Turkoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Disambig-dark.svg Tiu ĉi artikolo temas pri la ĉefa etno de Turkio. Atentu ankaŭ la artikolon pri la karibia insularo Turkoj kaj Kajkoj.

Turkoj estas etno, kiu konsistigas la ĉefan parton de loĝantaro en Turkio. Turkoj vivas ankaŭ en Bulgario kaj aliaj landoj.

Foje la termino turkoj estas aplikata por nomi pli grandan etnaron, kiu enkluzivas ankaŭ azerbajĝananojn, tjurk-lingvajn loĝantojn de Krimeo, Moldavio kaj aliaj lokoj.

En Brazilo oni nomas "turkojn" ankaŭ la arabojn, ĉar la Turka Imperio inkluzivis multajn arabajn popolojn.