaj Konkursoj enhavas jenajn branĉojn[1] kaj subbranĉojn:

a) Poezio originala (maksimuma longo de poemo 500 vortoj);
b) Prozo originala (maksimuma longo de verko 200 x 65 maŝinskribitaj spacoj);
c) Eseo originala pri temo lingva, literatura, historia au sociologia, prefere en ligo kun la internacia lingvo aŭ la Kongresa Temo (proksimuma longo 10 tajpitaj paĝoj; ĉirkaŭ 400 x 65 maŝinskribitaj spacoj);
ĉ) Teatraĵo originala;
ĉ-1) Monologo aŭ Skeĉo (daŭro inter 10 kaj 15 minutoj)
d) Mikronovelo (maksimuma longo 100 vortoj)
e) Kantoteksto
f) Infanlibro de la Jaro

Ĵurio[redakti | redakti fonton]

Pri la verkoj de la unuopaj konkursaj branĉoj juĝas po tri ĵurianoj, kiuj nuntempe estas[2]:

branĉo unua ĵuriano dua ĵuriano tria ĵuriano
Poezio István Ertl Krys Williams Mao Zifu
Prozo Julian Modest Trevor Steele Antonio Valén
Eseo Gotoo Hitosi Giridhar Rao Antonio Valén
Teatraĵo Saša Pilipović Giuliano Turone Georgo Handzlik
Mikronovelo Giulio Cappa Trevor Steele Tim Westover
Kantoteksto Ankie van der Meer Jacques Le Puil Flávio Fonseca
Infanlibro Edmund Grimley Evans Ricardo Albert Reyna Jang Jeong-Ryeol
Kvara ĵuriano: Martin Markarian

Antaŭaj ĵurianoj estas

Apartaj premioj[redakti | redakti fonton]

La premio "Nova Talento" ĉiujare estas aljuĝata al tiu konkursanto, kiu plej meritas kuraĝigon, sed neniam gajnis premion. La nomon de "Nova Talento" oni gravuras sur la pokalon "Henriko Harabaĝiu". La unua premio en la branĉo eseo originala havas la nomon "Premio Luigi Minnaja". La una premio en la branĉo originala Mikronovelo havas la nomon "Premio Paula Adúriz". La unua premio en la subbranĉo originala "Monologo aŭ skeĉo" havas la nomon "Premio María Cuevas".

Rezultoj de 2022 [3][redakti | redakti fonton]

BRANĈO POEZIO[redakti | redakti fonton]

Juĝkomisiono: Krys Williams, István Ertl, Mao Zifu.

Partoprenis 53 verkoj de 24 aŭtoroj el 17 landoj [7 el Azio, 3 el Afriko, 12 el Ameriko, 31 el Eŭropo]

La unua premio estas nealjuĝita.

La dua premio estas aljuĝita al “Reĝino-nokt” de Evgenij Georgiev el Kazaĥio.

La tria premio estas aljuĝita al “Mi ŝatus vidi…” de Benoît Philippe el Germanio.

Honora mencio estas aljuĝita al “La lampiro” de Sylvain Barrier el Francio.

Honora mencio estas aljuĝita al “Cimbalaro” de Evgenij Georgiev el Kazaĥio.

BRANĈO PROZO[redakti | redakti fonton]

Juĝkomisiono: Tim Westover, Trevor Steele, Miguel Fernández

Partoprenis 38 verkoj de 22 aŭtoroj el 16 landoj [1 el Afriko, 4 el Azio, 10 el Ameriko, 23 el Eŭropo].

La unua premio estas aljuĝita al “Rekviemo” de Sara Spanò el Germanio.

La dua premio estas aljuĝita al “La pentraĵo” de Jorge Rafael Nogueras el Usono.

La tria premio estas aljuĝita al “Speguloj” de Sara Spanò el Germanio.

Honora mencio estas aljuĝita al “Strato Memoro” de Tobiasz Kubisiowski el Pollando.

BRANĈO MIKRONOVELO[redakti | redakti fonton]

Juĝkomisiono: Tim Westover, Trevor Steele, Miguel Fernández.

Partoprenis 54 verkoj de 25 aŭtoroj el 16 landoj [1 el Afriko, 10 el Azio, 9 el Ameriko, 34 el Eŭropo].

La unua premio – premio Paula Adúriz – estas aljuĝita al “La nigra truo” de Emanuele Bovio Regano el Italio.

La dua premio estas aljuĝita al “La bela kaj la bestio” de Francisco Javier Moleón el Hispanio.

La tria premio estas aljuĝita al “Kiu ĉeas?”” de Pascal Vilain el Francio.

Honora mencio estas aljuĝita al “Laŭmorale” de Christian Rivière el Francio.

BRANĈO TEATRAĴO[redakti | redakti fonton]

Juĝkomisiono: Giuliano Turone, Saša Pilipović, Georgo Handzlik

Patroprenis 4 verkoj de 4 aŭtoroj el 3 lando [2 el Ameriko, 2 el Eŭropo].

La unua premio estas nealjuĝita.

La dua premio estas nealjuĝita.

La tria premio estas aljuĝita al “La bakisto kaj la profeto” de Raffaele Del Re el Italio.

SUBBRANĈO MONOLOGO AŬ SKEĈO[redakti | redakti fonton]

Juĝkomisiono: Giuliano Turone, Saša Pilipović, Georgo Handzlik

Patroprenis 9 verkoj de 6 aŭtoroj el 6 landoj [4 el Azio, 1 el Ameriko, 4 el Eŭropo].

La unua premio – premio María Cuevas – estas ne aljuĝita.

La dua premio estas nealjuĝita.

La tria premio estas aljuĝita al “La Sekvanta” de Amir Naor el Israelo.

Honora mencio estas aljuĝita al “Kurtfilmo” de Ewa Grochowska el Francio.

Honora mencio estas aljuĝita al “Helpoferto” de Stela Besenyei-Merger el Hungario.

Honora mencio estas aljuĝita al “Enkonduko al ‘La Krizolo’” de Brandon Sowers el Usono.

INFANLIBRO DE LA JARO[redakti | redakti fonton]

Juĝkomisiono: Ricardo Albert Reyna, Jang Jeong-Ryeol, Martin Markarian.

Partoprenis 7 infanlibroj de 6 eldonejoj el 6 landoj [ĉiuj el Eŭropo].

La premio “Infanlibro de la jaro” estas aljuĝita al la Eldonejo Esperanto-Asocio de Britio, pro la verko “La domo ĉe Pu-Angulo” de A.A. Milne.

BRANĈO ESEO[redakti | redakti fonton]

Juĝkomisiono: Gotoo Hitoshi, Antonio Valén, Giridhar Rao.

Partoprenis 4 verkoj de 3 aŭtoroj el 3 landoj [2 el Azio, 2 el Eŭropo].

La unua premio – premio Luigi Minnaja – estas ne aljuĝita.

La dua premio estas ne aljuĝita.

La tria premio estas aljuĝita al “La fundamentaj leĝoj de esperantista stulteco” de Federico Gobbo el Nederlando.

BRANĈO KANTOTEKSTO[redakti | redakti fonton]

Juĝkomisiono: Ĵak Le Puil, Ankie van der Meer, Flavio Fonseca

Partoprenis 4 verkoj de 3 aŭtoroj el 3 landoj [4 el Eŭropo].

La unua premio estas aljuĝita en egaleco al la Verkoj: “Ne foriru” de Ewa Grochowska el Francio, kaj al “Menestrelo” de Nikolaj Neĉajev el Rusio.

La dua premio estas aljuĝita al “Kiel la Tero belas” de Ewa Grochowska el Francio.

La tria premio estas aljuĝita al “De kie vi estas?” de Federico Gobbo el Nederlando.

Rezultoj de 2021 [4][redakti | redakti fonton]

Eseo[redakti | redakti fonton]

1-a premio ne aljuĝita.

2-a premio: Por ke ĉiu komprenu ĉiun. Aleksander Melnikov, Rusio

Honora mencio: Tridek malmortoj de Danielo. Roman Dobrzyński, Pollando

(8 verkoj, 6 aŭtoroj, 6 landoj)

Infanlibro de la jaro[redakti | redakti fonton]

La aventuroj de Jombor kaj Miki. Julian Modest; Eldonejo Dokumenta Esperanto-Centro, Kroatio.

(6 verkoj, 4 aŭtoroj, 4 landoj)

Kantoteksto[redakti | redakti fonton]

1-a premio: Ekas la nokto. Antonio Valén, Hispanio.

2-a premio: Kanto trista. Richard Hable, Aŭstrio.

3-a premio: Robinson’. Petro Palivoda, Ukrainio,

Honora mencio: Bela rev’. Ewa Grochowska, Francio.

Honora mencio: La balado de l’ kukolo. Serĝo Sire, Francio.

(19 verkoj, 12 aŭtoroj, 11 landoj)

Poezio[redakti | redakti fonton]

1-a premio: Koren de mallumo. Miĥail Frolov, Rusio.

2-a premio: Ĉe via cindro. Benoît Philippe, Germanio.

3-a premio: Ĉe la martkomenco. CHOE Taesok, Koreio/Litovio

Honora mencio: La sonĝo. Evgenij Georgiev, Kazaĥio.

(67 verkoj, 36 aŭtoroj, 23 landoj)

Prozo[redakti | redakti fonton]

1-a premio: Mi trinkas vino. Francisco Javier Moleón, Hispanio.

2-a premio: Parade antaŭ la reĝo. Anna Löwenstein, Britio.

3-a premio: Kredi. Sara Spanò, Italio.

(38 verkoj, 25 aŭtoroj, 17 landoj)

Prozo, subbranĉo mikronovelo[redakti | redakti fonton]

1-a premio ”Paula Adúriz”: Mia sozio. Jorge Rafael Nogueras, Usono.

(45 verkoj, 27 aŭtoroj, 16 landoj)

Teatraĵo[redakti | redakti fonton]

Neniu premio aljuĝita.

(1 verko, 1 aŭtoro, 1 lando)

Teatraĵo, subbranĉo monologo kaj skeĉo[redakti | redakti fonton]

Neniu premio aljuĝita

(4 verkoj, 2 aŭtoroj, 2 landoj)

Publikigaĵoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. el la regularo de la Belartaj Konkursoj de UEA, artikolo 1, stato de januaro 2019 esperante
  2. Belartaj Konkursoj estu pordo por novuloj, artikolo el Libera Folio kiu aperis la 28-an de januaro 2017 esperante
  3. Fonto: Libera Folio, Rezultoj de la Belartaj Konkursoj 2022
  4. Fonto: OLE (Originala Literaturo Esperanta)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Mondial-Eldonejo en Nov-Jorko prezentas libere elŝuteblajn volumojn de Belartaj Konkursoj de UEA: