Greboj

El Vikipedio
(Alidirektita el Podicipoformaj birdoj)
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Greboj
Aechmophorus clarkii
Aechmophorus clarkii
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Podicipediformes
Fürbringer, 1888
Familio: Podicipedidae
Bonaparte, 1831
Genroj
v  d  r
Information icon.svg

Greboj estas membroj de la ordo Podicipoformaj birdoj, tre disvastigita tra nesalaj akvoj, sed kiu vizitas maron ĉu vintre ĉu migre. La ordo enhavas ununuran familion Podicipedoj kiu siafoje enhavas 6 genrojn kaj 20 speciojn.

Greboj estas etaj aŭ mezgrandaj, havas 'lobajn fingrojn kaj estas lertaj naĝistoj kaj merĝistoj, sed mallertuloj surtere, ĉar ili havas tro malantaŭajn piedojn. Ili elakviĝas nur por nestigi kaj piediras malmulte kiel pingvenoj. Ili povas kuri iomete, sed poste ofte faliĝas. Greboj havas mallarĝajn flugilojn kaj kelkaj specoj apenaŭ flugas; inter ili du sudamerikaj specoj tute ne flugas. Se okazas danĝero, ili merĝiĝas. Ĉiukaze ili ne estas tiom singardaj kiom anasoj.

Tamen, la nordamerikaj kaj eŭropaziaj specioj estas migrantoj kaj tiuj kiuj vintrumas mare estas videblaj dumfluge. Eĉ la eta makulbeka grebo, Podilymbus podiceps, el Nordameriko povas migri transmare al Eŭropo ĝis 30-foje.

Bekoj povas esti mallongaj kaj dikaj aŭ longaj kaj pintaj. La piedoj estas ĉiam larĝaj kun larĝaj loboj en la fingroj kaj retetoj kunigantaj la tri antaŭajn fingrojn. La malantaŭa fingro havas ankaŭ lobeton. Ŝajne tiuj loboj funkcias kiel la akvaj padeloj de helico. Similaj iloj evoluis nerilate en Hesperornitoformaj kiuj ekstingiĝis je kretacea epoko.

Greboj ĝuas specifan plumaron. Ĝi estas densa kaj akvimuna; sube la plumoj rektangulas kun la haŭto, gluitaj dekomence kaj krispaj ĉefine. Kunigante la plumaron kontraŭ la korpon, greboj povas alĝustigi sian flosemon. Ofte ili naĝas kaŝe montrante nur kapon kaj kolon.

For de breda sezono, greboj havas unukolorajn partojn ĉu brunajn ĉu blankajn. Tamen multaj havas ornamajn kaj diferencigajn bredajn plumarojn, ofte montrante avelajn markojn ĉekape kaj partoprenas belritmajn dancceremoniojn por pariĝado. Junuloj, ĉefe tiuj de genro Podiceps, estas ofte striataj kaj konservas junan plumaron eĉ post plenkreskuliĝo.

Dum plumzorgado, greboj manĝas siajn plumojn kaj manĝigas ilin sian idaron. Oni ne certas pri la kialo, sed eble por pli bone formi fekaĵon aŭ kontraŭ ventrajn parazitojn.

La greboj kunhavas anatomiajn ecojn kun Fenikopteroj kaj aliaj Cikonioformaj. Pro tio iuj spertuloj lokigas ilin kiel specifaj Cikoniformaj.

Specioj [redakti]



Eksteraj ligiloj [redakti]

Ekstera ligilo    http://oiseaŭ.hobby-site.com/frames/frame0070_001.html
Ekstera ligilo    http://www.montereybay.com/creagrus/grebes.html
Ekstera ligilo    http://animaldiversity.ummz.umich.edu/site/accounts/information/Podicipediformes.html.