Bestoĝardeno
El Vikipedio
- Por la aliaj signifoj de ZOO rigardu en ZOO.
Bestoĝardeno (aŭ zoologia ĝardeno aŭ mallongigite zoo) estas kolekto de vivantaj, origine sovaĝaj, bestoj, kaptitaj en kaĝoj aŭ malantaŭ vitro por montri al la publiko. Pli kaj pli da bestoĝardenoj ankaŭ celas helpi pluvivi certajn speciojn kiujn minacas formorto. Tiaj bestoĝardenoj provas bredi bestojn kaj poste liberigi ilin en la medio.
En la tuta mondo estas ĉirkaŭ 3000 bestoĝardenoj.