Jean-François de La Pérouse

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Jean-François de Galaup
de La Pérouse
Laperouse 1.jpg

Naskiĝo: 23-a de Aŭgusto 1741
en ĉ. Albiĝo
Morto: ~ 1788
en Vanikoro
Soldata kariero
Rango: eskadrestro
Komandis al: L'Amazone,
L'Astrée,
La Boussole
Militoj: Sepjara Milito
Usona Milito de Sendependeco
Bataloj: Batalo de la golfo de Quiberon
Ekspedicio de Hudsona Golfo
Ekspedicio La Pérouse
v  d  r
Information icon.svg

Jean François de Galaup, grafo de La Pérouse (naskiĝis la 23-an de aŭgusto 1741, mortis 1788), naskiĝinta en albiĝa regiono en la nobeldomo de Gô je du leŭgoj de Albiĝo, estis franca maroficiro kaj esploristo [1]. La mara ekspedicio ĉirkaŭ la mondo, kiun li regis, tute malaperis en Vanikoro (Salomonaj insuloj) en 1788.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Origino[redakti | redakti fonton]

Jean-François de Galaup, naskiĝinta en albiĝana familio kies nobeleco datiĝas de 1558, eniris la lernejon de la ŝiparaj gardistoj kiam li estis dekkvinjara, la 19-an de Novembro 1756, aldoninte al sia nomo la nomon "La Pérouse", tiun de terpeco ricevita de sia patro, kuraĝigita de unu el siaj parencoj, la markizo Clément Taffanel de La Jonquière. Dum siaj studoj en Brest, li engaĝiĝis ekde deksepjaraĝa en la maraj konfliktoj de la sepjara milito kontraŭ Britio marvaste de norda Ameriko, precipe ĉe Novtero kaj sur la rivero Sankt-Laŭrenco kun sia kuzo Clément kaj poste kun la kavaliro de Ternay[2], kiu fariĝis lia vera gvidanto, same kiel al Antiloj.

La reĝa ŝiparo[redakti | redakti fonton]

Busto fare de François Rude (1828)

15-jaraĝa, li eniris en la reĝan ŝiparon. 18-jara, li estis vundita kaj kaptita en la batalo de la golfo de Quiberon, apud Quiberon, inter la marŝalo de Conflans kaj la admiralo Hawke. En Septembro 1763, Bidé de Chézac prenis kun si kelkajn gardiojn de la ŝiparo, inter ili estis La Pérouse, por konduki de Lorient al Brest la novan ŝipon Les Six Corps[3]. Post aliaj agoj ĉe la francaj marbordoj, li restadis dum kvin jaroj ĉe la tiama insulo de Francio (nuntempe Maŭricio)[4], kaj efektivigis plurajn komisiojn sur la najbaraj insuloj. La Pérouse estis promociita al la grado de leŭtenanto la 1-an de oktobro 1764. Li estis iniciatita al framasonismo en la loĝio de Brest « l'Heureuse rencontre »[5].

Komisiita por du vojaĝoj al Hindio kiel ŝipestro de la Seine[6], li renkontis ĉe Maŭricio sian estontan edzinon, Eléonore Broudou, filino de nanta ŝipposedanto, fariĝinta administranto de la ŝiparo.

La dekkvar pacaj jaroj de 1764 ĝis 1778 ebligis al li firmigi sian navigajn spertojn sur Atlantika oceano kaj sur Hindia oceano, unue kiel simpla oficiro, kaj poste kiel ŝipestro de pluraj reĝaj ŝipoj.

La milito pri usona sendependeco[redakti | redakti fonton]

Reveninta en Francio en 1777, li estis nomumita kapitano kaj gajnis la krucon de Sankta-Ludoviko pro lia savo de Mahé for de la hindianoj.

Okaze de la redaŭrigo de la militaĵoj (en 1778), li fariĝis ŝipestro de la fregato l'Amazone, kaj rimarkiĝis en la eskadro de grafo de Estaing per kapto de la brita fregato, l'Ariel.

Li poste partoprenis en la Usona Milito de Sendependeco kaj en la bataloj kontraŭ la britoj en Antiloj ĝis Labradoro (ekspedicio de Hudsona Golfo), kie li montris sian maran kaj militan valoron, kaptante du britajn fuortojn. En 1779, li aliĝis al framasonismo[7].

La ekspedicio de Hudsona Golfo (1782)[redakti | redakti fonton]

Fariĝinta kolonelo (fr: capitaine de vaisseau), en 1780, li iris per la ŝipo l'Astrée al la bordoj de Nov-Anglio; per la fregato l'Hermione, estrata de Latouche-Tréville, li renkontis apud Reĝa Insulo malamikan fregaton kun kvin ŝipetoj. La fregato estis kaptita kun unu ŝipeto; la aliaj forfuĝis. La Pérouse poste iris al Franca Kabo en Haitio, kie li estis komisiita ataki la britajn setlejojn de Hudsona Golfo.

Tiu ekspedicio restis tiam nebula, sed ĝi kreskigis la spertojn de La Pérouse, kaj konatigis lin kiel oficiron kapablan estri esplorkampanjon. Li ĵus navigis tra malmulte konataj marregionoj, kaj li devis venki, sur malvasta spaco, plej multajn navigdanĝerojn de la tuta mondo. Pro tiu famo li fariĝis la estro de la ekspedicio de 1786 ĉirkaŭ la mondo.

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Ekspedicio de Hudsona Golfo.

Nomumita kolonelo kiam 39-jara pro sia brila konduto dum la milito, li edziĝis al Eléonore Broudou en 1783, malgraŭ iuj patraj kontraŭstaroj, kaj ekloĝis en Albiĝo en domo aĉetita ĉe la strato de l'École Mage[8]. Tiam, La Pérouse estis devigita peti de sia patro sian emancipon, kiel en Mezepoko, ĉar por la juro de la Malnova Reĝimo li estis ĉiam neplenaĝulo nekapabla edziĝi kaj aĉeti bienojn[9], malgraŭ sia matura aĝo kaj sia pozicio.

La ekspedicio ĉirkaŭ la mondo[redakti | redakti fonton]

Ludoviko la 16-a donanta siajn instrukciojn al la kolonelo La Pérouse por lia esplorvojaĝo ĉirkaŭ la mondo, fare de Nicolas-André Monsiau (1817)

Post la traktato de Parizo en 1783, li estis elektita de la markizo de Castries, ministro de la Ŝiparo kaj de Ludoviko la 16-a por estri ekspedicion ĉirkaŭ la mondo celantan kompletigi la malkovrojn de James Cook sur la Pacifiko[10]. En Kamĉatko, li ricevis kiel eskadrestro komision alvenintan de Francio. Post longa vojaĝo laŭ Horna Kabo, Havajo, Alasko, Siberio, Ĉinio, kaj ĝis Aŭstralio, la mara ekspedicio tute malaperis en Vanikoro, Vanuatuo, en 1788.

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Ekspedicio de La Pérouse.

En 1844, la urbo Albiĝo, naskiĝurbo de la navigisto, starigis bronzan statuon de li.

Serĉo de la spuroj de la ekspedicio[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Listo de la membroj de la ekspedicio La Pérouse.

D'Entrecasteaux[redakti | redakti fonton]

Estrata de admiralo d'Entrecasteaux, ekspedicio deiris de Brest por serĉi lin en la 28-a de septembro 1791 kun du fregatoj La Recherche kaj L'Espérance. Ĝi atingis la Kunio (fr: île des Pins) la 16-an de junio 1792 ; poste la 19-an de Majo 1793, la ekspedicio malkovris novan insulon kiun d'Entrecasteaux baptis Insulo de La Serĉo. Fakte, sur tiu insulo (ankaŭ nomata Vanikoro) la postvivantoj de la ekspedicio La Pérouse (kaj eble La Pérouse mem) rifuĝis.

La ekspedicio pluiris direkte al Surabajo sen atingi ĝin.

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Ekspedicio de d'Entrecasteaux.

Onidiroj[redakti | redakti fonton]

Pluraj onidiroj tiam estiĝis. Unu el la plej frapaj deklaroj estis tiu de la brito George Bowen, kapitano de la ŝipo l'Albemarle, antaŭ la aŭtoritatuloj de Morlaix, en 1793. Tiu oficiro asertis esti vidinta, en la nokto de la 30-a de decembro 1791, ĉe la bordo de Nov-Georgio, ŝiprompitaĵojn, eŭropfaritajn retojn. La kontraŭdiroj de tiu deklaro ne ebligis konsideri ĝin serioza. Tamen, malgraŭ la malgranda serĉsukceso, oni ĉiam konservis esperon retrovi parton de la ŝipanoj, aŭ almenaŭ informon pri ilia fino.

Diversaj tiunaturaj onidiroj aperis preskaŭ ĉiujare, sed ili aspektis tro malmulte firmaj por kapti atenton.

La ekspedicio de Dumont d'Urville[redakti | redakti fonton]

Fine, proksimume je la fino de 1825, brita oficiro asertis scii de usona kapitano, ke tiu, post malkovro de insularo multe loĝataj kaj ĉirkaŭataj de rifoj, renkontis ties loĝantojn, kaj vidis en iliaj manoj krucon de Sankta-Ludoviko kaj medalojn samaj al tiuj, kiujn la Pérouse kunprenis. Tiuj indikoj povus kredigi ke la ŝipoj de la Pérouse pereis kontraŭ tiuj insuloj. Sed la pozicio de tiuj insuloj restis nekonata. Kvankam la espero retrovi lin estis preskaŭ malaperinta, kaj ke la raporto de tiu usona kapitano ne menciis tiun gravegan informon, oni volis lanĉi novan ekspedicion.

Jules Dumont d'Urville, tiam fregatestro, estis forte impresita. Li gvidis novan agadon de ĉirkaŭmonda navigado[11] kiu deiris de Tulono la 22-an de aprilo 1826.

Nur per pliprecizaj informoj, akiritaj iom post la deiro de s-ro d'Urville, eblis fine serioze esperi retrovi spurojn de la Pérouse. Kvar monatojn poste, la 15-an de Aŭgusto, ŝipo de la Brita Orienthinda Kompanio, aparte sendita serĉi la spurojn de la Pérouse, ankriĝis en la rodo de Tonga-Tabu, kien li estis veninta laŭ indikoj malpli malprecizaj ol la antaŭaj.

En 1828, Dumont d'Urville agnoskis post la brita esploristo Peter Dillon, sur la insulo de Vanikoro la verŝajnan lokon de la ŝiprompiĝo kaj de la morto de Jean-François de La Pérouse. Li eltiris al la koralo ankrojn, ŝtonkanonojn de la ŝipo l'Astrolabe sed sen nenia spuro de la dua ŝipo la Boussole.

Peter Dillon[redakti | redakti fonton]

Statuo en Albiĝo

Necesis atendi ĝis 1826-1827 kiam la komerca kapitano Peter Dillon malkovris la ŝiprompitaĵojn en Vanikoro, Insuloj Santa Cruz (Salomonoj), norde de Vanuatuo. Li malkovris la sonorilon de l'Astrolabe (la dua ŝipo estrata de Fleuriot de Langle) kaj bronzajn ŝtonkanonojn, kiujn la loĝantoj estis konservintaj. Sed pri la Boussole neniu spuro. Li eksciis sur la insulo de Vanikoro « kiel du grandaj ŝipoj grundiĝis en nokto kun ŝtormego : unu estus droninta kaj la postvivantoj estus sukcesinta ekloĝi en iu loko de Vanikoro, nomata 'Paiou'. Kvin aŭ ses monatojn poste, parto de la postvivantoj estus foririntaj sur ŝipeto farita per la rompitaĵoj de la granda. La alia parto restis sur Vanikoro, intervenis en la bataloj inter la indiĝenoj. La lasta estus mortinta iomete antaŭ la alveno de Peter Dillon. »

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Peter Dillon.

El la postaj jaroj, du aliaj francaj esploristoj pasis ĉe Vanikoro : Legoarant de Tromelin retrovis la ankrojn kaj la kanonojn, metitajn de 1884, piede de la monumento starigita honore al La Pérouse en la urbo Albiĝo.

Lokoj kaj ŝipoj nomataj post La Pérouse kaj aliaj homoroj[redakti | redakti fonton]

Jean-François Galaup de La Pérouse lasis sian nomon :

Kvin ŝipoj de la franca nacia ŝiparo havis lian nomon.

La porspecia duono de la latina scienca nomo de la Mikronezia nestamasulo (Megapodius laperouse) rilatas al la franca esploristo Jean-François de Galaup, grafo Lapérouse.

Centjariĝo de la morto de La Pérouse[redakti | redakti fonton]

La centjariĝo de la morto de La Pérouse estis festita en la 20-a de aprilo 1888 per solena ceremonio en la granda amfiteatro de Sorbono, fare de la Societo de Geografio, sub prezideco de Ferdinand de Lesseps, de la Instituto ; la sub-admiralo vicgrafo Fleuriot de Langle kaj de Norbert de Barthès de Lapérouse, emerita ŝipara komisaro kaj pranevo de la fama navigisto, estis membroj de la organiza komitato[12]. Tiu lasta arigis tiuokaze gravan kolekton da objektoj, leteroj, portretoj, verkoj, ktp. entute 173 artikolojn el kiuj pli ol cent apartenis al sia propra kolekto.

La 1960-aj jaroj[redakti | redakti fonton]

En Junio 1962, novzelanda plonĝisto loĝanta en Port Vila akompanis Pierre Anthonioz en ties ekspedicio. Reece Discombe priserĉis la rifojn ĉirkaŭ la droninta ŝipo l'Astrolabe kaj rapide malkovris, je 15metra profundo, formojn de ankroj kaj kanonoj kaptitajn per la koralo. Li suprenigis plumbon de sondilo, kiun li opiniis devis aparteni al la ŝipo La Boussole.

En Februaro 1964, Reece Discombe revenis al la loko kaj suprenigis ŝtonkanonojn, bronzan pulion. En Marto, kun la admiralo de Brossard de la nacia Ŝiparo, li retrovis multajn objektojn el kiuj parto estas ekspoziciata en la muzeo de Albiĝo, el kiuj sonorilo kiu apartenus al La Boussole.

La serĉoj de la asocio 'Salomon'[redakti | redakti fonton]

Monumento omaĝe al La Pérouse sur Vanikoro.

La asocio Salomon, kreita por malkaŝi la misteron de la tragika fino de la ekspedicio de La Pérouse, gvidis ses serĉajn kampanjojn : 1981, 1986, 1990, 1999, 2003 et 2005.

  • 1981

Farita de pasiuloj, ĉirkaŭ tricent pecoj estis elmarigitaj: manĝiloj, moneroj... sed la fino de tiu kampanjo ne kapablas identigi la du ŝipojn la Boussole kaj l'Astrolabe.

  • 1986

Tiu priserĉado ebligis identigi la du ŝipojn. L'Astrolabe grundiĝis sur roko ne malproksime de la Boussole, kiu rompiĝis sur la rifoj de Vanikoro.

  • 1990

Arkeologoj provis, sensukcese, retrovi surgrunde la spurojn de franca kampadejo.

  • 1999 kaj la amasinformado

Tiu priserĉa kampanjo estis filmita de la televidkanalo France 3 por la programo Thalassa Le mystère de Vanikoro kaj dissendita la 12-an de Januaro 2001. La surgrundaj priserĉejoj konfiditaj al Jean-Christophe Galipaud, arkeologo de IRD ebligis malkaŝi la ekziston de kampadejo de postvivantoj sur la dekstra bordo de la rivero Laŭrenco. El la maro, multaj objektoj estis elmarigitaj.

  • 2003

La forta momento de tiu ekspedicio estas la malkovro de ostaro de kunulo de La Pérouse. Kelkajn monatojn poste, dank'al la laboro de la Instituto pri krima serĉado de la nacia ĝendarmaro en la fuorto de Rosny-sous-Bois, desegniĝis portreto. Temus pri scienculo de la ekspedicio sed lia nomo restas mistera. Denove la ekspedicio estis filmita por Thalassa nome Sur les traces de Lapérouse : portés disparus kaj dissendita sur la kanalo France 3, la 11-an de Junio 2004 je 20h50.

  • 2005

La malkovro de sekstanto kun la nomo « Mercier », nomo de ties fabrikanto estis la konfirmo kun multaj aliaj elementoj ke la grafo La Pérouse estus droninta sur la loko nomata « La Faille » kaj ne postvivis la ŝiprompiĝon.

  • 2008

Alia ekspedicio estis antaŭvidita tiujare inter Aprilo kaj Majo. (30/4) Sed la planoj devis ŝanĝiĝi pro grava paneo de la alkonduka ŝipo le Jacques Cartier : Actu Vanikoro 2008 Sed la ekspedicio okazis inter la 15-a de Sptembro kaj la 15-a de Oktobro.

  • 2009

Determinita per detala esploro de Jacques Thomas, agnoskita de la Instituto de Francio, la sola respektenda ortografio de la nomo de la navigisto estas « La Pérouse ».

Ŝipoj de La Pérouse[redakti | redakti fonton]

Verkoj de La Pérouse[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Eltiro de la verko Mémoires d'outre-tombe. (François-René de Chateaubriand devis esti akceptita de la grafo Hector), antaŭ ol eniri la lernejon de la marŝipaj gardistoj.
    Kiam la grafo de Boisteilleul kondukis min al s-ro Hector, mi aŭdis la junajn kaj la maljunajn maristojn rakonti siajn kampanjojn kaj paroli pri la trairitajn landojn: unu revenis de Hindio, la alia de Ameriko; tiu alia devis deankriĝi por ĉirkaŭiri la mondon, tiu ĉi alia estis deironta al stacio en Mediteraneo, por viziti la marbordojn de Grekio. Mia onklo montris al mi La Pérouse en la popolamaso, la nova Cook kies morto estas la sekreto de la ŝtormoj. Mi aŭskultis ĉion, mi rigardis ĉion, sen paroli eĉ vorton; sed la sekvantan nokton, forestis la dormo: mi pasigis ĝin image batalante, aŭ malkovrante nekonatajn grundojn…
  2. Eksciinte la morton de la kvaliro de Ternay, La Pérouse diris ke li amis lin kiel patro kaj, memore al lia amikeco, li baptis per la nomo golfeto de Ternay lokon, kiun li estis observinta borde de Manĉurio
  3. Dinechin, Duhamel du Monceau p94
  4. Sub la ordonoj de la kavaliro de Ternay
  5. Source: Ouest France, cité sur brest.maville.com
  6. Robert Sutton de Clonard estis unu el liaj eskortanoj.
  7. Famaj framasonistoj.
  8. La registaro donos al li la monon de la vendo de la libro Voyage de la Pérouse, fare de S-ro Milet de Mureau, laŭ la gazetoj hejmenportitaj de Kamĉatko kaj de Botany Bay ; publikigita en Parizo, 1797, 4 vol. in-4°, kun atlaso kaj portreto de La Pérouse, gravurita de Tardieu.
  9. Kopio de la akto de tiu arkaika ceremonio estas videbla en la Muzeo La Pérouse en Albiĝo.
  10. Robert J. King, "William Bolts and the Austrian Origins of the Lapérouse Expedition", Terrae Incognitae, vol.40, 2008, pp.1-28.
  11. Li parolis kun tiom da entuziasmo pri la novaj indikoj rilataj al la sorto de la Pérouse al la grafo Christophe de Chabrol de Crouzol, tiam ministro de la ŝiparo, ke, en la instrukcioj, kiujn li ricevis, estis rekomendite, plej precize, zorgi pri la serĉo de la informoj rilataj al tiu afero. La korveto la Coquille, sur kiu s-ro Duperré faris ĉirkaŭmondan navigadon, kaj kiun d'Urville estis estronta, prenis la nomon l'Astrolabe, memore al la fregato de la Pérouse.
  12. Victor, Marie, Norbert de Barthès de Lapérouse naskiĝis en la 21-a de julio 1826, en Albiĝo, en la nobeldomo de Go, ŝipara komisaro, membro de la societo de geografio, Kavaliro de la Honora Legio kaj kavaliro de la Ordeno de Izabela-la-Katolika de Hispanio. Lia patra avino estis la fratino de J.-F. de La Pérouse : Victoire de Galaup, naskiĝinta en 1758 kaj lia patra pra-praavo estis Bernard, Louis de Barthès (1758-1793). Lia edzino (naskiĝinta Lucienne François) estis la filino de ŝtatkonsilanto kaj prafilino de la barono Fain, sekretario de Napoleono Bonaparte kaj de Ludoviko-Filipo. Henri Rieunier, estonta admiralo kaj ministro de ŝiparo, kaj li estis kunbatalantoj precipe en Koĉinĉino kaj aparte kune en la malfacila kampanjo por konkeri Saigono en 1860/1861, de tiam forta amikeco.

Parta fonto[redakti | redakti fonton]

  • Bruno de Dinechin, Duhamel du Monceau. Connaissance et mémoires européennes, 1999 (ISBN 2-919911-11-2)

Vidi ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Malnovaj verkoj pri La Pérouse[redakti | redakti fonton]

Jean-Baptiste de Lesseps (onklo de Ferdinand de Lesseps), kiu partoprenis la kampanjon de La Pérouse, apartiĝis en Kamĉatko kaj revenis al Francio per tera vojo, kun ĉiuj taggazetoj kaj mapojn, kiuj estos publikigitaj. Lia vojaĝrakonto inter Petropavlovsko kaj Oĥocko kaj poste Sankta Petersburgo estis presita en 1790.

Sur la resto de la ekspedicio de la Pérouse, aldone al la memuaro de s-ro de Rossel :

  • Voyage de la Pérouse autour du monde publié conformément au décret du 22 avril 1791, par L.A. Milet-Mureau, 4 vol. avec atlas, Paris 1797.
  • Narrative and successful resuit of a Voyage in the South-Seas performed by order of the government of Bristish India, to ascertain the actualfate of la Pérouse expédition, interpersed with accounts of the religion, manners, customs, and Cannibal practices of the South Sea Islanders, by the chevalier capt, Peter Dillon, Londres, vol. in-8°, avec une carte de l'île de Vanikoro et deux planches ;
  • Voyage aux îles de la mer du Sud en 1827 et 1828, et relation de la découverte du sort de la Pérouse, dédié au roi par le capitaine Peter Dillon, Paris, 1830, vol. in-8°, avec une carte de l'île de Vanikoro et trois planches. Traduction de l'ouvrage précédent.
  • Voyage de découvertes autour du monde et à la recherche de la Pérouse, par Jules Dumont d'Urville, capitaine de vaisseau, exécuté sous son commandement par ordre du gouvernement sur la corvette l'Astrolabe, pendant les années 1826 à 1829, Paris, 1832, 10 vol. in-8°, avec atlas.
  • La Pérouse et les navigateurs français, Jules Verne, 1879, Ed. Zulma 1992, 32380 Cardeilhan, ISBN 2-909031-15-2.
  • Voyages et aventures de La Pérouse, F. Valentin, AD Mame et Cie, Tours, 1856.

Modernaj verkoj pri La Pérouse[redakti | redakti fonton]

  • François Bellec. Les Esprits de Vanikoro: Le mystère Lapérouse. Peintures de John Pendray, peintre officiel de la Marine, et dessins de l'auteur. Photographies de Christian Grandin et Pierre Larue, de l'Association Salomon, et de l'auteur , Gallimard. 2006. ISBN 2-7424-1913-6
  • Barthélemy de Lesseps (eldonisto), Le Voyage de Lapérouse, Paris : Éditions Pôles d’images, 2005.
  • Peter Dillon, Alain Conan, À la recherche de Lapérouse. Voyages dans les mers du sud, éditions Pôles d’images, 2005. ISBN 2-915561-04-4
  • René Maine, Lapérouse, Paris : Sagittaire, 1946.
  • Catherine Gaziello, L'expédition de Lapérouse, 1785-1788 : réplique française aux voyages de Cook, Paris, C.T.H.S, 1984.
  • François Bellec, La généreuse et tragique expédition, Rennes : Ouest-France, 1985. ISBN 2-85882-837-7
  • Maurice de Brossard, Lapérouse : des combats à la découverte, Paris : France-Empire, 1978. ISBN 2-85704-003-2
  • Yves Jacob, L’énigme Lapérouse, Paris : Tallandier, 2004. ISBN 2-235-02272-3
  • Hans-Otto Meissner, La Pérouse, le gentilhomme des mers, Paris : Perrin, 2004. ISBN 2-262-00536-2
  • Jacques Bodin, Les toponymes de La Pérouse en Manche de Tartarie, in "Acta Geographica" n° 1510, sept./2003, Société de Géographie, 184, boulevard Saint-Germain 75006 Paris
  • John Dunmore, La Pérouse, Explorateur du Pacifique, Paris : Payot, 1986. ISBN 2-228-14060-0
  • John Dunmore, The Journal of Jean-François de Galaup de La Pérouse 1785-1788, London : Hakluyt Society c/o British Library, 1994. ISBN 0 904180 387
  • John Dunmore, La Vie de La Pérouse, L'appel d'un destin, Toulouse : Privat 2006. ISBN 2-7089-6863-7
  • Fleuriot de Langle, La tragique expédition de Lapérouse et Langle, Librairie Hachette, Paris, 1954
  • Jean Guillou, Moi, Jean Guillou, Second Chirurgien de l'Astrolabe, 85230 Beauvoir-sur-Mer : Ed. de l'Etrave 1999. ISBN 2 909 599 42 6
  • Jean Guillou, Peter Dillon, Capitaine des Mers du Sud, 85230 Beauvoir-sur-Mer : Ed. de l'Etrave 2000. ISBN 2 909 599 49 3
  • Etienne Taillemite, << Lapérouse : un explorateur dans le Pacifique >>, in L'Histoire, hors-série << Les Collections de l'Histoire >>, n°8, juin 2000, p. 66-72.
  • Étienne Taillemite, Louis XVI ou le navigateur immobile, Paris : Payot, Collection Portraits intimes, 2002. ISBN 2-228-89562-8
  • Paul kaj Pierrette Girault de Coursac. Le voyage de Louis XVI autour du monde. Expédition La Pérouse, La Table Ronde, 1982 ; F.X. de Guibert, 2000. (ISBN 2-86839-633-X)
  • Jean-Marie Thiébaud. La Présence française en Corée, Paris, L'Harmattan, collection "Recherches asiatiques", 2005, p. 216. ISBN 2-7475-8640-5
  • Jacques Thomas, La Pérouse ou Lapérouse, légitimité d'une orthographe, in "Bulletin de la Société d'Etudes Historiques de la Nouvelle-Calédonie", n° 71, 1987 (étude approfondie qui démontre, avec le soutien appuyé de l'Institut de France et du Ministère de la Culture, que le nom du navigateur La Pérouse doit s'écrire en deux mots, comme il l'était de son vivant).
  • Jacques Thomas, Epilogue à la question de l'orthographe du nom de La Pérouse, in "Acta Geographica" n° 1508, mars/2003, Société de Géographie, 184,bd. Saint-Germain 75006 Paris
  • Anne Pons, Lapérouse Gallimard, Folio Biographie n°73, septembre/2010.

Koneksaj artikoloj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]