Uĥda

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Mapo de Maroko montranta okcidente la ĉefurbon Rabat kaj oriente la urbon Uĥda
Merkato

UĥdaOujda 34°41′N 1°54′W  /  <span class="geo-dec geo" title="Mapoj, elĉielaj bildoj kaj aliaj datumoj por 34.683 Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo *">34.683°N, Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo < / 34.683; Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo * (Uĥda) (en araba, وجدة) estas urbo oriente de Maroko kun populacio ĉirkaŭ duonmiliono de loĝantoj, kiu troviĝas je nur 15 km okcidente de la landlimo kun Alĝerio kaj je 60 km sude de la Mediteranea Maro.

Ĝi estas la ĉefurbo de la maroka regiono nome Orienta Regiono kaj naskiĝurbo de la aktuala prezidanto de Alĝerio, Abdelaziz Buteflika.

Oujda havas flughavenon kiu ricevas nombrajn internaciajn flugojn devenajn ĉefe de Eŭropo. Ĝi estas sidejo de la Universitato Mohamedo la 1-a, dediĉita al teknologio kie oni instruas kaj en franca kaj en angla kaj en araba.

La urbo estis fondita en la 10a jarcento kaj estis ĉefurbo de la gento de Zenataoj. Ĝi estis rekonstruita en la 13a jarcento de la sultano Abu Jusef. La francoj okupis ĝin dufoje (1844 kaj 1859). Kiam Maroko estis okupita de Francio, Oujda iĝis militista bazo por kontroli la orientan Marokon dum la kolonia epoko.

La tipa manĝaĵo estas la karan, preparata el kikeroj kaj akompanata de barida, trinkaĵo preparita el koncentrita suko el oranĝo aŭ citrono. La urbo havas tipan merkaton kilometran kiu estas ĉiutaga.

Estas du futballudejoj kaj loka teamo. La reĝo posedas tie (kaj en ĉiu grava urbo maroka) palacon kie somerumas ofte. Somere oni celebras muzikfestivaloj kie partoprenas naciaj kaj internaciaj artistoj.

Ĝemelitaj urboj [redakti]

Eksteraj ligiloj [redakti]