Serge Sire
Serge SIRE (naskiĝis la 7-an de marto 1944) estas franca desegnisto, verkanta ĉefe bildrakontojn (komiksojn; verŝajne la unua en tiu ĝenro en Esperanto). Li ne publikigis multajn albumojn (Noktoj, ĉ. 1978, tri "krestomatioj" de La Kancerkliniko) sed kunlaboris - kaj plu kunlaboras - en multaj gazetoj, tamen ĉefe en la satira revuo la Kancerkliniko.
Sire ankaŭ publikigis Kompendion pri blazonoj, specon de elementa lernolibro pri heraldiko, en formo de bildrakonto.
Sire ĝenerale verkas mem la tekstojn de siaj rakontoj, komence sub la pseŭdonimo "H. Elik" - kio konsistigis pseŭdo-skipon "Elik-Sire" - el kio naskiĝis lia karakteriza "subskribo" (heliko kies korpo estas brako). Tamen notinde estas, ke lia plej ampleksa verko "La Rejnoro" laŭ la opero de Richard Wagner, profitas de la kunlaborado de Georges Lagrange, kiu majstre adaptis la vagneran libreton.
Liaj desegnoj estas tre stiligitaj, la enscenigo ofte surrealista; liaj rakontoj celas komikajn efikojn ofte absurdajn kaj/aŭ erotikajn. Oftas satiraĵoj pri la Esperanto-movado kaj ties kulto al "Zaza" (L.L. Zamenhof). Li sin etiketas "ajnista" (tiu vorto eniris en la moton de la Kancerkliniko, sekve en PIV 2002). Li ankaŭ kunlaboras en Vola Püg'!
Serge Sire, ankaŭ aperis sur scenejo, en la kabaredo "La ruza kruĉo", en ŝercaj skeĉoj aŭ kanzonoj.
Vidu ankaŭ [redakti]
Eksteraj ligiloj [redakti]
- Libroj de kaj pri Serge Sire en la Kolekto por Planlingvoj kaj Esperantomuzeo