Raledoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Raledoj
Porphyrio martinica
Porphyrio martinica
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Gruoformaj Gruiformes
Familio: Raledoj Rallidae
Vigors, 1825
Genroj
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

Raledoj (Rallidae) estas familio en la ordo de la Gruoformaj birdoj (Gruiformes). Ĝi konsistas el ĉ. 170 specioj – sed multaj formortintaj kaj aliaj eble formortintaj – en ĉ. 40 genroj. Preskaŭ ĉiuj membroj de tiu familio loĝas aŭ vivas ĉe akvaj medioj, escepte de la krekso, kiu loĝas en terkulturejoj.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

La plej granda parto de tiuj specioj kuras fortike, ĉar ili posedas fortikajn krurojn kun longaj fingroj, kiuj adaptiĝas taŭge al molaj kaj malebenaj surfacoj, eĉ por piediri sur akva herbaro. Ili havas mallongajn kaj rondformajn flugilojn kaj malmultege ŝvebas aŭ flugas ĉiam tenante hokitaj la krurojn kaj fingrojn; sed kiam ili flugas pro veraj necesoj, ili kapablas fari tion dum longaj distancoj. Iliaj korpoj estas platigitaj laŭflanke. La vostoj estas mallongaj kaj preskaŭ ĉiam estas levitaj. Ambaŭ seksoj aspektas similaj.

Kutimoj[redakti | redakti fonton]

La plej tipaj membroj de la familio de Raledoj okupas plenplenajn kanejojn aŭ junkejojn de malseka medio ĉe lagoj, marĉojriveroj. Kanaro estas la plej tipa medio favora por ties natura disvolviĝo kaj kaŝeja defendo. Ili nestumas inter tiu densa vegetaĵaro, ĉar temas pri timidaj, silentaj, malfacile videblaj – escepte de la plej komunaj galinoloj kaj fulikoj – kaj kaŝemaj birdoj. Multaj estas pli aŭskulteblaj ol videblaj. Ili estas ĝenerale ĉiomanĝantaj birdoj. Multaj movas sian kapon antaŭen kaj malantaŭen dum naĝado. Tiuj kiuj migras faras ĝin dumnokte.

Multaj kanejaj specioj estas silentaj; sed aliaj eligas laŭtegajn kaj krepuskajn alvokojn.

Populacio[redakti | redakti fonton]

Insulaj specioj ofte perdis la flugeblecon. Tial multaj formortis pro perhoma enigo de bestoj kiel katoj, ratoj aŭ porkoj. Aliaj specioj estas malfacile kalkuleblaj pro sia malvideblo. Aliaj male, kiel komunaj galinoloj aŭ fulikoj, estas oftaj.

Taksonomio[redakti | redakti fonton]

La familio de raledoj grupiĝis tradicie [1] kune kun Mesitornitedoj (Mesitornithidae), Turnicedoj (Turnicidae), Gruedoj (Gruidae), Aramedoj (Aramidae), Psofiedoj (Psophiidae), Heliornitedoj (Heliornithidae), Rinoketedoj (Rhynochetidae), Eŭripigedoj (Eurypygidae), Kariamedoj (Cariamidae) kaj Otidedoj (Otididae), por formi la ordon de Gruoformaj (Gruiformes). Tamen la nova taksonomio de Sibley-Ahlquist, akceptita en Usono, montras tiun birdogrupon kiel nova ordo, nome Raloformaj (Ralliformes).

Genroj kaj specioj[redakti | redakti fonton]

formortintaj:


Gallirallus australis
Rallus aquaticus
Crex Crex
Porzana porzana
Porzana fluminea
Gallinula ventralis
Porphyrio hochstetteri
Fulica atra

vivantaj:

Krome estas aŭ estis multaj specioj konataj nur laŭ fosilioj ne listitaj tie supre, kiel la Ibiza ralo (Rallus eivissensis). Temas pri kvaternariaj prahistoriaj birdoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. laŭ la taksonomio de Clements, 6a eldono, kia ĝi estas uzata en Avibase
  2. Lordhovaj subtropikaj arbaroj
  3. Antipoda-subantarktinsula tundro
  4. Etiopaj montaraj arbustetaroj

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Interreta datenbazo Avibase [1]