Malgrandeta grebo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Malgrandeta grebo
Malgrandeta grebo
Malgrandeta grebo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Podicipoformaj Podicipediformes
Familio: Podicipedoj Podicipedidae
Genro: Tachybaptus
Tachybaptus dominicus
(Linnaeus, 1766)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La Malgrandeta grebo (Tachybaptus dominicus), estas akvobirdo, nome la plej malgranda membro de la familio de greboj. Ĝi loĝas en Ameriko el sudokcidenta Usono kaj Meksiko al Ĉilio kaj Argentino, kaj ankaŭ en Trinidado kaj Tobago, Bahamoj kaj la Grandaj Antiloj.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Reprodukta plumaro

La Malgrandeta grebo gamas en longo el 21–27 cm (depende el la subspecio) kaj en pezo el 112–180 g.[1] Kiel ĉiuj greboj, ties kruroj estas tro malantaŭe en ties korpo kaj ne povas bone piediri, kvankam ĝi estas elstara naĝanto kaj plonĝanto. Malgranda kaj diketa, kun mallonga akrapinta beko kaj brilflavaj okuloj, ĝi tipe aspektas kiel tute malhela supre.

La reprodukta plenkreskulo estas brunecgriza supre kun pli malhela nigreca krono kaj gorĝo. Ĝi havas brunecan bruston kaj palajn subajn partojn. Ĝi montras blankan flugilmakulon dumfluge. Nereproduktuloj estas pli palaj kun blankeca gorĝo, kaj nematuruloj estas pli palaj kaj grizaj ol plenkreskuloj. Male al aliaj membroj de ties genro, ĝi ne havas helbrunan koloron en sia kolo.

Taksonomio[redakti | redakti fonton]

Tutmonda distribuado; separo de subspecioj per linioj

Estas kvin agnoskitaj subspecioj de Malgrandeta grebo, separataj ĉefe pro grando kaj koloro.[2]

Ties genronomo, Tachybaptus, estas kombino de du grekaj vortoj —taĥis signife rapida kaj baptos signife plonĝi, aŭ subakvigi.[3] La specifa nomo dominicus aludas al la karibia insulo Hispaniolo, kiu estis iam konata kiel Santo Domingo.[3] Kiel la komuna nomo sugestas, la Malgrandeta grebo estas proksimume la plej malgranda membro de la greba familio. Ĝi estas la ununura membro de ties genro troviĝanta en Ameriko; dum la aliaj kvar membroj de la genro Tachybaptus loĝas en la Malnova Mondo kaj Aŭstralazio.

Vivejo kaj teritorio[redakti | redakti fonton]

Malgrandetaj greboj troviĝas en ampleksa vario de humidejaj biotopoj, inklude de nesalakvaj lagetoj, lagoj kaj marĉoj, malrapidaj rojoj kaj riveroj, ĉeŝoseaj kanaletoj kaj mangrovejaj marĉoj [2][4]. Ĝenerale, ili preferas akvejojn kun gravaj kvantoj de vegetala kovro, partikulare ĉe la bordoj; ili uzas eĉ humidejojn kiuj estas preskaŭ tute abandonitajn.[2] Ili povas elekti malgrandajn portempajn akvejojn por reproduktiĝi, por eviti predadon de ties idoj fare de grandaj fiŝoj.[5].

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

Dum multe de la jaro, Malgrandetaj greboj troviĝantas sole aŭ en paroj; tamen, for de la reprodukta sezono, ili foje ariĝas en grebaroj de 20 aŭ pliaj.[6]

Dieto[redakti | redakti fonton]

La Malgrandeta grebo manĝas varion de akvaj bestetoj, inklude malgrandajn fiŝojn, krustulojn, ranojn kaj akvajn insektojn.[7] Kiel ĉiuj greboj, ĝi persekutas multe de ties predo subakve. Dum aktivaj manĝoplonĝoj, ĝi pasas averaĝe 12.5 sekundojn sub la surfaco en ĉiu plonĝo, kun surfacaj paŭzoj game el 2–24 sekundoj.[8]

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

Malgrandetaj greboj reproduktiĝas la tutan jaron.[7] Tiuj de la tropikoj tendencas reproduktiĝi dum la pluvsezono, dum oni trovis aktivajn nestojn en ĉiu monato de la jaro en Teksaso.[5] Ĉiu paro konstruas fortikan flosantan neston el vegetaĵaro —tipe vario de akvaj algoj— kiu estas ankrita al radikaj plantoj en ankoraŭ malferma akvo tiom profunde kiom ĝis 1.5 m. La ino demetas tri al ses blankajn ovojn, kvankam la marxca nestomaterialo tuje makulas ilin al bruna.[7] Ambaŭ plenkreskuloj kovas la ovojn, kaj eloviĝo okazas post 21 tagoj. La striecaj junuloj estas foje portataj surdorse fare de la plenkreskulo.

Voĉo[redakti | redakti fonton]

La reprodukta alvoko estis rekonata kiel simila al heno de ĉevalo.

Minacoj[redakti | redakti fonton]

Tiuj nearktisaj kaj neotropisaj birdoj estas je risko el nombraj predantoj, ĉefe komence de sia vivo. Grandaj specioj de fiŝoj kaj de testudoj estis registritaj kaptantaj grebidojn, kaj birdomanĝantaj rabobirdoj, kiaj la Vespertofalko, estis observataj kaptantaj eĉ plenkreskulajn birdojn [5].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Ogilvie & Rose 2003, p. 92
  2. 2,0 2,1 2,2 Ogilvie & Rose 2003, p. 32
  3. 3,0 3,1 Ogilvie & Rose 2003, p. 98
  4. (1995) A Guide to the Birds of Mexico and Northern Central America. Oxford University Press, 94–5. ISBN 0-19-854012-4. 
  5. 5,0 5,1 5,2 Ogilvie & Rose 2003, p. 34
  6. (2003) Birds of Venezuela. London: Christopher Helm, 185–6. ISBN 0-7136-6418-5. 
  7. 7,0 7,1 7,2 (1989) A Guide to the Birds of Costa Rica. Ithaca, NY: Comstock Press. ISBN 0-8014-2287-6. 
  8. Jenni, Donald A. (Aprilo 1969). "Diving times of the Least Grebe and Masked Duck", gazeto : Auk, volumo : 86, paĝoj : 355–6

Cititaj tekstoj[redakti | redakti fonton]

  • (1991) A Guide to the Birds of Trinidad and Tobago, 2nd, Comstock Publishing. ISBN 0-8014-9792-2. 
  • (2003) Grebes of the World. Ŭbridge, UK: Bruce Coleman. ISBN 1-872842-03-8. 

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


Haliaeetus leucocephalus LC0198.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Birdoj