Salmo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Atlantika salmo

Salmo estas la komunuza nomo por pluraj fiŝ-specioj de la salmeda familio. Oni nomas aliajn fiŝojn de la familio truto. Salmoj vivas kaj en la Atlantiko kaj en la Pacifiko, kiel ankaŭ en la Grandaj Lagoj kaj aliaj enlandaj lagoj. La duoninsulo Kamĉatko en orienta Rusio havas la plej grandan salmo-rezervejon de la mondo.

Kutime salmoj estas revenemaj: ili naskiĝis en nesala akvo, ili migras al la oceano, kaj ili plenkreske revenas al nesala akvo por reproduktado. Onidire la fiŝoj revenas al tiu preciza loko kie ili elkoviĝis por fraji, kaj moderna scienco montris ke almenaŭ 90% de la fiŝoj frajante en certa rivereto ja elkoviĝis tie. En Alasko la transirado al aliaj riveretoj permesas al salmoj ekloĝi en novaj riveretoj, ekzemple en tiuj kiuj kreiĝas kiam glaĉero retiriĝas. Oni ankoraŭ ne scias precize kiel la salmoj navigas, kvankam certe iel rilatas al ilia bona flar-senso. En ĉiuj specioj de la pacifika salmo, la plenkreskuloj mortas baldaŭ post la frajado, sed eĉ en tiuj salmo-specioj kie plenkreskuloj povas pluvivi post frajado kaj reveni al la oceano por plumaturiĝi kaj fraji denove en alia jaro la post-frajada mortemo estas tre alta (eble ĝis 40 aŭ 50%); en ĉi tiuj specioj kie post-frajada pluvivado eblas, unuopuloj meze frajas du aŭ tri fojojn.

Homoj loĝantaj ĉe la marbordo jam delonge respektas la salmon. La plimulto de la popoloj loĝantaj laŭ la marbordoj kaj grandaj riveroj de la pacifika nordokcidento de Nordameriko ĉiujare okazigis ceremonion por honorigi la unue revenintajn salmojn. Dum multaj jarcentoj la homoj kaptis salmojn dum ili naĝis river-supren por fraji. Fama loko por fiŝkaptado per lancoj ĉe la Akvofaloj Celilo de la rivero Kolumbio inundiĝis post kiam grandaj akvobaraĵoj konstruiĝis en la rivero. La ajnuoj de norda Japanio trejnis hundojn kapti salmojn kiam ili amase revenis al siaj frajejoj. Nun oni kaptas salmojn en golfoj, krekoj, riveroj kaj proksime al la marbordo. Oni malpermesis la uzadon de longaj drivretoj krom apud la marbordo de Irlando.

La nombro de salmoj estas zorgige malalta en la Atlantiko kaj en iuj partoj de la Pacifiko, sed en apud norda Brita Kolumbio kaj Alasko la salmoj ankoraŭ estas abundaj. En la Skino ekzemple, rivero de norda Brita Kolumbio, milionoj da sovaĝaj salmoj revenas ĉiujare, kio subtenas komercan fiŝkaptadon, la fiŝkapajn bezonojn de lokaj indiĝenuloj, sportaj fiŝkaptistoj, kaj la diversaj vivestaĵoj kaj komunumoj de ĉi tiu regiono kiuj dependas je la salma revenado por siaj nutrado kaj enspezoj.

Kaj la atlantikaj kaj la pacifikaj salmoj estas gravaj por sporta fiŝkaptado en la tuta mondo.

En la suda hemisfero vivas la aŭstralia salmo, kiu estas salakva specioj tute ne parenca al la salmedoj. Oni trovas ĝin laŭborde de suda Aŭstralio kaj Tasmanio. Kutime kaptata tie per grandaj plaĝretoj, ĝia uzado kiel komerce utiligebla fiŝo malpliiĝis dum la pasintaj 20 jaroj.

Vivhistorio[redakti | redakti fonton]

Salmido elkoviĝas - la larvo kreskis ĉirkaŭ la restaĵoj de la ovoflavo - oni povas vidi la arteriojn ĉirkaŭ la ovoflavo kaj la olegutetojn, la intestojn, la spinon, la ĉefan vostarterion, la vezikon kaj la arkojn de la brankoj

La salmino elfosas malprofundan kavaĵon en la gruzo de rivereta bedo kaj tie deponas siajn ovojn. La koloro de la ovoj kutime varias de oranĝa ĝis ruĝa. Unu virseksa fiŝo (aŭ pluraj) alproksimiĝas al la fiŝino dum ŝi deponas siajn ovojn kaj ilin fekundigas. La fiŝino sekve kovras la ovojn per perturbigo de la gruzo ĉe la river-supra rando de la kavaĵo. La ovoj elkoviĝas kaj la fiŝidoj rapide evoluigas vertikalajn striojn por sin kamufli. La salmidoj restas unu ĝis tri jarojn en la rivereto kie ili elkoviĝis antaŭ ol ili eniras la sekvan evoluetapon, dum kiu ilia haŭto kovriĝas per facile forfroteblaj arĝentecaj skvamoj kaj ilia korpo-kemio ŝanĝiĝas por permesi al la salmidoj vivi en salakvo. Sekve la salmidoj migras al la oceano, pasigante iom da tempo en saleta akvo por permesi al siaj korpoj alkutimiĝi al la sistemo de oksigen-reguligo en la oceano.

Atinginte la maron, la junaj salmoj pasigas tie du ĝis ok jaroj (laŭ la specio) dum ili sekse maturiĝas. Plenkreskaj ili revenas al la riveretoj kie ili elkoviĝis. Antaŭ la frajado la salmoj ŝanĝiĝas. Iuj kreskigas ĝibon, aliaj kaninojn, pliaj kurbiĝon de la makseloj; ĉiuj alprenas malpli helan haŭtkoloron. La ŝanĝiĝo progresas ju pli multe la fiŝoj restas en nesala akvo kaj, se ili pluvivas, ankoraŭ poste. Salmoj povas longe vojaĝi por atingi sian frajejon, foje naĝante centojn da kilometrojn kontraŭ la akvofluo, preterpasante akvofalojn kaj kaskadojn. Ĉinukoj kaj nerkoj de centra Idaho, ekzemple, vojaĝas pli ol 1200 kilometrojn kaj grimpas 2000 metrojn por veni de la Pacifiko ĝis sia frajejo.

Oni povas scii la aĝon de salmo de la kreskoringojn sur ĝiaj skvamoj, se oni rigardas ilin sub mikroskopo. Ĉiujare la salmo spertas periodon de rapida kresko, kutime dum la somero, kaj alian de malrapida kresko, kutime dum la vintro. Ĉi tio rezultigas kreskoringojn similaj al tiuj videblaj ĉe arboj. Kreskado de nesala akvo montriĝas kiel densaj ringoj, kreskado en salakvo kiel maldensaj ringoj; la frajadon akompanas signifa erozio de la salma korpo dum la korpo konvertiĝas al ovoj kaj laktumo.

Nesalakvaj riveretoj kaj estuaroj provizas gravan vivejon por multaj salmospecioj. Tie la junaj salmoj manĝas terinsektojn kaj akvoinsektojn, amfipodojn, kaj aliajn krustacojn, la pli aĝaj manĝas aliajn fiŝojn. Ovoj deponiĝas en iom profunda, malvarma akvo kun gruzo kie estas bona akvofluo por provizi oksigenon al la embrioj. Estas alta mortokvanto inter la junaj salmoj pro natura predado kaj home kaŭzitaj ŝanĝoj al la vivmedio kiel ŝlimado, altaj akvotemperaturoj, malaltaj niveloj de oksigeno, manko de gruzo en riveretoj, kaj malpliigo de la akvofluo. Estuaroj kaj apudaj malsekejoj provizas gravajn vivejojn por junaj salmoj dum ili pretiĝas eniri la oceanon. Malsekejoj ne nur bufras la estuarojn de ŝlimo kaj poluaĵoj sed ankaŭ provizas gravajn lokojn kie salmidoj povas manĝi kaj kaŝi sin.

Salmo kiel manĝaĵo[redakti | redakti fonton]

Edouard Manet: Nature Morte, Saumon

Salmaĵo estas manĝaĵo populara kaj ankaŭ saniga danke al tio ke en ĝi estas alta nivelo de proteino kaj grasacidoj Omego-3, kaj ĝia ĝenerale malalta nivelo de graso. Laŭ raportoj en la revuo Science, en kultivitaj salmoj tamen estas altaj niveloj de dioksinoj. Niveloj de PKB (Poliklorizita bifenilo) povas esti ĝis okoble pli altaj en kultivitaj salmoj ol en sovaĝaj salmoj, kaj niveloj de grasacidoj Omego-3 estas malpli altaj ol en sovaĝaj salmoj. La viando de sovaĝaj salmoj certe estas sana manĝaĵo, kaj laŭ la brita Agentejo pri Normoj de Manĝaĵo la avantaĝoj kiujn oni ricevas manĝante kultivitajn salmojn daŭre estas pli gravaj ol la malavantaĝoj. Krome estas notinde ke el ĉiuj komerce haveblaj fiŝaĵoj, salmaĵo havas la plej malgrandan influon de metilhidrargo.

Salmaĵo kutime estas laŭ koloro oranĝa ĝis ruĝa, kvankam la viando de sovaĝaj salmoj foje estas blanka. La natura koloro de salmaĵo venas de karotenoidaj pigmentoj de astaksantino (E161j), kiun sovaĝaj salmoj alprenas manĝante krilon kaj aliajn etajn mariskojn. Pro tio ke la manĝaĵo de kultivitaj salmoj ne enhavas mariskojn, oni arte aldonas la pigmenton, kune kun kantaksantino (E161g) kaj aliaj vitaminoj, al la manĝaĵo kiel kolorigilojn. Astaksantino estas potenca antioksidanto kiu stimulas la sanon kaj evoluon de la fiŝa nervosistemon kaj plibonigas la fekundecon kaj kreskadon de la salmoj. Kantaksantino aliflanke estas konata havi negativajn efikojn je la homa okulo kaj manĝita grandkvante difektigas la retinon.[1]

Ĝenerale oni povas diri ke la vasta plimulto (pli ol 99%) de atlantika salmaĵo komerce havebla sur la monda merkato venas de kultivitaj salmoj, dum la plimulto (pli ol 80%) de salmaĵo de la Pacifiko venas de sovaĝaj salmoj. La ladsalmo aĉetebla en Usono kutime venas de sovaĝaj pacifikaj salmoj, kvankam oni enladigas ankaŭ iom da salmaĵo de kultivitaj salmoj. Alaska salmaĵo preskaŭ ĉiam venas de sovaĝaj (pacifikaj) salmoj. Bukana salmo ankaŭ estas populara kaj povas serviĝi aŭ varme aŭ malvarme. Salsalmaĵo estas aŭ malvarma bukansalmo aŭ salmo konservita en salakvo.

Kruda salmaĵo povas havi en si la fadenvermon anisakiso, maran paraziton kaŭzanta anisakiazon. Pro tio la japanoj ne manĝis krudan salmaĵon antaŭ ol fridigado fariĝis ĝenerale havebla. Sekve la uzado de salmo kaj salmaj ovoj nur lastatempe populariĝis en la farado de saŝimio (kruda fiŝaĵo) kaj suŝio.

Mediaj premoj[redakti | redakti fonton]

En multaj lokoj la nombro de sovaĝaj salmoj malpliiĝis dum la lastaj jardekoj, precipe se temas pri atlantikaj salmoj frajantaj en riveroj de okcidenta Eŭropo kaj pri salmoj frajantaj en la riversistemo Snake de nordokcidenta Usono. Ĉi tio verŝajne havas diversajn kaŭzojn, inter ili:

  • Disvastiĝo de malsanoj - precipe marlaŭsoj - de fiŝfarmejoj, kie oni tenas salmojn en malfermaj retkaĝoj. La Eŭropa Komisiono konkludis en 2002 ke "la malpliiĝo de sovaĝaj salmonidoj ankaŭ ligiĝas al aliaj faktoroj, sed estas pli kaj pli da sciencaj atestaĵoj ligante la nombron de sovaĝaj fiŝoj infestitaj de laŭsoj kaj la ĉeesto de kaĝoj en la sama estuaro."
  • Troa fiŝkaptado ĝenerale sed precipe komerca fiŝkaptado per retoj apud la Ferooj kaj Gronlando;
  • Plivarmiĝo de la oceano kaj riveroj, kiu povas prokrastigi frajadon kaj plirapidigi evoluon de salmidoj;
  • Infektiĝoj de ulcera haŭtnekrozo de la 1970-aj kaj 1980-aj jaroj, kiuj havis fortan efikon je prenkreskaj salmoj en riveroj;
  • Perdiĝo de taŭgaj nesalakvaj vivregionoj, precipe lokoj kun fundomaterialo uzebla por la deponado de la fiŝovoj;
  • La konstruado de digoj, akvobariloj kaj aliaj instalaĵoj por la malhelpado de inundoj, kio malbone efikas je la rivera vivmedio kaj la alireblo de tiu medio al salmo, precipe en nordokcidenta Usono, kie oni konstruis digojn en multaj riversistemoj - pli ol 400 nur en la akvokolekta baseno de la Kolumbio.
  • Perdiĝo de diverseco de senvertebruloj kaj malplimultiĝo de vivo en riveroj pro modernaj metodoj de agrikulturo kaj diversaj fontoj de poluo, kio malplimultigas la troveblon de manĝaĵoj;
  • Malplimultiĝo de akvofluo en riveroj kaj ĉesigo de sezonaj akvofluoj pro alidirektigo kaj forprenado de akvo, generado de Reduction in freshwater base flow in rivers and disruption of seasonal flows, because of diversions and extractions, hidroelektro povo, irigacio, kaj akvorezervujoj, kiuj ĉiuj malhelpas la migradon de salmoj kaj faciligas la predadon je salmoj.

Akvokulturo[redakti | redakti fonton]

Arte kovitaj ĉumidoj

Akvokultivado de salmoj estas grava ekonomia kontribuanto al la monda produktado de kultivitaj naĝil-fiŝoj, kun valoro de pli ol miliardo da usonaj dolaroj jare. Inter aliaj ofte kultivataj fiŝoj estas la tilapioj, siluredoj, karpoj, bramoj, kaj trutoj. Kultivado de salmoj estas tre vigla industrio en Norvegio, Svedio, Skotlando, Kanado, kaj Ĉilio, kaj ĝi provizas la plejmulton de la salmaĵo manĝata en Nordameriko kaj Eŭropo. Oni ankaŭ kultivas atlantikajn salmojn en Rusio kaj en Tasmanio (Aŭstralio).

Salmoj estas karnovoraj kaj oni manĝigas ilin per nutraĵo farita el aliaj fiŝoj kaj aliaj marestaĵoj. Sekve, ju pli multiĝas la nombro de kultivitaj salmoj, des pli kreskas la bezono kapti aliajn fiŝojn por nutri la salmojn. Oni daŭre laboras je anstataŭigado de bestoproteinoj en la salma dieto per vegetalaj proteinoj, sed ĉi tiu anstataŭigo rezultigas malaltiĝon de la nivelo de la valoraj grasacidoj de tipo Omego-3 en la kultivitaj salmoj. En la intensa kultivado de salmoj oni nun plejofte uzas malfermajn ret-kaĝojn, kio ebligas salmokultivadon kun malaltaj kostoj; tiu metodo tamen ankaŭ permesas ke malsanoj kaj marlaŭsoj disvastiĝu al sovaĝaj salmoj.

Alia formo de salmokultivado, kiu estas pli sekura sed malpli regebla, estas la tenado de salmidoj en frajejoj, ĝis ili estas sufiĉe aĝaj por vivi sendepende. Oni tiam liberigas ilin en riveroj, penante plimultigi la salmaron. Ĉi tion oni ofte faris en landoj kia Svedio antaŭ ol la norvegoj ekuzis malferm-retajn salmokultivejojn, sed privataj firmaoj malofte faris tion, ĉar iu ajn povas kapti la salmojn, kiam ili revenas por fraji, kio limigas la eblecon de la firmao ricevi financan kompenson de sia investaĵo. Pro tio precipe publikaj instancoj subtenas la frajejojn celante plimultigi la salmojn tie, kie ili estis endanĝerigitaj de troa fiŝkaptado, baraj-konstruado, kaj media detruado. Bedaŭrinde, ĉi tia manipulado de la salmaro povas havi negativajn sekvojn, kiel ekzemple la genetikan "diluadon" de la sovaĝa salmaro, kaj en multaj regionoj oni nun malkuraĝigas la suplementan bredadon de salmoj kaj preferas la limigon de rikoltado kaj la plibonigadon kaj protektadon de la naturaj vivmedioj de la salmoj. Variaĵo de fiŝstokado nomata oceana ranĉado evoluas en Alasko: tie oni liberigas salmidojn en la oceano malproksime de la riveroj kie frajas sovaĝaj salmoj; maturiĝinte ili revenas al la loko, kie oni enoceanigis ilin, kaj tie fiŝkaptistoj povas ilin kapti.

Specioj[redakti | redakti fonton]

La diversaj salmospecioj havas multajn nomoj kaj diversajn vivmanierojn.

Specioj de la Atlantika Oceano[redakti | redakti fonton]

Specioj de la atlantika oceano apartenas al la salmona genro. Inter ili estas:

  • Atlantika salmo (Salmo salar), estas la specio laŭ kiu oni nomis ĉiujn aliajn.
  • Enlandaj salmoj (Salmo salar sebago) vivas en diversaj lagoj de orienta Nordameriko. Ĉi tiu subspecio ne migras, eĉ kiam aliro al la maro ne estas blokita.
  • Salmo trutta kutime klasifikiĝas kiel truto, kvankam ĝi estas pli parenca al la atlantika salmo ol iuj el la pacifikaj salmospecioj. Vidu bruna truto.

Specioj de la Pacifika Oceano[redakti | redakti fonton]

Specioj de la pacifika oceano apartenas al la genro Onkorinko. Inter ili estas:

  • Nerko (Oncorhynchus nerka; angle: Sockeye salmon, Red salmonBlueback salmon). Oni trovas ĉi tiun specion kiu frajas en lagoj plej sude ĉe la rivero Klamath en Kalifornio en la orienta Pacifiko kaj ĉe norda Hokkajdo de Japanio en la okcidenta Pacifiko. La norda limo de ĝia vivregiono estas la Fjordo Bathurst en la kanada arkto oriente kaj la rivero Anadyr en Siberio okcidente.
  • Ĉinuko (Oncorhynchus tshawytscha; angle: Chinook salmon, King salmon, Tyee salmon, Spring salmon, Quinnat salmon, Tule salmon, aŭ Blackmouth salmon. Ĉinukoj frajas en riveroj.
  • Roza salmo (Oncorhynchus gorbuscha; angle: Pink salmonHumpback salmon). Ĝia vivregiono etendiĝas de norda Kalifornio kaj Koreio, tra la norda Pacifiko, kaj de la Makenzio en Kanado ĝis al Leno en Siberio, kutime en mallongaj ĉe-maraj riveretoj.
  • Ĉumo (Oncorhynchus keta; angle: Chum salmon, Dog salmon, Calico salmon). Ĉi tiu specioj havas vastan vivregionon: sude ĝis la rivero Sacramento de Kalifornio en la orienta Pacifiko kaj ĝis la insulo Kiuŝuo de Japanio en la okcidenta Pacifiko, norde ĝis la Makenzio de Kanado oriente kaj ĝis la Leno okcidente.
  • Koho (Oncorhynchus kisutch; angle: Coho salmonSilver salmon). Ĝi vivas en la maroj apud Alasko kaj Brita Kolumbio kaj en la plimulto de la freŝe fluantaj riveroj kaj riveretoj de tiu regiono.
  • Ĉeriza salmo (Oncorhynchus masuOncorhynchus masou; angle: Cherry salmon). Ĝi vivas nur en la okcidenta Pacifiko apud Japanio, Koreio kaj Rusio.

Aliaj specioj[redakti | redakti fonton]

  • Huĥo (Hucho hucho), la plej granda salmonedo daŭre vivanta en nesala akvo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Is Something Fishy Going On? Linda Joyce Forristal, The World & I Online. Prenita la 17-an de oktobro 2006.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]