Ameba brankomalsano

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ameba brankomalsano estas mortigipova malsano de iuj maraj fiŝoj. Ĝin estigas Neoparamoeba perurans, la plej grava amebo de bredataj fiŝoj. Ĝi precipe atakas farmitajn fiŝojn de la familio salmedoj. Ĝi estis eltrovita en la somero de 1984-1985 en atlantikaj salmoj apud la orienta marbordo de Tasmanio.[1] Post tiam, oni trovis ĝin en Aŭstralio, Irlando, Francujo, Norvegujo, Kanado, Usono, kaj Ĉilio.

Simptomoj kaj diagnozo[redakti | redakti fonton]

Simptomoj kutime aperas du monatojn post kiam oni transigas la fiŝojn de fiŝidejoj al maraj malfermaj retkaĝoj.[2] Ili inkluzivas akumulon de muko sur la brankoj de infektitoj kaj lezojn trokreskadajn, kio estigas blankajn makulojn kaj fine difekton de la brankohisto. La epitelio de la brankoj dikiĝas, malfaciligante ke la fiŝoj spiru. Ili do montradas signojn de dispneo, kiel rapidajn operkulajn movojn kaj letargion.

Flankaj faktoroj estas akvotemperaturo super 16 gradoj celsiaj, troamasigo, kaj malbona akvocirkulado ene de la markaĝoj.[3] Malsaniĝoj estas plej oftaj dum la somero. La lezoj sur la brankoj estas tre suspektigaj pri infekto. Oni povas kontroli por ameboj brankajn biopsiojn per mikroskopo, aŭ testi ilin per fluoreska antikorpotestado.

Prizorgado[redakti | redakti fonton]

Nuntempe, la plej efika kuraco estas transmovi la malsanajn fiŝojn en nesalan akvon dum 2-3 horoj. Oni faras tion trenante la kaĝojn el la maro en nesalan akvon, aŭ pumpante la fiŝojn el la kaĝo al gudrotuko plena de nesala akvo.[4] Tia kuraco estas mem danĝera por la kuracataj fiŝoj kaj en kazoj de homa eraro povas okazigi amasajn mortadojn; ekzemple, 30 000 salmoj mortis pro kuraceraro en Tasmania salmofarmo en 2017.[5]. Oni povas malaltigi nivelojn de mortado per almeto de levamisolo en la akvon ĝis la saturo superas 10ppm. Pro la malfacileco kaj multekosteco kuraci ĉi tiun malsanon, la profiteco de salmobredado estas limigata se la bredistoj ne havas aliron al fonto de nesala akvo. Kloramino kaj klora dioksido estas uzitaj. Aliaj enmanĝaĵaj kuraciloj kiel imunhelpaj manĝaĵoj, muklizaj substancoj kiel L-cisteina etilia estero, kaj la paraziticido bitionolo estas testitaj kun ioma sukceso, kvankam neniam evoluigitaj por komerca uzo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (Novembro 2007) “Neoparamoeba perurans n. sp., an agent of amoebic gill disease of Atlantic salmon (Salmo salar)”, Int. J. Parasitol. 37 (13), p. 1469–81. doi:10.1016/j.ijpara.2007.04.018. 
  2. [1] [rompita ligilo]
  3. [2]
  4. [3] [rompita ligilo]
  5. [4]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]