Akvoralo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Akvoralo
Rallus aquaticus 1 (Marek Szczepanek).jpg
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Gruoformaj Gruiformes
Familio: Raledoj Rallidae
Genro: Raloj Rallus
Specio: R. aquaticus
Rallus aquaticus
Linnaeus, 1758
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La Akvoralo (Rallus aquaticus) estas akvobirdo de la familio de raledoj kaj ordo de Gruoformaj.

Ties breda medio estas marŝoj, kanaloj, lagunetoj kaj junkejoj tra Eŭropo kaj Azio. Nordaj kaj orientaj loĝantaroj migras, sed la specio estas loĝanta en okcidenta kaj suda Eŭropo, kies nombreco pliiĝas pro alvenintaj migrantoj vintre. Ili estas ĝis 200.000 bredoparoj en Eŭropo.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Plenkreskuloj estas 23-28 cm longaj, kaj havas ĉefe brunajn suprajn partojn – kun regulaj malhelaj makuletoj de centro de plumoj – kaj grizbluajn vizaĝo, gorĝo kaj brusto kun blankonigra vertikala striado ĉeflanke sube. La korpo estas flankebena por helpi facilan trapasadon inter kanejo. Ili havas longajn fingrojn, mallongan agiteman voston -blanka sube- kaj longegan (3-4.5 cm) fajnan ruĝecan bekon, multe pli longa ol tiu de porzanoj, krekso aŭ aliaj raledoj, kaj pro tio eco diferenciga. Kruroj estas flavecaj.

Junuloj estas similaj al plenkreskuloj, sed grizbluo estas pli bruna kaj striita ankaŭ ĉebruste. Idoj estas nigraj kiel tiuj de aliaj raledoj.

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

Reproduktado enhavas ceremonion de manĝigado de la ino farata de masklo kaj bekofrostado eĉ dum kovado. Ambaŭ konstruas etan tegmentitan neston el junkoj en seka loko de marŝa plantaro proksime de akvo.

La ino demetas ĝis el 6 ĝis 12 okrecajn ovoj kun brunaj aŭ grizaj makuletoj. Ambaŭ kovas dum ĉ. 20 tagoj. Ambaŭ manĝigas la idojn kiuj forlasas la neston post eloviĝo kaj ekflugas post malpli ol 2 monatoj. Plej ofte travivas 2 idoj.

Kutimoj[redakti | redakti fonton]

Tiuj birdoj manĝoplukas per ties longa beko en koto aŭ sombra akvo, sed ankaŭ inter herbaro per rigardo. Ili manĝas ĉefe insektojn, aliajn etajn akvajn bestetojn kaj vegetalan materialon: semoj, radikoj, beroj...

Akvoraloj estas tre sekretemaj dum bredsezono, kiam ili estas pli ofte aŭdataj ol vidataj. Ili estas bruemaj birdoj, per diversega tiparo da voĉoj, kelkaj sonantaj kvazaŭ porkaj, sed aliaj kiel “kui kuik” de kelkaj porzanoj, krepuske aŭ nokte. Ili estas pli facile videblaj vintre, kiam migrantoj pliigas nombron kaj ĉefe se frostado pelas ilin ĉe kanaro.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]