Lille
| Ĉi tiu artikolo temas pri la franca urbo Lille. Se vi serĉas informojn pri la samnoma komunumo en Belgio, vidu la paĝon Lille. |
| Lille (Lillo) | ||
|---|---|---|
|
|
||
| Administrado | ||
| Statuso | Urbo | |
| Lando | Francio | |
| Regiono | Nordo-Kaleza Markolo (ĉefurbo) | |
| Departemento | Nord (prefektejo) | |
| Arondismento | Lille (ĉefurbo) | |
| Kantono | Ĉefurbo de 9 kantonoj | |
| Urbestro | S-ino Martine AUBRY 2001-2008 |
|
| Interkomunumreto | Lille Métropole | |
| Poŝtkodo | 59000 / 59033 / 59800 | |
| Kodo laŭ INSEE | 59350 | |
| Demografio | ||
| Loĝantaro | 191.164 1999 |
|
| Loĝdenso | 6.103 loĝ./km2 | |
| Geografio | ||
|
|
50°37′57″N 3°3′30″O / 50.6325°N, 3.05833°OKoordinatoj: 50°37′57″N 3°3′30″O / 50.6325°N, 3.05833°O | |
| Alto | 30 m (de 18 al 43 m) |
|
| Areo | 34,83 km² | |
| Horzono | UTC +1 (+2 somere) | |
Lille [lil] (Esperante Lillo, nederlande Rijsel) estas nordfrancia urbo, centre de la "triangulo" Londono-Bruselo-Parizo. Ĝi estas la ĉefurbo de la departemento Nord kaj de la administracia regiono Nordo-Kaleza Markolo. Oni nomas ĝin ankaŭ "la ĉefurbo de la Franca Flandrio".
Enhavo |
Loĝantaro [redakti]
En Lillo kaj ties ĉirkaŭaĵo loĝas pli ol 1 miliono da homoj. Tiel, Lillo viciĝas inter la plej ampleksaj urboj en Francio.
Historio [redakti]
Laŭ legendo, Lillon estus fondinta brava giganto en la jaro 640 p.K., sed unua surpapera apero datiĝas de la 11-a jarcento. Unue memstare flandra, franca, poste hispana, ĝi iĝis definitive franca urbo en 1667 pro anekso al Francio fare de reĝo Ludoviko la 14-a. En la 20-a jarcento Lillo tre suferis pro la du mondmilitoj.
Universitatoj [redakti]
La Lilla metropolo enhavas tri universitatojn: (1) pri sciencoj kaj teknikoj, (2) pri juro kaj san-scienco kaj (3) pri lingvoj, literaturo kaj arto.
Tradicioj [redakti]
Dum la unua semajnfino de ĉiu septembro okazas la Lilla Brokantado, kiu ĉiujare akceptas 2 milionojn da vizitantoj – kio igas ĝin la dua plej ampleksa aranĝo en Eŭropo post la Munkena Biera Kermeso!
Partneraj urboj [redakti]
Inter la partneraj urboj de Lille estas:
Internaciaj aranĝoj [redakti]
Lillo kun Ĝenovo estis dum la jaro 2004 la Eŭropa Ĉefurbo pri Kulturo. Ĝi estis kandidato en 1995 por la Olimpikoj de 2004.
Esperanto-movado [redakti]
Lille kandidatiĝis en 2001 por organizi la Universalan Kongreson en 2005, tiel memorfestonte la centjariĝon de la unua Kongreso de Esperanto, kiu okazis en 1905 en Bulonjo-ĉe-Maro (samregione). Tiam la UK okazis en Vilno, Litovio, sed en Lille okazos la 100-a UK en 2015, laŭ decido de la estraro de UEA je la 24-a de marto 2013[1].
Estas gastiganto de Pasporta Servo en Lillo.
Esperanto-klubo [redakti]
En Lillo kaj ties najbara urbo Villeneuve-d'Ascq estas aktiva Esperanto-grupo nomita Lille-Villeneuve-Esperanto, kies franclingva retejo estas ĉe: http://www.lve-esperanto.com/
Eksteraj ligiloj [redakti]
Oficiala retpaĝo de la urbo
Lille 2004, eŭropa ĉefurbo pri kulturo

Oficiala retejo de Lillo

Turisma oficejo de Lillo

Kandidata retejo por Lille 2015
(montranta ankoraŭ malnovan rezignmesaĝon)