Henriko Harabagiu
El Vikipedio
Henriko aŭ Henry HARABAGIU [haraBAĝju] (naskita en 1906; mortinta dum aeratako la 4-an de aprilo 1944[1] en Bukareŝto) estis rumana esperantisto kaj oficisto. Li estis esperantisto de 1924. Li estis sekretario de Rumana Esperantista Societo kaj organizis la rumanajn kongresojn.
Giselle Harabagiu (1913–2001) estis lia fratino.
Fontoj [redakti]
- ↑ Niaj mortintoj 1939–1945, en: Esperanto septembro-oktobro 1946, paĝo 4. Tie troveblas nekrologo kun foto.