Turkoj kaj Kajkoj

El Vikipedio

Saltu al: navigado, serĉo
la flago de la Turkoj kaj Kajkoj
Situo

Turkoj kaj Kajkoj (angle Turks and Caicos Islands) estas dependa teritorio de Britio, insuloj en la Kariba Maro, do en la geografia regiono Karibio.

La insuloj havas la surfacon de 430 kv.km kaj ĉ. 26.000 loĝantojn. La administra centro estas Cockburn Town, en Grand-Turko, la oficiala lingvo estas la angla.

La insuloj Turkoj kaj Kajkoj estas transmara teritorio dependa de Britio kaj ili situas norde de la insulo Haitio, en la Kariba Maro. Ili estis administrataj de Jamajko ĝis 1962, sed kiam ĉi tiu lando sendependiĝis, la insuloj pasis al subrego de la Guberniestro Ĝenerala de Bahamoj. Kiam Bahamoj sendependiĝis en la jaro 1973, Turkoj kaj Kajkoj iĝis aparta teritorio. Kvankam Britio donis al ili la eblon sendependiĝi en 1982, la insularo preferis esti plu regata kiel dependaĵo de Britio.

Ekde la 16-a de decembro 2002 la insulara Guberniestro (asignita de la brita reĝino) estas Richard Tauwhare, kiu agas kiel ŝtatestro kaj kontrolas la agojn de la Leĝa Konsilio, el 19 anoj (el kiuj nur 13 estas elektebraj), en la landa ĉefurbo Cockburn Town. La registarestro, nuntempe Michael Miscik, estas elektebla. La ekonomio de la insularo dependas de la turismo, la fiŝkaptado kaj la sentributaj alilandaj investoj. En Turkoj kaj Kajkoj loĝas 26.288 homoj, 90% el kiuj estas negroj kaj 86% estas protestantaj. La landa valuto estas la usona dolaro kaj ekde la 2-a de julio 1991 la insularo estas asociiĝinta membro de la Kariba Komunumo.


 
Komunumo de Nacioj
Flago de Komunumo de Nacioj
Membraj landoj:  Antigvo-Barbudo |  Aŭstralio |  Bahamoj |  Bangladeŝo |  Barato |  Barbado |  Belizo |  Bocvano |  Britio |  Brunejo
 Dominiko |  Fiĝioj |  Gambio |  Ganao |  Grenado |  Gujano |  Jamajko |  Kameruno |  Kanado |  Kenjo |  Kipro |  Kiribato |  Lesoto
 Malajzio |  Malavio |  Maldivoj |  Malto |  Maŭricio |  Mozambiko |  Namibio |  Nauro |  Niĝerio |  Nov-Zelando |  Pakistano
 Papuo-Nov-Gvineo |  Salomonoj |  Samoo |  Sejŝeloj |  Siera-Leono |  Singapuro |  Sri-Lanko |  Sankta-Kito kaj Neviso |  Sankta Lucio
 Sankta Vincento kaj Grenadinoj |  Sudafriko |  Svazilando |  Tanzanio |  Tongo |  Trinidado kaj Tobago |  Tuvalo |  Ugando |  Vanuatuo
 Zambio
Ŝtatoj kaj teritorioj kun nerekta membreco
Transmaraj teritorioj (kronaj kolonioj): Angvilo | Bermudo | Brita Antarkta Teritorio | Brita Hindoceana Teritorio | Britaj Virgulininsuloj | Falklandoj | Ĝibraltaro | Sud-Georgio kaj Sud-Sandviĉinsuloj | Kajmaninsuloj | Moncerato | Turkoj kaj Kajkoj | Pitkarna Insulo | Sankta Heleno
Kronaj Dependaj Teritorioj: Manikinsuloj (Alderney, Guernsey, Jersey, Sark) | Manksinsulo
Aparta statuso: Kukinsuloj | Niuo