Virginia ralo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Virginia ralo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Gruoformaj Gruiformes
Familio: Raledoj Rallidae
Genro: Rallus
Specio: R. limicola
Rallus limicola
Vieillot, 1819
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Virginia Ralo, Rallus limicola, estas eta akvobirdo, de la familio de Raledoj kaj ordo de Gruoformaj.

Ties reprodukta medio estas marĉoj el usonaj ŝtatoj Novskotio ĝis Kalifornio kaj Norda Karolino, kaj ankaŭ en Centra Ameriko kaj Suda Ameriko. Nordaj loĝantaroj migras suden al suda Usono aŭ Centra Ameriko. Ĉe Pacifika marbordo kelkaj loĝantaroj estas loĝantaj.

RallusVirginianusKeulemans.jpg
RallusVirginianusKeulemans

Plenkreskuloj estas ĉefe brunaj sed diferenciĝas disde Akvoralo pro anstataŭo de grizbluo kontraŭ avel- aŭ oranĝokoloro en brusto kaj kruroj. Ili estas malhelbrunaj ĉedorse kaj havas grizbluan vizaĝon kun krona bruna strio, kiel Akvoralo, kaj helan gorĝon. Ili havas longajn fingrojn, mallongan agiteman voston -blanka sube- kaj longegan fajnan ruĝecan bekon -iom malhela supre-, multe pli longa ol tiuj de porzanoj, krekso aŭ aliaj raledoj, kaj pro tio eco diferenciga por la tuta genro.

La ino demetas 5 ĝis 13 ovojn en vegetala nesto de seka loko en marĉo. Ambaŭ gepatroj zorgas la idojn, kiuj ekflugas antaŭ unu monato post eloviĝo.

Tiuj birdoj manĝoplukas per ĝia longa beko en koto aŭ sombra akvo sed ankaŭ surplanke aŭ interherbe per rigardo. Ili manĝas ĉefe insektojn kaj akvajn bestojn.

Tiu birdo havas diversajn alvokojn inter ili iun laŭtan kuk kuk kuk, kutime aŭdata nokte. Tiuj birdoj restas sufiĉe komunaj spite konstanta mediperdo, sed ili estas sekretemaj kaj pli aŭdataj ol vidataj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]