Giuliano Turone

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Giuliano Turone en la Kultura Esperanto-Festivalo 2022

Giuliano TURONE (naskiĝis la 10-an de decembro 1940 en Santa Margherita Ligure) estas itala esperantisto kaj emerita juristo.

Li estis juĝisto ĉe la kasacia kortumo en Milano kaj prokuroro ĉe la Internacia Pun-Tribunalo por Eksa Jugoslavio en Hago.

Li estas ano de la Honora Patrona Komitato de UEA. Li plurfoje prelegis kaj aktoris en Esperanto-aranĝoj, ekzemple en la Universala Kongreso 2015 en Lille. En la Kultura Esperanto-Festivalo 2022 en La Chaux-de-Fonds, li prezentis aktore diverslingvajn tradukojn de la Dia Komedio de Dante Alighieri.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]