Bengazi

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Larĝa panoramo de Bengazi

Bengazi, arabe بنغازي, turke Bingazi, angle Benghazi estas havenurbo, universitata urbo, banloko kaj la dua plej granda urbo en Libio.

Situo de Bengazi en Libio
Katedralo de Bengazi
Universitato de Bengazi
Mara strando de Bengazi
Bestoĝardeno de Bengazi

Enhavo

[redakti] Bazaj informoj

[redakti] Situo

Bengazi situas inter suda bordo de Mediteranea Maro kaj dezerto. Tripolo troviĝas je 1000 km-ojn.

[redakti] Historio

Bengazi estis fondita ĉirkaŭ 525 antaŭ Kristo kaj nomita Euesperides. Herodoto mencias ĝin en 515 a. K. La loĝantoj estis laŭvice grekoj, romianoj, ekde 642 araboj. En 1578 la turkoj invadis la gravan havenurbon. En 1858 kaj denove en 1874 pro pesto multaj mortis. En 1911 la italoj akiris la urbon. Sub faŝisma diktatoro Mussolini multe da libianoj deportiĝis, el ili multaj mortis. Dum la 2-a mondmilito Bengazi estis bombardita. Baldaŭe oni trovis nafton, kiu rezultis impeton. En 1986 usonaj aviadiloj bombardis la urbon.

[redakti] Klimato

La someroj en Bengazi estas varmaj kaj sekaj, la vintroj estas mildaj, foje pluvetas. Ĉiujara pluvokvanto estas ĉirkaŭ po 268 mm jare.

[redakti] Trafiko

La haveno ankaŭ nun gravas. Nepre menciinda, ke Bengazi havas fervojan linion.

[redakti] Vidindaĵoj

Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj