Louis Pierre Vieillot

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Louis Jean Pierre Vieillot)
Louis Pierre Vieillot
Persona informo
Naskiĝo 10-an de majo 1748 (1748-05-10)
en Yvetot
Morto 24-an de aŭgusto 1830 (1830-08-24) (82-jaraĝa)
en Sotteville-lès-Rouen
Lingvoj franca vd
Loĝloko Francio vd
Ŝtataneco Francio vd
Familio
Parencoj Rodolphe Vieillot vd
Profesio
Okupo biologo • ornitologo • natursciencisto • zoologo vd
Laborkampo ornitologio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Louis Pierre VIEILLOT (naskiĝis la 10-an de majo 1748 en Yvetot, mortis en 24-an de aŭgusto 1830 ) estis franca ornitologo.

Vieillot priskribis grandan nombron de birdoj unuafoje, ĉefe tiujn kiujn li trafis dum la tempo kiun li pasigis en Karibio kaj Nordameriko, kaj 26 genroj de li starigitaj ankoraŭ uzeblas. Li estis unu el la unuaj ornitologoj kiuj studis ŝanĝojn en plumaro, kaj ankaŭ unu el la unuaj kiuj studis vivantajn birdojn kaj ne nur ties haŭtaĵojn.

Li estis negocisto en la kariba insulo de Sankta Domingo (Haitio), sed li devis forfuĝi al Usono dum la Franca Revolucio kiu krome koincidis kun la sendependiĝo de Haitio. Dum tiu tempo li ekstudis la birdojn de tiu lando, kaj kolektis materialon por sia Histoire naturelle des oiseaux de l'Amérique Septentrionale (1808).

Li revenis al Francio en 1800 (aŭ 1801), kie li atingis postenon de verkisto ĉe la Bulletin des Lois (Leĝogazeto). Li pluverkis pri birdoj, kaj produktis Histoire naturelle et générale des colibris, oiseaux-mouches, jacamars et promerops (1802) kun bildoj de sia amiko Jean Baptiste Audebert, sekvata de Histoire naturelle des plus beaux oiseaux chanteurs de la zone torride (1806).

En Analyse d'une nouvelle Ornithologie Elémentaire (1816) Vieillot starigis sian sistemon de ornitologia klasigo, kiun li sekvis en sia kontribuo al la Nouveau Dictionaire d'Histoire Naturelle (1816-19). En 1820 Vieillot entreprenis la sekvon de la Tableau encyclopédique et méthodique, komencita de Pierre Joseph Bonnaterre en 1790. Li pluverkis Ornithologie Française (1823-30).

Oni supozas, ke li mortis malriĉe en Rouen.

Birdoj nomataj laŭ li[redakti | redakti fonton]

Vieillot estas rememorata en dunomaj nomoj de nombroj de birdoj, kiaj

Birdoj priskribitaj de li[redakti | redakti fonton]

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Histoire naturelle des plus beaux oiseaux chanteurs de la zone torride. Dufour, Paris 1805.
  • Histoire naturelle des oiseaux de l'Amérique septentrionale. Desray, Paris 1807-1808.
  • Analyse d'une nouvelle ornithologie élémentaire. d'Éterville, Paris 1816.
  • Mémoire pour servir à l'histoire des oiseaux d'Europe. Turin 1816.
  • Ornithologie. Lanoe, Paris 1818.
  • Faune française ou Histoire naturelle, générale et particulière des animaux qui se trouvent en France. Le Vrault & Rapet, Paris, Strasbourg, Bruxelles, 1820-1830.
  • La galerie des oiseaux du cabinet d'histoire naturelle du jardin du roi. Aillard & Constant-Chantpie, Paris 1822-1825.
  • Ornithologie française ou Histoire naturelle, générale et particulière des oiseaux de France. Pelicier, Paris 1830.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • Gallica Ĉiuj bildoj el La galerie des oiseaux