Malgranda porfirio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Malgranda porfirio

Ino (maldekstre) kaj nematura masklo en Nacia Parko Chobe, Bocvano.
Ino (maldekstre) kaj nematura masklo en Nacia Parko Chobe, Bocvano.
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Gruoformaj Gruiformes
Familio: Raledoj Rallidae
Genro: Porphyrio
Specio: P. alleni
Porphyrio alleni
Thomson, 1842
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Malgranda porfirio (Porphyrio alleni) estas eta akva birdo de la familio de Raledoj kaj ordo de Gruoformaj.

La birdoj de la tuta genro Porphyrio estas grandaj -kiel kokoj- raloj kiuj havas purpuron kiel ĝenerala koloro. Tio aperas en kaj nacilingvaj kaj en scienca nomoj.

Ties reprodukta medio estas marĉoj kaj lagoj en sub-Sahara Afriko, escepte la golfo de Gvineo. Ili konstruas flosantan neston en marĉoj aŭ malsekaj lokoj, kie la ino demetas 2-5 ovojn. Tiu specio estas parte migrantaj laŭ sezonaj translokiĝoj. Tamen kaj paradokse tiu ŝajne malforta fluganta birdo atingis kiel vaganta almenaŭ dufoje Brition kaj iam aliajn eŭropajn landojn.

Ili estas laŭ grando simila al la ununura raledo tiom malgranda, tio estas la Akvoralo. La Malgranda porfirio havas mallongan ruĝan bekon, verdecan dorson kaj purpurajn subajn partojn. Ili havas ruĝajn krurojn kun longaj fingroj, mallongan blankan voston kun malhela centra suba strio. Virplenkreskuloj havas bluan frontan ŝildon, kio en la ino estas verda. Junuloj estas sablobrunaj kun flaveca subavosto. La idoj estas nigraj kiel tiuj de aliaj raloj.

La Malgranda porfirio plukas per beko en koto, aŭ malhela akvo kaj ankaŭ prenas manĝon per vido. Ili manĝas ĉefe insektojn kaj akvajn bestetojn. Ili movas la kapon dum naĝado.

La Malgranda porfirio estas tre silentaj kaj timidaj dum bredado, kaŝitaj en la densaj marĉaj junkejoj, kie pli facile estas aŭdata ol vidata. Poste ili estas pli bruemaj per akra vokvoĉo pruk. Ili estas pli videblaj dum migrado aŭ vintrumado.

La Malgranda porfirio havas tiun sciencan nomon omaĝe al brita ŝipoficiro William Allen (1770-1843).

Referencoj[redakti | redakti fonton]