Blua pigo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Blua pigo
Bildo fare de Peter Simon Pallas
Bildo fare de Peter Simon Pallas
Biologia klasado
Regno: Animaloj
Filumo: Ĥorduloj
Klaso: Birdoj
Ordo: Paseroformaj
Familio: Korvedoj
Genro: Cyanopica
Bonaparte, 1850
Specioj

Cyanopica cyana Pallas, 1776
Cyanopica (cyana) cooki Bonaparte, 1850

Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

Blua pigo estas flugilblua aŭ blua pigo (Cyanopica cyanuscyana kaj Cyanopica cooki). Temas pri interesaj specioj tre similaj al genro de pigo, tre konata en sudokcidenta Eŭropo kaj orienta Azio, sed malĉeesta inter la du regionoj, kie la blua pigo ne estas tiom konata.

Fakte, ĵusaj prigenaj analizoj montris, ke temas pri du specioj partaj: unu en sudokcidenta Eŭropo, Cyanopica cooki (sudokcidenta Hispanio, suda Portugalio); unu en Orientazio, Cyanopica cyanus (Ĉinio, Koreio, Japanio).

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Tiu birdo estas ĉefe brungriza (iom pli hela en malsupraj partoj) kaj havas brilbluajn longan voston kaj flugilojn. Ĝia kapo estas nigra kaj kolo kaj gorĝo blankaj.

La griza koloro estas simila al tiu de la garolo, same longa je 34 cm sed la blua pigo estas pli malgranda kaj diferenciĝas per pli da bluo ĉefe ĉe la vosto, kiu estas pli longa ol tiu de la garolo. La pigo estas pli granda kaj longa ol la blua pigo kaj ĉefe de malproksime ĝiaj koloroj estas nur nigra kaj blanka kun pli da nigro ĉe la kapo kaj ŝultroj.

Kutimoj[redakti | redakti fonton]

La blua pigo nestumas en malfermaj arbaroj (pinoj, anzinoj, ktp.), ĉefe se proksime de kulturitaj kampoj aŭ fruktoĝardenoj. La orienta populacio videblas ankaŭ ĉe urbaj parkoj. Ili konstruas nur po unu neston en ĉiu arbo kaj ne pli proksime de ĉirkaŭ 50 m de aliaj nestoj. Malgraŭ ĝia eta zono de loĝado tiuj birdoj estas pli malpli fidemaj je homoj kaj nur kiam oni tro alproksimiĝas ili forflugas, kutime pogrupe de kelkaj familioj (ĉirkaŭ 20 aŭ 30 ekzempleroj).

Dum alarmo ili forflugas kriante skandale ian kruiiiii. Sed eĉ kiam nenio endanĝerigas ilin ankaŭ tiam ili brueme krias, ekzemple kiam oni kverelas pro la teritorio kontraŭ aliaj birdoj, kiam oni manĝigas la idaron,...

Kiel pigoj, ili manĝas preskaŭ ĉion, tio estas: semoj, grajnoj, etaj fruktoj, beroj, insektoj, vermoj, etaj vertebruloj, ovoj kaj eĉ dehomaj rubaĵoj.

Organizita reproduktadoo[redakti | redakti fonton]

La ino demetas ĉe la fino de marto aŭ komenco de aprilo 6 aŭ 8 ovojn, po unu ĉiun tagon kaj kovas ilin dum 14 aŭ 15 tagoj. Do, eblas tiu tioma diferenco de 8 tagoj inter la plej aĝa kaj la malplej aĝa de la idoj. Ofte, se ne estas fruktodona sezono, la gepatroj forpelas kelkajn idojn el la nesto. Krome la demetado de ovoj (pounutaga) ne komencas ĝis kiam la vintraj pluvoj ne finiĝas; tio unue okazas en malaltaj teritorioj kaj poste en plialtaj medioj (po 1 tagon ĉiu 25 altaj mj). Ĉi ĉio kaj la kunlabora reproduktado permesas kvazaŭ racie sukcesan multobligadon kaj konservadon de la specio, malgraŭ la neeviteblaj perdoj pro formanĝado fare de aliaj bestoj.

Tio antaŭe dirita pruvas, ke bluaj pigoj estas organizita bestaro. Alia pruvo estas, ke kvankam iliaj nestoj estas tiom parazititaj de la tufkukolo kiom tiuj de la komuna pigo, tiu lasta ne facile rekonas tiun parazitadon dum la blua pigo pli facile rekonas la fi-ovodemetadon kaj forĵetas grandan parton de tiuj alies ovoj.

Ne nur la gepatroj manĝigas la idaron, ankaŭ helpantoj kunlaboras ĉu pli aĝaj gefratoj ĉu malsukcesaj eksgepatroj, ĉefe dum malbonveteraj sezonoj. Tio kompreneble rezultas en pli da manĝo kaj pli da ebloj survivi por la idaro. Oni povas supozi ke tiele la gepatroj povas ne tiom peni kaj ripozi sed male ĵusaj studoj en Badajoz, Hispanio, montris, ke kaze de kooperativa reproduktado la gepatroj laboras plie (almenaŭ je 20 %), ĉar se antaŭvideblas sukceson, ankaŭ la gepatroj plie penas por sukcesigi la tutan idaron. Dume se ne estas helpantoj, okazas ĉirkaŭ 80 % da perdoj, laŭ la sama studo, ĉefe pro rabado.

Disvastiĝo[redakti | redakti fonton]

Unu el la plej interesaj informaĵoj pri tiu birdo temas pri ĝia tutmonda lokiĝo. Fakte ili loĝas en du tre apartaj zonoj: unu orienta (Ĉinio, Koreio, Japanio kaj ĝis Mongolio) kaj alia okcidenta (sudokcidento de la Iberia Duoninsulo).

Tiuj tiom disigitaj populacioj polemigis sciencistojn. Kelkaj asertis, ke temas pri portugalaj maristoj kiuj povis alporti ekzemplerojn el Ĉinio komence de la 16a jarcento. Aliaj male pristudis du ekdeĉiamaj disigaj grupoj. La azia grupo estus iome diferenca, tiuj birdoj estus iome pli grandaj kaj havas etajn blankajn makulojn ĉe la vostopintoj.

Du specioj[redakti | redakti fonton]

La partianoj de du malsimilaj grupoj pravis. Tiujn etajn diferencojn malfacile kialigus disigo dum nur 5 jarcentoj. DNA analizoj pravigis, ke temas pri du disigendaj specioj. Krome al la jam konitaj ĉinaj fosilioj aldoniĝis je la fino de la 20a jarcento la malkovro de fosilioj de blua pigo trovita en Ĝibraltaro (sude de la Iberia Duoninsulo) oldaj je pli ol 440 jarcentoj!

La lasta glaciepoko -antaŭ pli ol 100 jarcentoj- estis disiginta la du populaciojn, aŭ pli bone dirite neniigis la mezan populacion, ĉar ĝis tiam temis pri nur unu specio disvastigita ekde okcidenta Eŭropo ĝis orienta Azio. Ekde tiom longe la du grupoj daŭre evoluis kaj iĝis malsimilaj specioj.

La ornitologoj jam decidis, ke la okcidenta grupo -tio estas la iberia blua pigo- estu nomata Cyanopica cooki, dum la orientazia blua pigo pluhavus la originan nomon en la latina scienca nomo. Mankas nur, ke la tuta scienca komunumo sciiĝu pri tiu prispeciara novaĵo kaj oni ŝanĝu ĉiujn antaŭajn ordigojn.