Sébastien Le Prestre de Vauban

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Sébastien Le Prestre de Vauban

Sébastien Le Prestre, markizo de Vauban, komune "Vauban" ( [vObã] 15-a de majo 163330-a de marto 1707 estis franca militarĥitekto, nomumita mareŝalo de Francio far Ludoviko la 14-a.

Vauban kreis aŭ pligrandigis pli ol 160 fortikaĵojn en la tuta lando, kaj pro tio donis sian nomon al aparta tipo de arkitekturo militeca : la "vaubana" sistemo kiu poste ofte estis imitata, eĉ ekster Francio kiel ekzemple por la konstruado de la fortikaĵoj de la hispana urbo Cádiz.

Li ankaŭ ofte konsilis la francan reĝon Ludoviko la 14-a pri la defendo de la francaj landlimoj, kaj eĉ konsilis al la reĝo, ke li forlasu iujn landlimajn partojn de Francio kiujn li taksis nedefendeblaj, por pli bone sekurigi kaj defendi la aliajn partojn de la teritorio.