Aktinopterigoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Aktinopterigoj
Troveblo de fosilioj: Malfrua Silurio – Nun
Atlantika haringo (Clupea harengus)
Atlantika haringo (Clupea harengus)
Biologia klasado
Regno: Bestoj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Subfilumo: Vertebruloj Vertebrata
Infrafilumo: Makzeluloj Gnathostomata
Superklaso: Fiŝoj Pisces
Grandklaso: Ostaj fiŝoj Osteichthyes
Klaso: Aktinopterigoj Actinopterygii
Klein, 1885
Subklasoj

Ĥondrosteoj
Neopterigioj
Vidu tekston por ordoj

Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

Aktinopterigoj (Actinopterygii) estas grandega grupo de ostaj fiŝoj, kaj unu el la plej grandaj grupoj el la vertebruloj kun pli ol 27 mil da specioj. La plejmulto de la fiŝoj estas aktinopteriga. Krome ekzistas du klasoj da fiŝoj: sarkopterigoj kaj kartilagaj fiŝoj.

En tiu fiŝo estas bone videblaj la malmolaj radioj subtenantaj la flankajn kaj dorsan naĝilojn

La nomo de la grupo devenas de la grekaj vortoj aktis (radio) kaj pterygion (flugileto), signifante ke tiuj fiŝoj havas naĝilojn similajn al etaj flugiloj kaj subtenatajn per strioj malmolaj kaj radiaj.

Aliaj tratoj de tiuj fiŝoj estas komunaj kun sarkopterigoj (ekzemple: brankoj kun operkuloj, skeleto ne nur kartilaga ktp).

Subklasoj[redakti | redakti fonton]

La Aktinopterigoj enhavas tri subklasojn, la Ĥondrosteojn, la Olosteojn kaj la Teleosteojn. (Foje, la sciencistoj mencias nur du subklasojn, unuigante Olosteojn kaj Teleosteojn en Neopterigiojn.) Pli ol 90% el la konataj specoj de nuntempaj fiŝoj apartenas al Teleosteoj.

Ordoj, familioj kaj genroj[redakti | redakti fonton]

Ĥondrosteoj[redakti | redakti fonton]

Tiu grupo estis la ĉefa grupo de fiŝoj de la Karbonio ĝis la Triaso, sed hodiaŭ enhavas nur malpli ol 10 genroj kaj ĉirkaŭ 50 specojn, vivantajn en riveroj kaj lagoj, ne en la maro.

Olosteoj[redakti | redakti fonton]

(sub Neopterigioj por multaj sciencistoj)

Tiu grupo enhavas sume nur 3 genrojn.

Teleosteoj[redakti | redakti fonton]

(sub Neopterigioj por multaj sciencistoj)

AVERTO. Nur malmultaj familioj estas menciataj sube; kaj nur kelke da ĝenroj kiel ekzemploj de la anoj de ĉiu familio.

Portalo pri Biologio Rilataj artikoloj troviĝas en Portalo pri Biologio
Portalo pri Zoologio Rilataj artikoloj troviĝas en Portalo pri Zoologio