Fiŝoj
| La titolo havas ankaŭ aliajn signifojn, por vidi ilin bonvolu rigardi la apartigan paĝon: Fiŝoj (apartigilo) |
|
|
||||||||||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| Biologia klasado | ||||||||||||||||
|
||||||||||||||||
Fiŝoj estas superklaso de vertebruloj, kiuj vivas en akvo, spiras per brankoj kaj naskas idojn per ovoj (diference de cetacoj, kiuj ankaŭ vivas en akvo, ankaŭ havas torpedosimilan korpon, sed spiras per pulmoj kaj naskas vivantajn idojn). Ilia korpo estas tegata per skvamoj, ili moviĝas per naĝiloj. Fiŝoj estas ĉasataj (kaptitaj) pro viando, kaptataj por hejmaj akvarioj kiel ornamo de ĉambroj kaj industrie estas uzata ankaŭ fiŝhaŭto, konsistanta el plurtavola epidermo kun glandaj mukozaj ĉeloj kaj el dermo konsistanta el tavoloj de kolagenaj kaj elastaj fibroj.
Enhavo |
Taksonomio [redakti]
Laŭ plej kutima taksonomio, Fiŝoj (Pisces) estas superklaso de vertebruloj, evolue starantaj inter Senmakzeluloj kaj Amfibioj. Tia grupo enhavas jenajn klasojn:
- Plakodermoj (formortinta)
- Kartilagaj fiŝoj
- Akantoduloj (formortinta)
- Aktinopterigoj
- Sarkopterigoj.
Multaj sciencistoj antaŭe donis la rangon de klaso al la Ostaj fiŝoj, sed nuntempe oni rigardas ĝin kiel la grandklaso, al kiu apartenas du klasoj: Aktinopterigoj kaj Sarkopterigoj.
La Elasmobrankoj havas ordojn Plagiostomoj kaj Holocefaloj.
La Aktinopterigoj havas subklasojn Ĥondrosteoj, Holosteoj, Teleosteoj kaj ordojn Acipenseroidoj, Ciprinoformaj, Klupeoformaj, Ezokoformaj, Angiloformaj, Simbrankoformaj, Gasterosteoformaj, Notakantoformaj, Mugiloformaj, Akantopterigoj, Gadoformaj, ktp.
Lamarko [redakti]
Lamarko konsideris la fiŝojn kiel dekunua klaso de organizo de animaloj el la plej simplaj (senvertebruloj) al la plej perfekta (la homo). Li difinis la fiŝojn kiel la unua grupo kun spinon kaj skizo de skeleto kaj nerva sistemo kun mjelo kaj kranio enhavanta cerbon; Tiele tiu estus la ligaĵo inter senvertebrulojn kaj vertebrulojn, jam ene de tiuj (paĝo 126). Ili havus malvarman sangon kiel la plej proksima grupo la reptiliojn, sed diference de tiuj, la fiŝoj ankoraŭ spiras per brankoj kaj ne per pulmoj. Kompare kun la senvertebruloj, la fiŝoj ankoraŭ havas nek voĉon nek palpebrojn.
Manĝado [redakti]
Inter plej ŝatataj pladoj de la loĝantoj de Siberio kaj Norda Rusio estas fiŝrabotaĵo, preparata el kruda rabotita fiŝo.
Referencoj [redakti]
Lamarko (Lamarck), Filozofio zoologia, 1809. SAT-Broŝurservo, 1987. Tradukis Valo.
Vidu ankaŭ [redakti]
Proverbo [redakti]
Ekzistas pluraj proverboj pri fiŝo en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[1]:
-

« Al la fiŝo ne instruu naĝarton. » -

« Batadi kiel fiŝo kontraŭ glacio. » -

« Gasto kiel fiŝo baldaŭ fariĝas malfreŝa. »
Referencoj [redakti]
Eksteraj ligiloj [redakti]
- 24-a de julio, 2004, BBC News: la plej malgranda fiŝo de la mondo Citaĵo: "...La plej malgranda, malpeza vertebrulo estis priskribita far usonaj sciencistoj. La nomo de tiu minifiŝo estas tena bebofiŝo [Schindleria brevipinguis] kaj grandas nur ĉ. 7mm..."
| Rilataj artikoloj troviĝas en Portalo pri Zoologio |