Mikronezia nestamasulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Mikronezia nestamasulo
Mikronezia nestamasulo
Mikronezia nestamasulo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kokoformaj Galliformes
Familio: Megapodedoj Megapodiidae
Subfamilio: [[]]
Genro: Megapodius
Specio: M. laperouse
Megapodius laperouse
(Gray, 1864)
Konserva statuso
Status iucn3.1 EN eo.svg
Konserva statuso: En danĝero
subspecioj
  • M. l. senex (Hartlaub, 1868)
    Palau Scrubfowl
  • M. l. laperouse (Gaimard, 1823)
    Marianinsulo megapodo
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg
Mikronezia nestamasulo ĉe insulo Sarigano.

La Mikronezia megapodoMikronezia nestamasulo (Megapodius laperouse) estas endanĝerita megapodo kiu loĝas en insuloj de Okcidenta Pacifika Oceano.

La porspecia duono de la latina scienca nomo de la Mikronezia nestamasulo (Megapodius laperouse) rilatas al la franca esploristo Jean-François de Galaup, grafo Lapérouse.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

La Mikronezia nestamasulo estas fortika mezgranda birdo kiu estas ĉefe malhela brunecnigra. Ties kapo estas pli pala ol ties korpo, kaj ĝi havas palgrizan kreston, flavan bekon, kaj grandajn flavecajn krurojn kaj piedojn. Ĝi estas 38 cm longa kaj montras ruĝan vizaĝan nudan (senpluman) areon. Ĝi povus esti konfuzita kun malhelaj morfoj de koko Gallus gallus (aŭ sovaĝiĝintaj hejmkokoj.[1]

Ties alvoko estas laŭta "kiik", ofte kiel dueto kies unu birdo ekas per stariĝanta kaj akcela "kiik-kiik-kiik-kiik"- ktp. finanta en laŭta "kii-kiia-kiu" (Palaŭo) aŭ "kiik-kiia-kiit" (Marianoj), dum la alia respondas per stariganta ridego kiu malrapidas ĉe la fino.[2]

Habitato[redakti | redakti fonton]

Tiu birdo ankoraŭ troveblas en la insularo Marianoj. Ĝi estis iam registrita en la insuloj Asuncion, Agrihano, Pagano, Agiĥano kaj Alamagano, kaj ĝi iĝis formortinta el Saipano, Tiniano, Rota kaj Guamo. Malgrandaj grupoj de tiuj birdoj ĉeestas makisaron kaj arbustarojn de malaltaj insuloj en la regiono; tamen ĉe pli grandaj insuloj, ili povas troviĝi ankaŭ interne ĉe pli altaj lokoj.

Ties habitato estas densa arbaro kaj ĝi estas ĉiomanĝanto, kiu nutras sin el grada vario de manĝoj el la arbara grundo.

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

Ofte timida kaj sekretema, sed iĝas relative fidema ĉe neloĝataj insuloj kie ĝi estas protektita el ĝenado. Ili vizitas la nestamasojn kelkajn fojojn tage.[3] Tiuj birdoj moviĝas ĉe la ombro de malgrandaj arboj kaj ne kapablas flugi longdistance. Tamen ili estas bonaj kurantoj kaj estas malfacile kapteblaj.

La Mikronezia nestamasulo kaj kelkaj aliaj megapodoj estas la ununuraj birdoj kiuj kovas siajn ovojn uzante vulkanan varmon.[4]

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

Dum la reprodukta sezono, ĝuste post la alveno de la sudorienta musono, la inoj faras grandajn amasojn de vegetala rubo kie ovodemetadas. Kelkaj individuaj inoj demetas siajn ovojn kune en la sama amaso. Tamen la inoj ne uzas la saman amason pli ol unufoje kaj ili interŝanĝas ilin kun aliaj inoj. Kiam okazas eloviĝo post unu aŭ du monatoj, la idoj manĝas herbajn burĝonojn kaj insektojn.

Konservado[redakti | redakti fonton]

Tiu specio estas nune klasita kiel endanĝerita ĉar ĝi havas tre malgrandan teritorion, limigitan al izolaj neĝenataj insuletoj. Mikronezia nestamasulo loĝas en Palaŭo kaj Nordaj Marianoj, kaj iĝis formortinta el Guamo.[5]

La enmeto de hundoj, katoj, porkoj kaj ratoj ŝajne kondukis al malpliiĝo de tiu specio tra plej el la insuloj. Kun pliiĝanta predado, dum la japana okupado de la insuloj Saipano kaj Tiniano, plej el la vegetaĵaro de ambaŭ insuloj estis bruligita kaj anstataŭita de grandaj farmoj de sukerkano.

Oni ĉirkaŭkalkulas ke estas nur 2000–2500 individuoj de tiu specio restantaj. Ili povas troviĝi en la insula lando Palaŭo, kaj en neĝenitaj insuloj de la ĉeno de Nordaj Marianoj, kie estas kelkaj centoj en Sarigano. Oni informis ke malgranda populacio ĵus estis reenmetita en Saipano.

Tiu birdo aperas ĉe la IUCN Ruĝa Listo de 2010 (taksita de BirdLife International - la oficiala aŭtoritato por Ruĝa Listo por birdoj ĉe IUCN). La specio estas klasita kiel "Endanĝerita" ĉar ĝi havas tre malgrandan teritorion, limigitan al izolaj insuletoj, kun malmultaj birdoj ĉie. Pro multaj minacoj ĝi ŝajne suferas el kontinua malpliiĝo.[6]

Ŝajne ununura vojo por la specia savado estas protekti kelkajn malgrandajn insulojn kaj liberigi malgrandan populacio de megapodoj tie. Tiele oni sekurigus populacion. Ĉe pli grandaj kaj pli altaj insuloj, pliiĝo de homoj kaj enmetitaj plagoj tuj aŭ poste detruos ĉiun ajn megapodan populacion.

Subspecioj[redakti | redakti fonton]

La Marianinsula megapodoMegapodius laperouse laperouse, estas la nomiga subspecio de la Mikronezia nestamasulo troviĝanta ĉe Marianoj. Ĝi estas rara, surloka kaj en danĝero de malapero.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Micronesian Megapode, Megapodius laperouse-Birdlife International, Identification [1]
  2. Micronesian Megapode, Megapodius laperouse-Birdlife International - Voice Call [2]
  3. Micronesian Megapode-Megapodius laperouse-Birdlife International, Hints [3]
  4. http://www.loe.org/shows/shows.htm?programID=09-P13-00002
  5. Micronesian Megapode Megapodius laperouse-Birdlife International, Range & population [4]
  6. Micronesian Megapode Megapodius laperouse-Birdlife International-2010 IUCN Red List Category [5]
  • Greenway, James C. 1967. Extinct and Vanishing Birds (2a eld). New York City: Dover Publications.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]