Subspecio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nigradorsa motacilo, subspecio de la Blanka motacilo

En biologio (ĉu en zoologio ĉu en botaniko) oni uzas la vorton subspecio por ĉiu grupo laŭ kiu dividiĝas la specioj, kaj kiu konsistiĝas el individuoj kiuj, krom la propraj karakteroj de la specio, kunhavas komune aliajn morfologiajn karakterojn pro kiuj ili similiĝas inter si kaj diferenciĝas disde tiuj de la aliaj subspecioj de la sama specio. Ekde vidpunkto strikte konsiderata kiel propra de la sistematiko aŭ pli precize de la taksonomio, tiu estas la taksonomia kategorio kiu estas inter la specio kaj la raso.

La subspecio estas parto de la specio formata de unu aŭ pliaj loĝantaroj, malmulte diferencigataj kaj kunhavante saman regionan distribuadon. Tiu ĉi difino inkludas la geografiajn rason pri kiuj parolas multaj fakuloj ('Rassenkreis'). Tamen ne estas tre klara la limo inter la konceptoj de raso kaj subspecio, ĉar ambaŭ taksonoj kunhavas la karakterojn proprajn de la specio, tio estas, ke paroj de individuoj de diferencaj subspecioj aŭ de rasoj (sed de la sama specio) povas pariĝi kaj reproduktiĝi produktante idaron kapablan siavice reproduktiĝi. Krome oni diferencigas tiujn individuojn nur pro eksteraj karakteroj ne tre gravaj kvankam rekoneblaj kaj regule estantaj. La termino raso uzeblas plej ofte for de la scienca medio, kaj pro tio en taksonomio, uzeblas nur (laŭ tradicie) por diferencigi morfologie en tre limigita nombro de specioj, ĉefe la homoj kaj la hejmaj animaloj.

Tre ofte la taksonomiistoj (biologoj) multe penas por klarigi la grupojn kaj tiel tre ofte devas ŝanĝi la situacion, kiel okazis ĉe la Blua pigo, kiu estis konsiderata dum longe ununura specio kun du klare diferencaj subspcioj, ĝis kiam oni pruvis ke vere temas pri du malsamaj specioj. Plej ofte ĵusaj analizoj de DNA helpas por tiu klopodo.

Nomenklaturo[redakti | redakti fonton]

En zoologio, la scienca nomo de subspecio estas la dunomo sekvata inmediate de la subspecia nomo, ekz. Homo sapiens sapiens. La ICZN (anglalingva mallongigo de Internacia Kodo de Zoologia Nomenklaturo (4a eldono, 2000) ne klopodas kodigi erojn kiel "infrasubspeciaj estaĵoj" (ekz. homaj rasoj aŭ de hejmaj animaloj, kiel hundojkatoj).

Kiam estas bezono por subspecia taksono en animala nomenklaturo, oni kreas trinomon por priskribi la subspecion. Multaj formoj ne havas oficialan statuson, kvankam ili povas esti uzendaj por priskribi altitudajn aŭ geografiajn variantojn.

La subspecio indikita per la ripeto de la specia nomo estas konata kiel nomiga subspecio. Ekzemple Motacilla alba alba estas la nomiga subspecio de la Blanka motacilo (Motacilla alba). En sciencaj tekstoj, subspecioj estas plej ofte mallongigataj kiel subsp.ssp. — ekzemple, Blanka motacilo ssp. yarrellii, kiu estas la Nigradorsa motacilo, subspecio de la Britaj insuloj.

La plej konataj ekzemploj estas jenaj:

Nomiga subspecio[redakti | redakti fonton]

Inter la subspecioj de iu specio la plej tipa subspecio, kutime la plej komence priskribita estas nomata per la sama vorto de la specio, tio estas ekzemple por Riverparulio Phaeothlypis rivularis rivularis, dum aliaj subspecioj estus Phaeothlypis rivularis ioplia.

Noto:

  • En botaniko, subspecio estas nur unu el la eroj de trinomo.
  • En bakteriologio, la vortoj subspecio kaj varianto estas kutime interŝanĝeblaj.