Libio

El Vikipedio

Saltu al: navigado, serĉo
Flago-de-Libio.svg

Libio (arabe ليبية Libija) estas lando en Norda Afriko.

  • Landkodo: LY.
  • E-nomo: Libia Araba Granda Popola Socialisma Ĵamahirio.
  • Nacia nomo: Al-Djamahirija al-Arabija al-Libija as-Shaabija al-Istirakija al Uthma.
  • Etimologio: "Ĵamahirio" el araba lingvo tradukeblas kiel "popola regado" (estas la sama, kiel greka "demokratio").
  • Areo: 1.760.000 kv.km.
  • Politika sistemo: totalisma socialisma respubliko.
  • Ŝtatestro: prezidento Muamar Kadafi (1993).
  • Ĉefurbo: Tripolo (709 mil).
  • Urboj: Bengazi (327 mil), Misrata (63 mil).
  • Loĝantaro: 5.407.000 (1995).
  • Ŝtatlingvo: araba lingvo.
  • Kredantoj: islamo.
  • Eksporto: naftoproduktoj.
  • Organizoj: UNO (1955)
  • Historio: en 1911-1943 ĝi estis Itala kolonio, poste estis regata de Britio kaj Francio. En 1951 akceptis sendependecon kaj Idris la 1-a fariĝis ĝia unua reĝo. En 1969 post milita renverso la potencon prenis kolonelo Muamar Kadafi, kiu gvidas la landon ĝis hodiaŭ. Li famiĝis kiel pro lia memelpensita teorio de "islama socialismo" kaj "verda revolucio", kun virinaj soldatoj, afiŝita egalismo, grandaj projektoj, baza demokratio, sed ankaŭ multe da ŝtata kaj partia ordonemo, kaj terorismaj agoj kontraŭ ties opozicio, ĝis murdado en eksteraj landoj fare de sekretservaj agentoj. Li estas ankaŭ suspektita kiel financanto kaj subtenanto de internaciaj teroristaj organizoj.
  • Heredaĵo: malnova urbo Gadames, arkeologiaj lokoj en Cirenio, Sabrata kaj Leptis Magna. Granda Homfarita Rivero



 
Ligo de Arabaj Ŝtatoj

Alĝerio | Barejno | Egiptio | Ĝibutio | Irako | Jemeno | Jordanio | Kataro | Komoroj | Kuvajto | Libano | Libio | Maroko | Maŭritanio | Omano | Palestino | Sauda Arabio | Sirio | Somalio | Sudano | Tunizio | UAE



[redakti] Vidu ankaŭ

Mediteraneaj nord-afrikaj arbaroj kaj maldens-arbaroj

[redakti] Eksteraj ligiloj

·  http://www.photos-libye.com Fotoj de Libio]
·  Novaĵoj pri Libio kaj ampleksa kroniko
·  http://www.mofa.go.jp/mofaj/area/libya
·  http://www.nidaly.org
·  http://www.libyanpages.com

Aliaj lingvoj