Louis Antoine de Bougainville

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Louis-Antoine de Bougainville
Portreto de la juna Louis Antoine de Bougainville.

Louis-Antoine, Grafo de Bougainville (12-a de novembro 1729 - 31-a de aŭgusto 1811) estis franca admiralo kaj esploristo. Samtempulo de James Cook, li partoprenis en la franca kaj indiana milito kontraŭ Britio kaj la malsukcesa franca provo defendi Kanadon de Britio. Li poste akiris famon pro siaj ekspedicioj por loĝigi la Falklandojn kaj pro siaj vojaĝoj en la Pacifiko. Fakte li estas konata kiel la unua franco kiu ĉirkaŭnavigis la mondon.

Komenco de kariero[redakti | redakti fonton]

Bougainville estis naskiĝinta en Parizo, la filo de notario, la 11-an aŭ 12-an de novembro 1729. Dekomence li studis juron, sed baldaŭ prirezignis la profesion, kaj en 1753 enmetiĝis en la armeo en gildo de muskedistoj. En la aĝo de dudek kvin jaroj li publikigis disertaĵon pri la integrala kalkulo.

En 1755 li estis sendita al Londono kiel sekretario al la franca ambasado, kaj fariĝis membro de la Reĝa Societo de Londono.

La Sepjara Milito[redakti | redakti fonton]

En 1756 li iris al Kanado kiel kapitano de dragonoj kaj adjutanto al la Markizo de Montcalm. Li prenis aktivan parton en kapto de Fort Oswego en 1756 kaj en 1757 ĉe la Batalo de Fort William Henry. Li estis pafvundita en 1758 ĉe sukcesa defendo de Fort Carillon. Li marveturis reen al Francio la sekvantan vintron, sub ordonoj de la markizo por akiri kromajn armeajn resursojn por la kolonio; dum tiu transirado, li daŭre alkutimigis sin al la manieroj de la maro, kapabloj kiuj poste utilos al li bone. Li elstaris en la milito kontraŭ Britio, kaj estis rekompencita per la kruco de Sankta Ludoviko kaj resendita al Kanado la sekvantan jaron kun rango de kolonelo, sed kun malgrandaj provizoj.

Dum la turnopunkta jaro de 1759, li partoprenis la defendon de la ĉefurbo de Nova Francio, nome la fortikaĵa Kebeko. Kun malgranda elita trupo sub lia komando, inter kiuj la grenadistoj kaj la ĉevalvolontuloj, li patrolis la nordan bordon de la Rivero Sanka Laŭrenco, kontraŭflue de la grandurbo, la tutan someron malpermesante al la britoj plurajn fojojn alteriĝi kaj tiel la komunikadojn kun Montrealo. Li ne havis tamen sufiĉan tempon, aliflanke, por amasigi siajn trupojn kaj ataki la britan malantaŭon kiam ili sukcese surgrimpis ĝis la Ebenaĵoj de Abraham kaj atakis Kebekion la 13-an de septembro.

Sekvante la morton de la Markizo de Montcalm kaj falon de Kebekio la 18-an de septembro - post la haltigita provo de la kolonelo reprovizi la sieĝitan grandurbon - Bougainville estis ekspedita al la okcidenta fronto fare de sia nova komandanta oficiro, la Chevalier de Lévis kaj provis ĉesigi la britan antaŭenmarŝon de siaj redutoj ĉe île-aux-Noix. Li estis inter la oficiroj kiuj akompanis Lévis al la insulo Sankta Helene de Montrealo por la lasta franca staro en Nordameriko antaŭ la ĝenerala kapitulaco de 1761. Pri la milito, Bougainville skribis en sia taglibro: Ĝi estas abomena speco de milito. La aero kiun oni spiras mem estas kontaĝa de sensentemo kaj malmoleco.[1]

Ekspedita reen al Eŭropo kune kun la aliaj francaj oficiroj, tute estis senhavigita el armeaj honoroj fare de la venkintoj, kaj Bougainville estis malhelpita preni plu aktivan agadon kontraŭ la britoj laŭ la esprimoj de kapitulaco. Li pasigis la ceterajn jarojn de la Sepjara milito (1761 ĝis 1763) kiel diplomato kaj helpis negoci la Pacon de Parizo (1763) kiu poste koncedis la plej grandan parton el Nova Francio al la Brita Imperio.

La unua franca cirkaŭnavigado[redakti | redakti fonton]

Falklanda setlado[redakti | redakti fonton]

Haveno Sankta Ludoviko setlita de Bougainville (Dom Pernety, 1769).

Post la paco, la franca registaro elpensis la projekton de koloniigado de la "Malouines" (MalvinojFalklandaj Insuloj). Tiuj insuloj estis en tiu tempo preskaŭ nekonataĵo. Bougainville entreprenis la taskon je sia propra elspezo por helpi akadianojn kiuj estis elpelitaj el Kanado reen al Francio; tiuj estus protektitaj de la malproksimeco de la insularo. Tiu ekspedicio estis apogita de la franca ministro de Eksterlandaj Aferoj, nome Étienne François de Choiseul, duko de Choiseul, laŭ kiu Bougainville nomigis la Markolon Choiseul en Insulo Soledad.[2]

La 15-an de septembro 1763, Bougainville startis el la haveno de Saint Malo per la fregato "Aglo" ("L'Aigle", kapitano Nicolas Pierre Duclos-Guyot) kaj la ŝalupo "Sfinkso" ("Le Sphinz", kapitano François Chenard de la Giraudais) kun ŝipanaro de 150 homoj.[3] Tiu ekspedicio inkludis la naturaliston kaj verkiston Antoine-Joseph Pernety (1716–1801) konatan kiel Dom Pernety, la pastron kaj kronikiston akompanantan la ekspedicion, kaj la inĝenieron kaj geografiiston Lhuillier de la Serre.[4] La ekspedicio haltis ĉe Montevideo por kolekti necesaĵojn kaj bestojn por la kolonio. Ili informis al la hispanaj aŭtoritatoj ke ili navigas al Hindio.

Haveno Sankta Ludoviko (Dom Pernety, 1769).

La ekspedicio alvenis fine de Januaro 1764 al la plej ŝirma parto de profunda golfeto kiun ili nomigis kiel Franca Golfeto kaj esti poste renomata Berkeley Sound. Ili alteriĝis ĉe Haveno Ludoviko (Port Louis) nome laŭ Ludoviko la 15-a. Post konstruo de fortikaĵo kaj setlejo oni celebris formalan ceremonion de ekposedo de la insularo la 5-an de aprilo 1764, post kio Bougainville kaj Pernety revenis en Francion lasinte en la insularo 28 setlantojn. Ludoviko la 15-a formale ratifis la ekposedon la 12-an de septembro 1764.[3] Bougainville revenis al la insuloj en Januaro de 1765 kun pliaj 53 setlantoj. Post mallonga restado ĉe Port Louis, Bougainville navigis al la Magelana Markolo, por akiri lignon por la kolonio. Li revenis en Marto kaj post unu monato, li denove navigis al Francio, lasinte setlintan kolonion de 79 setlantoj. La tria vizito de la ŝipo de Bougainville nome L'Aigle komence de 1766 alportis pliajn homojn kaj varojn, alportante al la kolonio ĉirkau 130 homojn, sed Bougainville mem ne akompanis la ŝipon, ĉar li ricevis ordonon de la reĝo Ludoviko la 15-a veturi al Madrido por negoci la transmeton de la kolonio al Hispanio.[2]

Ĝis la 1760-aj jaroj Hispanio neniam estis montrinta intereson pri la Malvinoj kiuj ĝis tiam ankoraŭ eĉ ne havis hispanlingvan nomon, sed ili ja estis malpermesinta al la Britoj formi kolonion tie en 1749. La Franca setlejo, tamen, estis vidita kiel strategia minaco kontraŭ la hispanaj interesoj en Sudameriko. La hispana registaro plendis, ke la insuloj estis laŭrajte hispanaj kaj en 1767 devigis al redono de la franca setlejo al Hispanio. Eĉ se la franca kolonio estis de ne pli ol 150 homoj, pro financaj kialoj (Bougainville estis paginte la ekspediciojn) kaj diplomataj kialoj (Hispanio timis, ke la Falklandoj iĝus malantaŭa militbazo atakonta ties peruan oron), Bougainville ricevis ordonon de la franca registaro malmunti sian kolonion kaj vendi ĝin al Hispanio. Bougainville ricevis 200,000 frankojn en Parizo kaj pliajn 500,000 frankojn en Bonaero. Francio insistis, ke Hispanio plutenu la kolonion de Port Louis kaj tiele eviti, ke Britio postulu la insulan posedon kaj Hispanio konsentis.[3] La 31-an de januaro 1767 ĉe Río de la Plata, Bougainville renkontiĝis kun Felipe Ruiz Puente, estro de la fregatoj La Esmeralda kaj La Liebre (smeraldo kaj leporo) kaj estonta guberniestro de la Malvinoj, por ekposedi la insulojn, kaj translokigi la francan populacion.

La francoj ne agnoskis superajn hispaniajn rajtojn al la insuloj sed la tiamaj francaj kaj hispanaj reĝaj familioj estis ligitaj pro la aparteno al la sama familio Burbonoj kaj Francio simple agadis laŭ la hispana premo. Bougainville mem ne kredis, ke Hispanio havas superan posedrajton kaj en 1800 li eĉ kontaktis kun Napoleono insiste al la franca postulo al la Malvinoj kaj al negocado konduke al la Paco de Amiens (1801).

En siaj memoraĵoj, verkitaj en 1770, Bougainville plendis, ke la francoj estis fondintaj Port Egmont antaŭ la britoj kaj estis nominta ĝin “Port de la Croisade”. Multaj verkistoj kaj argentinanoj kaj britoj sekvis tiujn plendojn. Tamen tiu aserto estis malprava ĉar la francoj neniam estis fondintaj Port Egmont. La hispanoj trovis Port Egmont en Februaro de 1770. La loko nomita de la francoj estis alia diferenca, nome Keppel aŭ Pebble Sound trovita en Aprilo/Majo 1766. Francoj konis Port Egmont la 4-an de decembro 1766, kiam la brita kapitano John MacBride vizitis Port Louis.[5] Bougainville verkis: Ne estis antaŭ 1766, kiam angloj sendis kolonion setli en Port de la Croisade, kion ili nomis Port Egmont; kaj kapitano Macbride, de la fregato Jason, venis al nia setlejo la saman jaron, komence de Decembro. Li pretendis, ke tiuj partoj apartenas al lia Brita moŝto, minacante la teron, se iu plu rifuzis tiun liberon, vizitis la guberniestron, kaj fornavigis denove la saman tagon.[6] MacBride agadis laŭ ordonoj de la Brita Admiralaro. Oni ordonis lin peti civitanojn de aliaj landoj (pace kun Britio), forlasi la insulojn, sed se ili ne faris ĝin, ne uzi perfortojn kontraŭ ili se ne estas memdefende.

Ĉirkaŭnavigado[redakti | redakti fonton]

La franca fregato Boudeuse (1766), de Louis Antoine de Bougainville

En 1766 Bougainville ricevis de Ludoviko la 15-a permeson ĉirkaŭnavigi la globon. Li iĝus la 14-a navigisto en okcidenta historio, kaj la unua franco, veli ĉirkaŭ la mondo, kaj la kompletiĝo de lia misio fortigus la prestiĝon de Francio sekvante ĝiajn malvenkojn dum la Sepjara Milito. Tiu estis la unua ekspedicio ĉirkaŭnavigante la globon kun profesiaj naturalistoj kaj geografiistoj surŝipe.

Bougainville forlasis Nanton la 15-an de novembro 1766 per du ŝipoj: La Boudeuse (kapitano: Nicolas Pierre Duclos-Guyot) kaj la Étoile (estre de François Chenard de La Giraudais). Tiu estis granda ekspedicio kun veturteamo de 214 sur La Boudeuse kaj 116 sur la Étoile.

Surŝipe estis la botanikisto Philibert Commerçon, kiu nomis la floron Bugenvilo, kaj lia ĉambristo, poste rivelita fare de la kirurgo de la ŝipo kiel Jeanne Barret, eventuale la amantino de Commerçon; ŝi iĝus la unua virino konata kiel ĉirkaŭnaviginta la globon. Aliaj famaj homoj en tiu ekspedicio estis Grafo Jean-François de La Pérouse (membro de la ŝipanaro), la astronomo Pierre-Antoine Veron, la kirurgo de La Boudeuse D-ro Louis-Claude Laporte, la kirurgo de la Étoile D-ro Francisko Vives, la inĝeniero kaj kartografo de la Étoile Karlo Routier de Romainville, la verkisto kaj historiisto Louis-Antoine Starot de Saint-Germain.[4]

Tahitio[redakti | redakti fonton]

Bougainville atingas Tahition.

Li vidis insulojn de la grupo de la Tuamotuoj la sekvantan 22-an de marto, la 2-an de aprilo vidis pinton de Mehetea kaj fame vizitis la insulon de Otaheite baldaŭ poste kaj mallarĝe maltrafis iĝi ilia eltrovinto, nekonscia pri antaŭa vizito, kaj plendo, de Samuel Wallis per ŝipo Delfeno malpli ol jaron antaŭe. Li postulis la insulon por Francio kaj nomis ĝin Nova Citereo.

Ili forlasis Tahition kaj velis okcidenten al suda Samoo kaj Novaj Hebridoj, tiam vidante Espiritu Santon de Vanuatuo, daŭre serĉante la Sudan Kontinenton (posta Aŭstralio). La 4-an de junio li preskaŭ trafis danĝerajn rifojn kaj devis ŝanĝi kurson en la nordon kaj oriente. Li preskaŭ trovis la Grandan barilrifon. Li velis tra kio nun estas konata kiel la Salomonoj kiujn, pro malamikeco de la loĝantoj tie, li evitis. Oni nomumis la insulon Bougainville laŭ li mem. La ekspedicio estis atakita fare de homoj de Nova Irlando kaj tiele ili direktiĝis al Molukoj. Ĉe Batavia ili ricevis novaĵon de Wallis kaj Carteret kiuj antaŭis Bougainville.

Reveno al Francio[redakti | redakti fonton]

La 16-an de marto 1769 la ekspedicio kompletigis sian ĉirkaŭnavigadon kaj alvenis ĉe Sankta Malo, kun la perdo de nur sep el 330 viroj, ekstreme malalta nivelo de viktimoj, kaj agnosko al la brila administrado de la ekspedicio fare de Bougainville.

La legendo komenciĝas: Voyage autour du monde[redakti | redakti fonton]

Kovrilpaĝo de la angla eldono de la veturmemoro de Bougainville (1772).

En 1771, Bougainville publikigis sian vojaĝadan rakonton de la ekspedicio sub la titolo Voyage autour du monde par la frégate La Boudeuse, et la flûte L'Étoile (aŭ pli simple Voyage autour du monde). La libro priskribas la geografion, biologion kaj antropologion de Argentino (tiam hispana kolonio), Patagonion, Tahition kaj Indonezion (tiam nederlanda kolonio). La libro estis sensacia, aparte pro la priskribo de la tahitia socio, kiun Bougainville prezentis kiel teran paradizon kie viroj kaj virinoj vivas feliĉe en senkulpeco, for de la korupto de civilizo.

La priskriboj de Bougainville potence ilustris la koncepton de la nobla sovaĝulo kaj influis la utopiajn pensojn de filozofoj kiel ekzemple Jean-Jacques Rousseau antaŭ la apero de la Franca Revolucio. La libro de Denis Diderot Supplément au voyage de Bougainville rerakontas la rakonton de Bougainville alteriĝante sur Tahition, rakontitan fare de anonima leganto al unu el liaj amikoj; tiu fikcia aliro por la ekspedicio de Bougainville, kune kun la priskribo de Diderot de la tahitianoj kiel noblaj sovaĝuloj, estis signifa kritiko de la okcidentaj vivmanieroj kaj pensado.

Milito de Usona Sendependiĝo[redakti | redakti fonton]

Hyacinthe de Bougainville, ankaŭ maristo kaj ĉirkaŭnavigisto, estis la filo de Louis Antoine de Bougainville.

Post intervalo de pluraj jaroj, Bougainville denove akceptis mararmean komandon kaj vidis multe da militservo inter 1779 kaj 1782, inkluzive de partoprenado en la franca venko ĉe la Batalo de Ĉesapiko, kio kondukis al la fina malvenko de Granda Britio en la Usona Milito de Sendependeco.

Batalo de Saintes[redakti | redakti fonton]

Pri la memorinda engaĝiĝo en la Batalo de Saintes, ĉe kiu admiralo George Rodney venkis la Grafon de Grasse, Bougainville, kiu komandis la ŝipon Auguste, sukcesis pri kolektigo de ok ŝipoj de sia propra divizio, kaj alporto ilin sekure en Saint Eustace. Li estis promociita al rango de marŝalo.

Post la paco de 1783 li revenis al Parizo, kaj akiris la postenon de membro de la akademio. Li projekciis esplorvojaĝon direkte al la norda poluso sed tiu ne akiris subtenon de la franca registaro.

Promocio kaj retiriĝo[redakti | redakti fonton]

En 1787, li iĝis membro de la Franca Akademio de Sciencoj. Li akiris postenon da vicadmiralo en 1791; kaj en 1794, eskapis de la Teroro, li demisiis al sia biendomo en Normandio. Reveninte al Parizo, li estis unu el la fondaj membroj de la Agentejo de Longitudoj (Bureau des Longitudes). En 1799, Napoleono la 1-a igis lin senatano, kaj en 1808, membro de la Legio de Honoro. Li mortis en Parizo la 31-an de aŭgusto 1811. La grafo Louis Antoine de Bougainville estis parte entombigita en Tombejo Calvaire, kie troviĝas plato sur lia tombo, kiu diras interalie: "ĉi tie ripozas lia koro - lia korpo estas en Panteono de Parizo".

Li estis edziĝinta kaj havis tri filojn, kiuj ĉiuj deĵoris en la franca armeo aŭ mararmeo.

Plato sur tombo de Grafo Louis Antoine de Bougainville en Tombejo Calvaire.

Heredo[redakti | redakti fonton]

La nomo de Bougainville estas antaŭfiksita al la plej granda orienta insulo de Papuo-Nov-Gvineo; kaj al la markolo kiu disigas ĝin de la insulo Choiseul. Ĝi aplikiĝas ankaŭ por la markolo inter la insuloj Mallicollo kaj Espiritu Santo de la Novaj Hebridoj.

La genro de sudamerikaj grimpadarbedoj kun buntaj brakteoj, nome Bugenvilo, estas nomata laŭ li.

Dek tri ŝipoj de la Franca Mararmeo estis nomitaj en lia honoro.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Waggaman, Beatrice Elisabeth. Le Voyage autour du monde de Bougainville: droit et imaginaire. (Nancy: Presses universitaires de Nancy, 1992).
  • Alfred A. Cave. The French and Indian War (New York, Greenwood Press, 2004).
  • John Dunmore, Storms and Dreams: The Life of Louis de Bougainville (Chicago: University of Chicago Press, 2007).

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Cave, p. 11
  2. 2,0 2,1 http://www.falklands.info/history/history2.html
  3. 3,0 3,1 3,2 The Falklands/Malvinas Case Breaking The Deadlock in the Anglo-Argentine Sovereignty Dispute | author = Roberto C. Laver | ISBN = 90-411-1534-X
  4. 4,0 4,1 Essential Oceanic Expeditions from the beginning of Zoological binominal nomenclature until the 1950s.; alirita: 1a Novembro 2010
  5. http://www.falklandshistory.org/gettingitright.pdf
  6. http://ia600706.us.archive.org/31/items/VoyageAroundTheWorldByLewisDeBougainvilleIn1766-9/Bougainville_Voyage_Eng_Transcr_JFF.pdf |Voyage Around The World By Lewis De Bougainville In 1766-9

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]