Helikomilvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Helikomilvo
Helikomilvo, ina plenkreskulo
Helikomilvo, ina plenkreskulo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Akcipitroformaj Accipitriformes
Familio: Akcipitredoj Accipitridae
Subfamilio: Milvenoj Milvinae
Genro: Rostrhamus
Specio: R. sociabilis
Rostrhamus sociabilis
(Vieillot, 1817)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La Helikomilvo, Rostrhamus sociabilis, estas rabobirdo de la familio de Akcipitredoj, kiu inkludas ankaŭ la aglojn, akcipitrojn kaj vulturojn. Ties parenco, nome la Longbeka milvo, estas nune denove lokigita en la genron Helicolestes, kio faras la genron Rostrhamus monotipa. Kutime lokigita en la subfamilio de Milvenoj, la valideco de tiu grupo estas ankoraŭ sub priserĉado.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Maskla plenkreskulo en Sao Paulo, Brazilo

Helikomilvoj estas 36 al 45 cm longa kun enverguro de 120 cm. Ili pezas el 300 al 570 g.[1][2] Ili havas longajn, larĝajn kaj rondoformajn flugilojn. Ĝi estas longvosta, kun blankaj pugo kaj subvostaj kovriloj. La malhela, ege longa kaj hokegoforma beko estas adapto al ties dieto.

La maskla plenkreskulo havas malhelan blugrizan plumaron kun pli malhelaj flugilplumoj. La kruroj kaj vaksaĵoj estas ruĝaj. La ina plenkreskulo havas malhelbrunajn suprajn partojn kaj tre striecajn palajn subajn partojn. Ŝi havas blankecan vizaĝon kun pli malhelaj areoj super kaj malantaŭ okuloj. La kruroj kaj vaksaĵoj estas flavaj aŭ oranĝaj. La nematurulo estas simila al ina plenkreskulo, sed ĝia krono estas strieca.

Ĝi flugas malrapide kun kapo suben serĉe de ties ĉefa manĝo, la grandaj pomohelikoj. Pro tio ĝi estas konsiderata malakovora.

Distribuado[redakti | redakti fonton]

Malhelverda: loĝantaj la tutan jaron
helverda: nur reproduktado
flaveca: Areo de reproduktado kaj vaganteco

La Helikomilvo reproduktiĝas en tropika Sudameriko (el Kolombio al norda Argentino), Karibio (ĉefe Kubo), Meksikio, kaj centra kaj suda Florido en Usono. Ĝi estas specio de loĝantaj birdoj la tutan jaron en plej parto de sia teritorio, sed la plej sudaj populacioj migras norden vintre kaj la karibiaj birdoj disiĝas amplekse for de la reprodukta sezono.

La Helikomilvo estas surloke endanĝerita specio en la floridaj Evergladoj, kun populacio de malpli da 400 reproduktantaj paroj. Pristudado montris, [3] ke sekigado kaj disvolvigo de Everglades malbonigas la populacion de la pomohelikoj. Tamen, tiu specio ne estas ĝenerale minacata en sia etenda teritorio.

Fakte ĝi povus esti pliiĝanta surloke kia en Centrameriko. En Salvadoro ĝi estis unuafoje registrata en 1996. Ekde tiam ĝi estis regule vidata, inklude nematurulojn, sugeste la ekziston de loĝanta reproduktanta populacio jam ekzistinta en tiu lando. Aliflanke plej vidaĵoj okazis for de la reprodukta sezono, pli indika de postreprodukta disigo. En Salvadoro la specio povas esti observata dum vintraj monatoj ĉe Akvorezervejo Cerrón Grande, Laguno El Jocotal, kaj ĉefe ĉe la Lago Güija. La pomhelikoj Pomacea flagellata estis disvastigitaj en Salvadoro inter 1982 kaj 1986 kiel manĝo por fiŝoj, kaj ŝajne la disvastigo de altaj nombroj de tiuj helikoj ne estis nerimarkita de la Helikomilvo.[4]

Subspecioj[redakti | redakti fonton]

Sur tiu ampleksa teritorio oni agnoskas tri subspeciojn oficiale kiuj estas la jenaj:

  • R.s. plumbeus (Evergladoj, Kubo kaj insulo Pinoj) -
  • R.s. major (orienta Meksiko kaj Petén, en Gvatemalo) -
  • R.s. sociabilis, la nomiga raso (Honduro, Nikaragvo, Panamo kaj Sudameriko ĝis norda Argentino, escepte montaroj de Gujanoj kaj altebenaĵo brazila).

Ekologio[redakti | redakti fonton]

Tiu estas gregema birdo de humidejoj de fluanta akvo, kiu formas grandajn vintrajn ripozantarojn. Ili estas samtempe gregemaj kaj nomadecaj. Dum sekaj periodoj forlasas reproduktejojn por trovi pli taŭgajn habitatojn al akva vivosistemo. Nereproduktuloj tendencas formi arojn kiuj veturas longdistance al manĝejoj.

Ties dieto konsistas preskaŭ nur el pomhelikoj. Helikomilvoj estis observataj manĝantaj aliajn predojn en Florido, kiaj kankroj de la genro Procambarus (Luiziana kankro) kaj Nigra pomokso. Oni supozas, ke la Helikomilvoj sin turnas al tiuj alternativoj nur kiam la pomhelikoj iĝas malabundaj, kiel dum sekegaj periodoj,[5] sed plia studo necesas. La 14an de majo de 2007, birdorigandanto fotis Helikomilvon manĝantan ĉe farmo de Luiziana kankro en Kantono Clarendon (Suda Karolino).[6][7]

Tiuj rabobirdoj estas inter kiuj havas plej specifan dieton en Nordameriko. Tiele en sia ampleksa distribuareo, ties manĝo estas preskaŭ nur ampularioj aŭ helikoj de la genro Pomacea. En Kolombio ili konsumas pli malgrandajn gastropodojn de la genro Marisa, sed la birdoj malfacile elprenas tiujn el la konko. Ili manĝas ankaŭ foje riverajn testudojn kaj dum sekaj periodoj eĉ malgrandajn mamulojn.

Tiu specio ne estas tre teritoriema. Dum la reprodukta sezono ili defendas malgrandan zonon el 4 al 30 m ĉirkaŭ la nesto. Sed kvankam ili foje konkurencas kun similmanĝantoj helikojn, ili rare defendas manĝoteritorion. Tamen kiam teritorio estas manĝabunda, ili certe protektas ĝin.

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

Ili nestumas en arbusto aŭ surgrunde, kie la ino demetas 3–4 ovojn.

La nupta periodo estas vigle markata de nombraj ceremoniaj flugoparadoj kun akrobatiko. Masklo mallonge kaj ascendas kaj descendas aere per milda flugilfrapado. Sekve ino invitas sian partneron proponi manĝerojn aŭ materialojn utilajn por la nestokonstruado.

Apenaŭ okazas para plutenado for de la reprodukta sezono, ĉar nomadismo hegemonias kaj malhelpas paran kunvivadon. Eĉ dum la reprodukta sezono, la unuiĝo inter ambaŭ partneroj ne fortas, ĉar ekzemple en Florido reprodukta sezono ege longa (5 monatoj) permesas la individuojn partopreni en 3 aŭ 4 ovodemetadoj se oni rompas la parojn post eloviĝo kaj oni serĉas novan partneron. Male se oni konservas saman kaj oni okupas aktive por idomanĝigado, ili povas partopreni nur en 2 ovodemetadoj ĉiusezone. En 75 % de la kazoj, la nesto estas abandonata de unu de ambaŭ gepatroj kiam la idoj estas 3-semajnaj. La restonto pluas senprobleme la idozorgadon.

La nesto estas granda, sed de nesolida strukturo, kio estas tialo de oftaj detruoj kaj ovoperdoj. Ĝi situantas el 2,50 m al 9 m super akvosurfaco. Dum la kovado oni aldonas verdajn materialojn por reguligi humidecon kaj temperaturon. Kvankam tiu specio ofte revenas al sama nestoloko ĉiujare, ili konstruas preskaŭ ĉiam novan neston. Tiu tasko daŭras el 4 al 18 tagojn kaj estas farata ĉefe de la masklo. La ino finkonstruas. Ŝi demetas plej ofte 3 ovojn, ĉiun 3an tagon. Ili estas blankaj, brunaj aŭ makulecaj kaj kovado estas farata laŭvice dum 27 aŭ 28 tagoj. La idoj restas neste 23 al 30 tagojn kaj eĉ post elnestiĝo ili restas dependaj por manĝo ĝis kiam ili estos 11-semajnaj. La mortindico de idoj estas relative alta, ĉefe pro fuŝa nestostrukturo, pro predado fare de serpentoj (Elaphe obsoleta) kaj malbonaj veterkondiĉoj.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. http://www.allaboutbirds.org/guide/Snail_Kite/id
  2. http://books.google.com/books?id=hlIztc05HTQC&pg=PA309&lpg=PA309&dq=greater+yellow-headed+vulture+mass&source=bl&ots=6wwxbP6CJD&sig=SBeIqQbF9ZRXTdTcUv0zNQ4Hbs0&hl=en&ei=7CdtTe1uwv3wBqGWrY0N&sa=X&oi=book_result&ct=result&resnum=9&ved=0CDUQ6AEwCA#v=onepage&q&f=false
  3. Lake Okeechobee Low Lake Stage Restoration Projects.
  4. Herrera et al. (2006)
  5. (1994) Everglades: The Ecosystem and its Restoration. CRC Press. ISBN 9780963403025. 
  6. Pogatchnik, , "Bird watcher spots snail kite in S.C., News Room Media, 2007-06-12. Kontrolita 2009-07-30.
  7. Everglade Snail Kite discovered near Rimini, SC. Alirita 2009-07-30.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • Oiseaux En la franca.
  • Herrera, Néstor; Rivera, Roberto; Ibarra Portillo, Ricardo & Rodríguez, Wilfredo (2006): Nuevos registros para la avifauna de El Salvador. ["New records for the avifauna of El Salvador"]. Boletín de la Sociedad Antioqueña de Ornitología 16(2): 1-19. [hispana kun angla resumo] PDF plena teksto
Haliaeetus leucocephalus LC0198.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Birdoj