Insuloj Falklandoj

El Vikipedio
(Alidirektita el Falklandoj)
Saltu al: navigado, serĉo
Falkland Islands (Falklandoj)
Islas Malvinas (Malvinoj)
Blazono de Falklando
Nacia himno: God Save the Queen
Dio protektu la Reĝinon
Nacia devizo: Desire the right
Deziru la pravon
Situo
Bazaj informoj
Ĉefurbo Stanlejo
Oficiala(j) lingvo(j) angla
Plej ofta(j) religio(j) anglikanismo
katolikismo
Areo
 % de akvo
12.200 km²
0%
Loĝantaro 3.060 (2005)
Loĝdenso 0,25/km²
Horzono UTC-4

UTC-3 (somere)

Interreta domajno .fk
Landokodo FK
Telefona kodo 500
Politiko
Politika sistemo Dependa teritorio de Britio
Ŝtatestro Elizabeto la 2-a (Reĝino de Britio)
Nigel Haywood (Guberniestro de la teritorio)
Ĉefministro Tim Thorogood
Ekonomio
Valuto pundo (FKP)
MEP laŭ 2005
– suma $75 miliono
– pokapa $ 25.000
Redaktu  la ŝablonon de tiu ĉi informkesto
v  d  r

Falkland Islands (angle), Islas Malvinas (hispane) estas Dependa teritorio de Britio en Sud-Ameriko, disputataj kun Argentino, kies registaro konsideras ĝin provinco de la lando.

Enhavo

Bazaj informoj

  • Landkodo: FK.
  • Areo: 12.200 km².
  • Loĝantaro: 3.060.
  • Adm. centro: Stanlejo (Stanley).

La insularo situas en suda Atlantiko ĉirkaŭ la koordinatoj 52° S / 59° U, proksimume 60–800 km oriente de Argentino kaj Fuegio. Ilia klimato estas malmilda, kaj ili estis sen loĝantaro, ankaŭ post la observo fare de la brita navigisto John Davis en 1690 kaj la alveno de lia samlandano John Strong en 1690. Li nomis la insularon "Falklanda" honore al Viscount Falkland.

Historio

Unuaj setlejoj ekestis en 1764 sub franca regado; la setlintoj devenis el Saint-Malo, kio kredeble instigis la argentinan nomon Malvinas. En 1766 Francio transdonis la kolonion al Argentino. De tiam pri ĝi disputis Anglio unue kun Hispanio, poste kun Argentino.

Britio en 1833 instalis mar-armean bazon kaj tiel demonstris sian pretendon; Argentino kontestis ilin kaj siavice pretendis la insularon. En 1837 Britio instalis kolonian administracion kun guberniestro.

Je la 2-a de aprilo 1982 argentinaj trupoj okupis la brite administratajn insulojn kaj tiel ekigis la Falklandan Militon. Britio sendis ŝiparon, kies trupoj alteriĝis sep semajnojn poste. Sekvis mallongaj, tamen mortigaj bataloj, kaj je la 14-a de junio Argentino cedis.

La brita ŝiparo suferis neatenditajn perdon, unue, ĉar ĝiaj aluminiaj ŝipoj (kiuj neniam antaŭe estis en batalo) ekbrulis pro raketaj pafoj, kaj due, ĉar Argentino posedis brit-devenajn batalilojn, kiujn la britaj defend-sistemoj agnoskis kiel proprajn.

Pro la milito mortis pli ol mil homoj. Sur la insularo restas garnizono, en 2002 ĉ. 1.700 soldatoj.

De 1985 la insuloj havas parlamenton el la guberniestro, la ĉefadministranto kaj ok deputitoj. En la ekonomio gravas bredado de ŝafoj kaj kaptado de fiŝoj. La ekstera komerco, kiu grandparte estas kun Britio, havas deficiton, kiu proksimas duonon de la malneta enlanda produkto. La insularo do estas ekonomie ne vivkapabla sen ekstera subteno. Ek de la fino de la 20-a jarcento Britio kaj Argentino kune ekspluatas proksimajn submarajn naftejojn. Tamen, komence de 2010 komenciĝis nova diplomatia disputo pri la esplorado de nafto en ĉirkaŭaj maroj fare de britaj kompanioj.

Demografio

Katedralo Christchurch, Stanley
Kampa setlejo

La loĝantaro estas 2.913, laŭ la censo de 2001. Plejmulto devenas el britaj koloniantoj, kaj parolas la anglan lingvon.

La loĝantoj alnomas sin insulanoj, sed estas tre ofta la alnomo "kelpers", laŭ klaso de algo kiu kreskas en la apudaj maroj.

Eksteraj ligiloj


Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj