Paskinsulo

El Vikipedio

Saltu al: navigado, serĉo
Situo de Paskinsulo
Situo de Paskinsulo
Paskinsulo kiel vidata el kosmo
Paskinsulo kiel vidata el kosmo

Paskinsulo, Paska Insulo (hispane: Isla de Pascua, polinezie: Rapa Nui, angle: Easter Island) estas insulo en la suda Pacifika Oceano, okcidente kaj iom norde de Santiago, Ĉilio kaj parto de la teritorio de Ĉilio. La insulo estas pli-malpli triangulforma kaj foras je 2000 kilometroj de la plej proksima enloĝata insulo. La insulo estas fama pro siaj multenombraj prahistoriaj ŝtonaj statuoj ("Moaoj"), kiuj troviĝas laŭ la marbordoj. Ĝia loĝantaro estas 3.800, koncentritaj ĉefe en Hanga Roa, ĉefurbo kaj unika loĝata.

La kutima nomo estas Rapa nui, kiu signifus “granda insulo” laŭ la lingvo de la malnovaj loĝantoj de Tahitio. Propralingve la insulo estas konata kiel Te pito o te henua (“la umbiliko de la mondo”) aŭ Mata ki te rango (“okuloj kiuj rigardas al la ĉielo”)

Je Paskotago 1722 ĝi estis malkovrita de la nederlanda esploristo Jacob Roggeveen, kaj pro tio jen la nomo de la insulo.

Ankaŭ, la insulo estis nomita kiel Isla San Carlos per hispanaj navigantoj, kiuj nomis ĝin honore al reĝo Karlo la 5-a.

Ĝi situas ĉe koordinatoj 27°9′S 109°25′U / -27.15, -109.417Koordinatoj: 27°9′S 109°25′U / -27.15, -109.417.

Paskinsula flago
Paskinsula flago


Geografio
Ĉi tiu artikolo pri "Paskinsulo" ankoraŭ estas ĝermo pri geografia temo. Vi povas helpi pluredakti ĝin post klako al la butono redaktu.
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.



[redaktu] Vidu ankaŭ jenon:

Komunejo
La Vikimedia Komunejo havas dosierojn rilatajn al