Tufkukolo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Tufkukolo


Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kukoloformaj Cuculiformes
Familio: Kukoledoj Cuculidae
Genro: Clamator
Specio: C. glandarius
Clamator glandarius
(Linnaeus, 1758)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Natura arealo  Reproduktaj teritorioj  Ĉiujare prezencoj  Vintrejoj
Natura arealo
  •  Reproduktaj teritorioj
  •  Ĉiujare prezencoj
  •  Vintrejoj
  • Natura arealo
  •  Reproduktaj teritorioj
  •  Ĉiujare prezencoj
  •  Vintrejoj
  • Aliaj Vikimediaj projektoj
    vdr

    La Tufkukolo (Clamator glandarius) estas membro de la kukoledoj, familio de la ordo de birdoj, nome Cuculiformes, kiuj inkludas ankaŭ la Geococcyx, la aniojn, la centropojn kaj la hoacinon.

    Aspekto[redakti | redakti fonton]

    ovoj de Clamator glandarius en nesto de Corvus cornix - Muzeo de Tuluzo

    Tiu ĉi specio estas iomete pli granda ol la Komuna kukolo, 35–40 cm longa, sed ŝajnas multe pli granda pro siaj larĝaj flugiloj (ĝis 60 cm) kaj longa mallarĝa vosto tre diferenciga.

    La plenkreskulo estas malhelgriza aŭ grizbruna supre (dorso kaj flugiloj) tre punktita je blanko kun svelta korpo, longa vosto (nigra kun blankaj bordoj supre kaj blankaj punktoj sube) kaj fortaj nigraj kruroj. Ĝi havas malhelgrizajn kapon (ĝis sub la okuloj) kaj nukon, helgrizan specifan tufon, kiu ege kontrastas kun la malhelgriza kapo, blankecajn vizaĝon kaj supran bruston (kun flaveca aŭ helbruna nuanco ĉefe ĉe la gorĝo), kaj pli pure blankajn suprajn partojn. La beko estas griza, iomete subenkurvita kaj tre akra kaj la okulringoj flavaj aŭ grizaj, sed kiuj kadrigas tre kontraste la tre nigrajn kaj grandajn okulojn. Ambaŭ seksoj estas similaj. Junuloj havas nigrecajn suprajn partojn kaj kapon, kaj avelkolorajn flugilplumojn. Tiu specio havas flugon kiel de pigo.

    Kutimoj[redakti | redakti fonton]

    Ĝi estas disvastigita somera migranta el sudorienta kaj sudokcidenta Eŭropo kaj okcidenta Azio, ĉefe el Iberio (escepte la marbordo de Biskaja golfo kaj la insularoj) kaj suda Francio, krom Grekio, Turkio, Irako kaj ĝis Palestino, por vintri en Afriko, ĉefe en la valo de rivero Nilo, regiono de Gvineo kaj sudorienta Afriko.

    Ĝi estas nestoparazito, kiu demetas siajn ovojn en la nestoj de korvedoj (ĉefe de pigo, korniko, korvoblua pigo), kaj sturnoj. Malkiel la Komuna kukolo, nek la ino nek la ido de tiu ĉi specio elnestigas la ovojn de la gastigantoj, sed la pigidoj de tiuj plej ofte mortiĝas ĉar ili ne povas konkurenci sukcese kun la tufkukolido pro la manĝo. Aliajn fojojn, kelkaj pigidoj survivas kaj eblas vidi familion de gastiganto kun pigidoj kaj tufkukolido (tio eblas ĉe korvedaj gastigantoj de tufkukolo, sed ne tiom ĉe la malgrandaj gastigantoj de la komunaj kukolidoj, kiuj pro tio devas mortigi siajn falsajn gefratojn), kiu ĉiam sendependiĝas antaŭ siaj falsaj fratoj, dum ĝiaj veraj gepatroj jam migris iomete pli norde, tre verŝajne por serĉi pli malfruajn predojn. Tiam la tufkukolido kontaktas kun aliaj tufkukolidoj (kaj foje kun iu plenkreskulo) kaj tiel alkutimiĝas al la propra specio. Poste la plenkreskuloj migras suden por vintri antaŭe kaj poste la novaj tufkukoloj.

    La tukkukolino demetas en diversaj nestojn ĝis 10 aŭ 20 ovojn bluverdecajn kun brunaj makuletoj, po unu ĉiun duan tagon dum ĉirkaŭ pli ol unu monato. Foje en la sama nesto de gastiganto koincidas kelkaj ovoj de tufkukolo el la sama tufkukolino aŭ de malsama. Ĉiuj taskoj estas faritaj de la falsaj gepatroj, sed foje la getufkukolo vizitas la neston dum estas ankoraŭ ovoj aŭ idoj kaj foje eĉ defendas ĝin. Eloviĝo okazas post 15 tagoj kaj elnestiĝo post 24 tagoj.

    Temas pri birdoj de varma malferma kamparo kun arboj, ekzemple malferma arbaro de kverkoj, anzinojkarobarboj, proksime de arbaroj kie nestumas pigoj, ekzemple fruktarbaroj aŭ olivarbaroj. Ĝis 1,300 m de altitudo super la marnivelo. Ili estas tre bruemaj birdoj, kun konstantaj kaj laŭtaj alvokoj, kiel "ĉe-ĉe-ĉe-kri-kri-kri" kiel bruo de mitraleto, ekzemple dum pariĝado aŭ reproduktado, kiam ili persekutas unu la alian, kvazaŭ atakante sin, aŭ vere atakante la pigojn por malproksimigi tiujn de ilia nesto kaj faciligi sian propran ovodemetadon. Ili manĝas grandajn insektojn, kiel harecaj raŭpoj, ĉefe la pinraŭpo (Thaumetopoea pityocampa), kiuj estas malbongustegaj por multaj birdoj, dum por ili estas specialaĵo; krome ili povas manĝi ankaŭ grilojn, saltulojn, libelojn kaj eĉ lacertetojn, helikojn kaj etajn mamulojn. Tiu dieto estas digestebla de plenkreskulo, sed ne estus tiom digestebla ĉe tufkukolidoj, kiuj kompreneble estas manĝigataj laŭ ne tiom peza dieto de la gastigantoj aŭ flasaj gepatroj.

    Literaturo[redakti | redakti fonton]

    Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]