Lille

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri la franca urbo Lille. Se vi serĉas informojn pri la samnoma komunumo en Belgio, vidu la paĝon Lille.
Lille (Lillo)

France-Lille-VieilleBourse-FacadeGrandPlace.jpg

Administrado
Statuso Urbo
Lando Francio
Regiono Nordo-Kaleza Markolo (ĉefurbo)
Departemento Nord (prefektejo)
Arondismento Lille (ĉefurbo)
Kantono Ĉefurbo de 9 kantonoj
Urbestro S-ino Martine AUBRY
2001-2008
Interkomunumreto Lille Métropole
Poŝtkodo 59000 / 59033 / 59800
Kodo laŭ INSEE 59350
Demografio
Loĝantaro 191.164
1999
Loĝdenso 6.103 loĝ./km2
Geografio
Koordinatoj
50°37′57″N 3°3′30″O  /  50.6325°N, 3.05833°O / 50.6325; 3.05833 (Lille)Koordinatoj: 50°37′57″N 3°3′30″O  /  50.6325°N, 3.05833°O / 50.6325; 3.05833 (Lille)
Alto 30 m
(de 18 al 43 m)
Areo 34,83 km²
Horzono UTC +1 (+2 somere)
Lille-Position.png
v  d  r
Information icon.svg
Blazono

Lille [lil] (Esperante Lillo, nederlande Rijsel) estas nordfrancia urbo, centre de la "triangulo" Londono-Bruselo-Parizo. Ĝi estas la ĉefurbo de la departemento Nord kaj de la administracia regiono Nordo-Kaleza Markolo. Oni nomas ĝin ankaŭ "la ĉefurbo de la Franca Flandrio".

Enhavo

Deveno de la nomo [redakti]

La urbo estis fondita kun la latina nomo Ad Insulam, kiu signifas "ĉe la Insulo". Ĝi troviĝis en la limregiono inter mezepokaj variantoj de la franca kaj nederlanda lingvoj, kaj ricevis en ambaŭ paralelajn tradukojn de la latina nomo. En la malnovfranca à l’isle kaj en la malnovnederlanda ter IJssel. El tiuj nomoj evoluis paralele la nuntempaj franca kaj nederlanda nomoj Lille kaj Rijssel. Se oni volus uzi en esperanto nomon kiu respegulas la historian evoluan de la nomo en ambaŭ lingvoj, ĝi devus esti Linsulo. Tamen la loka e-klubo de la urbo uzas la nomon Lillo, ignorante la historian dulingvecon de la urbo. Tiu uzo estas transprenita de UEA en la varbado por la Universala Kongreso de 2014.

Loĝantaro [redakti]

En Lillo kaj ties ĉirkaŭaĵo loĝas pli ol 1 miliono da homoj. Tiel, Lillo viciĝas inter la plej ampleksaj urboj en Francio.

Historio [redakti]

Laŭ legendo, Lillon estus fondinta brava giganto en la jaro 640 p.K., sed unua surpapera apero datiĝas de la 11-a jarcento. Unue memstare flandra, franca, poste hispana, ĝi iĝis definitive franca urbo en 1667 pro anekso al Francio fare de reĝo Ludoviko la 14-a. En la 20-a jarcento Lillo tre suferis pro la du mondmilitoj.

Universitatoj [redakti]

La Lilla metropolo enhavas tri universitatojn: (1) pri sciencoj kaj teknikoj, (2) pri juro kaj san-scienco kaj (3) pri lingvoj, literaturo kaj arto.

Tradicioj [redakti]

Dum la unua semajnfino de ĉiu septembro okazas la Lilla Brokantado, kiu ĉiujare akceptas 2 milionojn da vizitantoj – kio igas ĝin la dua plej ampleksa aranĝo en Eŭropo post la Munkena Biera Kermeso!

Partneraj urboj [redakti]

Inter la partneraj urboj de Lille estas:

Internaciaj aranĝoj [redakti]

Lillo kun Ĝenovo estis dum la jaro 2004 la Eŭropa Ĉefurbo pri Kulturo. Ĝi estis kandidato en 1995 por la Olimpikoj de 2004.

Esperanto-movado [redakti]

Lille kandidatiĝis en 2001 por organizi la Universalan Kongreson en 2005, tiel memorfestonte la centjariĝon de la unua Kongreso de Esperanto, kiu okazis en 1905 en Bulonjo-ĉe-Maro (samregione). Tiam la UK okazis en Vilno, Litovio, sed en Lille okazos la 100-a UK en 2015, laŭ decido de la estraro de UEA je la 24-a de marto 2013[1].

Estas gastiganto de Pasporta Servo en Lillo.

Esperanto-klubo [redakti]

La "Granda Placo" (Grand'Place) de Lillo

En Lillo kaj ties najbara urbo Villeneuve-d'Ascq estas aktiva Esperanto-grupo nomita Lille-Villeneuve-Esperanto, kies franclingva retejo estas ĉe: http://www.lve-esperanto.com/

Eksteraj ligiloj [redakti]

Ekstera ligilo    Oficiala retpaĝo de la urbo
Ekstera ligilo    Lille 2004, eŭropa ĉefurbo pri kulturo Icons-flag-fr.png Icons-flag-gb.png
Ekstera ligilo    Oficiala retejo de Lillo Icons-flag-fr.png Icons-flag-gb.png
Ekstera ligilo    Turisma oficejo de Lillo Icons-flag-fr.png Icons-flag-gb.png
Ekstera ligilo    Kandidata retejo por Lille 2015 Icons-flag-fr.png Icons-flag-eo.png (montranta ankoraŭ malnovan rezignmesaĝon)

Notoj kaj referencoj [redakti]

  1. Lillo gastigos la 100-an UK en 2015 (esperante).