Komuna nomo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

En Esperanto la vortokombino komuna nomo povas havi plurajn signifojn:

  1. Ĝi povas esti libera vortokombino, kaj indiki nomon, komunan al pluraj aferoj; kiel kutime okazas pri la liberaj vortokombinoj, oni povas varii la komponantojn, anstataŭigante ilin per sinonimoj, sen ŝanĝi la signifon de la tuto; ekz‑e samsence eblas diri «kuna nomo», «suma nomo», «resuma nomo», «supernocia nomo». Samkiel la aliaj liberaj kombinoj tiu signifo ne estas termino, kaj ne bezonas aparatan artikolon en Vikipedio (aŭ alia enciklopedio).
  2. Ĝi krome estas tradicia termino gramatika, difinita sub Komuna nomo (substantivo). Tiusence ĝi estas uzata en PAG (§29), en PIV, kaj en ReVo (ReVo  komuna nomo² en ReVo ).
  3. Iam (precipe en tradukoj en la angla Vikipedio) ĝi estas misuzata anstataŭ la pli preciza kaj tradicia termino Esperanta «komunlingva nomo».

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]