Gruoformaj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Gruoformaj birdoj)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Gruoformaj
Balearica regulorum gibbericeps
Balearica regulorum gibbericeps
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Gruoformaj Gruiformes
Bonaparte, 1854

5-10 familioj kun vivantaj membroj; vidu artikolon.

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Ene de la biologia klaso de birdoj, la ordo de Gruoformaj (aŭ ralformaj) birdoj (Gruiformes) estas subdividita je pli ol 20 familioj, el kiuj la duono estas konata nur el fosilioj, ĉar ili jam ekstingiĝis. Temas pri malsimilaj birdoj laŭ grando el la grandaj gruoj, ĝis la malgrandaj raledoj; sed ĉiuj estas birdoj de simila strukturo kaj skeleto, kiuj vivas en marĉecaj medioj, ĉefe dum bredado, kaj timidaj. Tamen ties voĉoj estas laŭtegaj kaj tre eksterordinaraj kaj utilas por identigi ilin eĉ sen vido.

Ili estas diversgrandaj birdoj, kiuj paŝadas, kuras aŭ naĝas. Ili estas nestoforlasantoj.

Taksonomio[redakti | redakti fonton]

ORDO GRUOFORMAJ (GRUIFORMES)

Bildaro[redakti | redakti fonton]