Fiŝoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Disambig.svg La titolo havas ankaŭ aliajn signifojn, por vidi ilin bonvolu rigardi la apartigan paĝon: Fiŝoj (apartigilo)
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Fiŝoj
Georgia Aquarium - Giant Grouper edit.jpg
Biologia klasado
Regno: Animaloj
Subregno: Eŭmetazoa
Divizio: Duflankuloj
Filumo: Ĥorduloj
Subdivizio: Novbuŝuloj
Subfilumo: Vertebruloj
Infrafilumo: Makzeluloj
Superklaso: Fiŝoj
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

Fiŝoj estas superklaso de vertebruloj, ĝenerale ektotermaj, kiuj regulas sian temperaturan laŭ la medio, kiuj vivas en akvo, spiras per brankoj kaj naskas idojn per ovoj (diference de cetacoj, kiuj ankaŭ vivas en akvo, ankaŭ havas torpedosimilan korpon, sed spiras per pulmoj kaj naskas vivantajn idojn). Ilia korpo estas tegata per skvamoj, pli malpli evidentaj, kaj ili moviĝas per naĝiloj. Fiŝoj estas superklaso kiel parafiletika grupo.

Fiŝoj estas abundaj kaj en marakvo kaj en nesala akvo, kaj troveblas specioj ekde la montorojoj (ekzemple, la gobio), ĝis la plej profundo oceanareo (ekzemple, la Sakofaringoformaj).

Fiŝoj estas ĉasataj (kaptitaj) pro viando (estas eĉ dediĉo simila al brutobredado nome akvokulturo), kaptataj por hejmaj akvarioj kiel ornamo de ĉambroj kaj industrie estas uzata ankaŭ fiŝhaŭto, konsistanta el plurtavola epidermo kun glandaj mukozaj ĉeloj kaj el dermo konsistanta el tavoloj de kolagenaj kaj elastaj fibroj. La fiŝoj ludis gravan rolon en multaj kulturoj laŭ la historio, ekde religiaj kredoj al temoj de libroj kaj filmoj.

La dako de la zoologio kiu okupiĝas specife de la fiŝoj nomiĝas Iktiologio.

Taksonomio[redakti | redakti fonton]

Fiŝoj montras tre diversajn formojn kaj grandojn. Tiu estas Algeca hipokampo, proksima parenco de la Hipokampoj. Ties foliecaj membroj permesas ilin ĉeesti kun la flosantaj algoj.

Laŭ plej kutima taksonomio, Fiŝoj (Pisces) estas superklaso de vertebruloj, evolue starantaj inter Senmakzeluloj kaj Amfibioj. Tia grupo enhavas jenajn klasojn:

Multaj sciencistoj antaŭe donis la rangon de klaso al la Ostaj fiŝoj, sed nuntempe oni rigardas ĝin kiel la grandklaso, al kiu apartenas du klasoj: Aktinopterigoj kaj Sarkopterigoj.

La Elasmobrankoj havas ordojn Plagiostomoj kaj Holocefaloj.

La Aktinopterigoj havas subklasojn Ĥondrosteoj, Holosteoj, Teleosteoj kaj ordojn Acipenseroidoj, Ciprinoformaj, Klupeoformaj, Ezokoformaj, Angiloformaj, Simbrankoformaj, Gasterosteoformaj, Notakantoformaj, Mugiloformaj, Akantopterigoj, Gadoformaj, ktp.

Lamarko[redakti | redakti fonton]

Gadus morhua

Lamarko konsideris la fiŝojn kiel dekunua klaso de organizo de animaloj el la plej simplaj (senvertebruloj) al la plej perfekta (la homo). Li difinis la fiŝojn kiel la unua grupo kun spinon kaj skizo de skeleto kaj nerva sistemo kun mjelo kaj kranio enhavanta cerbon; Tiele tiu estus la ligaĵo inter senvertebrulojn kaj vertebrulojn, jam ene de tiuj (paĝo 126). Ili havus malvarman sangon kiel la plej proksima grupo la reptiliojn, sed diference de tiuj, la fiŝoj ankoraŭ spiras per brankoj kaj ne per pulmoj. Kompare kun la senvertebruloj, la fiŝoj ankoraŭ havas nek voĉon nek palpebrojn.

Anatomio[redakti | redakti fonton]

La akva medio trudis al fiŝoj sian ĝenran formon, spirmanieron, movsistemon kaj reproduktada kutimaro.

Spira sistemo[redakti | redakti fonton]

Vido malantaŭa de la brankoj de tinuso.

La fiŝoj faras plej parton de la gasa interŝanĝo pere de la uzado de brankoj, kiuj troviĝas ambaŭflanke de la faringo. La brankoj konsistas el fadenformaj strukturoj nome brankaj filamentoj. Ĉiu el tiuj filamentoj enhavas kapilarojn, kiuj havigas grandan areon por la interŝanĝo de oksigeno kaj karbona dioksido. Tiu interŝanĝo okazas kiam la fixso enspiras akvon, kiu pasas tra la brankoj.

Estas fiŝoj, kiaj ŝarkoj kaj petromizoj, kiuj posedas brankajn malfermaĵojn multopajn. Tamen majoritato de fiŝoj posedas brankojn protektitajn de osteca ŝirmaĵo nome operkuloj.

Kapabli spiri rekte aeron estas rezulto de la adaptado ĉe fiŝoj kiuj loĝas en akvo malmulte profunda, kie ties niveloj varias aŭ kie la koncentro de oksigeno en akvo povas malpliiĝi je iuj jarepokoj. La mekanismoj por tio estas variaj. La maldika haŭto de la elektrangiloj permesas el ili ian gradon de absorbo de oksigeno. Ili povas spiri aeron ankaŭ per rekta engluto el la surfaco. Katfiŝoj de la familioj Lorikariedoj, Kaliĥtiedoj kaj Skoloplacedoj kapablas absorbi aeron tra sia digesta aparto.[1]

Ĉe la Pulmofiŝoj kaj Polipteredoj oni priskribis pulmojn similajn al tiuj de la tetrapodoj, pro kio ili devas supreniri al la akvosurfado por engluti freŝan aeron tra la buŝo por ke ĝi pasu tra la brankoj aŭ tra la brankaj filamentoj.

Digesta sistemo[redakti | redakti fonton]

Kvankam ĉiuj specoj de fiŝoj posedas buŝon, ne ĉiuj disvolvigis mandiblojn (ekzemplo de tio ests la Senmakzeluloj). Ĉe la specioj kiu ja disvolvigis mandiblojn, tio permesis al ili aliri al vario multe pli ampleksa de nutraĵoj, inklude plantojn kaj aliajn organismojn.

Ĉe fiŝoj, post englutado de la manĝo tra la buŝo, ĝi estis diserigita en la stomako. Organoj kiaj la hepato kaj la pankreato aldonas digestajn enzimojn. La absorbado de nutraĵoj okazas pere, tra kaj laŭlonge de la intesto.

Movosistemo[redakti | redakti fonton]

Anatomio ekstera de osteiktio
(1) - Operkulo, (2) - flanka linio, (3) - dorsa naĝilo, (4) - grasa naĝilo, (5) - vosta linio, (6) - vosta naĝilo, (7) - anusa naĝilo, (8) - fotoforo, (9) - ventra naĝilo, (10) - brusta naĝilo

Ĉe la fiŝoj ekzistas naĝiloj kun molaj kaj malmolaj naĝilaj aristoj (fiŝostetoj) (nomataj en naciaj lingvoj radio) (lepidotricha). Malmolajn naĝilajn aristojn havas la perkoformaj. Tiuj aristoj ne disbranĉiĝas, ne montras artikiĝon.

La molaj naĝilaj aristoj estas fleksemaj, montras artikiĝon, disbranĉiĝon ĉefine kaj staras el du flankaj partoj (karpoformaj). Okazas, ke la malmola aristo modifiĝas al pinta, dura aristo, kiel la unuaj aristoj ĉe dorsa kaj anusa naĝilo de karpo. Ĉikaze la plej forte modifiĝinta nomiĝas dornego.

La formo, longo, situo de la naĝilo estas grava speciokarakteriza propreco.

Ĝi dividiĝas jene (numeroj montras la bildajn numerojn)

  • brusta naĝilo (10) (pinna pectorales) helpas en la malrapidaj movoj, sed ankaŭ helpas la antaŭennaĝon kontraŭ la akvofluo. Ĝi troviĝas post la operkulo.
  • dorsa naĝilo, (4) (pinna dorsales): ĝi troviĝas sur la dorso kaj servas primare por la stabiligo ĉe movoj, kurbiĝo de fiŝoj, cetacoj. Famas la triangula dorsa naĝilo de la ŝarko
  • ventra (9) (abdomena) naĝilo (pinna ventrales) malhelpas la subiĝon de la korpo, gravas en la ekvilibrigo, kaj malakcelon.
  • anusa naĝilo (8) (pinna analis) servas en la ekvilibrigo, sed formas generan organon (gonopodium) ĉe la vivonaskaj fiŝaj familioj Poeciliidae kaj Goodeidae.
  • vosta naĝilo (5) (pinna caudalis) kun la vosta muskolaro estas la plej grava mov- kaj direktoorgano de la fiŝoj kaj cetacoj. Ĝi estas horizontala ĉe cetacoj kaj vertikala ĉe fiŝoj.
  • grasa naĝilo (6) sen aristo troviĝas ĉe siluroformaj (Siluriformes), karacoformaj, salmoformaj (Salmoniformes) kaj kelkaj aliaj grupoj aŭ specioj inter la dorsa kaj la vosta naĝilo.

Cirkula sistemo[redakti | redakti fonton]

Skemo de la kardiovaskula sistemo de fiŝo.

La fiŝoj havas fermitan kardiovaskulan sistemon kun koro kiu pumpas la sangon laŭ unika cirkvito tra la tuta korpo. La sango iras el la koro al la brankoj, el tiuj al la resto de la korpo, kaj fine ĝi revenas al la koro. En la majoritato de fiŝoj la koro havas kvar partojn: la vejna ujo, la aŭrikulo, la ventriklo kaj la arterio bulbo. Kvankam ĝi konsistas el kvar partoj, la koro de la fiŝoj estas konstituita de du kavoj situantaj serie, nome aŭrikulo kaj ventriklo.[2] La vejna ujo estas ĉambro el maldikaj muroj kiuj ricevas la sangon el la vejnoj de la fiŝo antaŭ permesi ĝin flui al aŭrikulo, granda muskola ĉambro kiu utilas kiel ujo de unika direkto kiu direktas la sangon al la ventriklo. Tiu estas muskola sako de dikaj muroj kiu pumpas la sangon al la koro. La ventriklo kuntiriĝas kaj pelas la sangon al ampleksa nome arteria bulbo. Fine de la kontraŭa parto, la arteria bulbo kuniĝas kun granda sangujo nome aorto, tra kiu la sango fluas al la brankoj de la fiŝo.

Ekskrecia sistemo[redakti | redakti fonton]

SAme kiel multaj akvaj animaloj, plejparte la fiŝoj ekskrecias nitrogenajn forĵetaĵojn kiel amoniako.[3] Parto el ties ekscrecioj difuziĝas tra la brankoj en la ĉirkaŭa akvo. La resto estas elpelita de la renoj, nome ekskreciaj organoj kiuj filtras la rubon de la sango. La renoj helpas la fiŝojn kontroli la kvanton de amoniako en ties korpoj. La fiŝoj de marakvo tendencas perdi akvon pro osmozo. Ĉe la salakvaj fiŝoj, la renoj koncentrans la rubon kaj elpelas el la korpo tiom malmultan akvon kiom eblas. Ĉe la fiŝoj de nesala akvo, la situacio estas mala kaj tendencas akiri akvon kontinue. La renoj de la nesalakvaj fiŝoj estas speciale adaptitaj por elpeli grandajn kvantojn de urino disa (tio estas, kun multa akvo).[4] Kelkaj fiŝoj disvolvigis renojn speciale adaptitaj kiuj ŝanĝis sian funkcion, permesante translokiĝi el nesala akvo al sala akvo.

Nervosistemo[redakti | redakti fonton]

Dorsa vido de la cerbo de Ĉielarka truto (Oncorhynchus mykiss).

Centra nervosistemo[redakti | redakti fonton]

Kompare kun aliaj vertebruloj, la fiŝoj havas ĝenerale malgrandan cerbon rilate al grando de ties korpo, nome ĉirkaŭ dekkvinono de la cerba amaso de birdojmamuloj de simila grando.[5] Tamen kelkaj fiŝoj havas cerbon relative grandan, kiaj tiuj de la familio Mormiredoj kaj ŝarkoj, kies cerbo havas proporcion inter cerba kaj korpa amasoj similaj al tiuj de la birdoj kaj de la marsupiuloj.[6]

Sensa sistemo[redakti | redakti fonton]

Papilas gustativas de un pez gato

Multaj fiŝoj posedas sensorganojn tre disvolvigitajn. Preskaŭ ĉiuj tagaj fiŝoj havas okulojn tre bone disvolvigitajn kiuj kaptas la koloron same kiel la homaj estaĵoj. Multaj fiŝoj havas ankaŭ specialajn ĉelojn konatajn kiel kemiriceviloj kiuj estas responsaj de la sentoj de gusto kaj flaro. Kvankam disponas el oreloj en siaj kapoj, multaj fiŝoj ne perceptas bone la sonojn. Tamen, la plej parto de fiŝoj havas sensajn ricevilojn kiuj formas la flankolinion. La flankolinio permesas multajn fiŝojn detekti mildajn fluojn kaj vibraĵojn, same kiel senti la movadon de iliaj eventualaj predoj aŭ de aliaj proksimaj fiŝoj.[7] Kelkaj fiŝoj, kiaj ŝarkoj aŭ siluroj, havas organojn kiuj perceptas malaltajn nivelojn de elektro. [8] Aliaj kiaj la elektrangilo, povas produkti sian propran elektron.

La fixsoj orientiĝas uzante punktojn de referenco kaj povas uzi mensajn mapojn de rilatoj geometriaj baze sur multopajn signalojn aŭ simbolojn. En studoj faritaj al fiŝoj en labirintoj, oni konstatis, ke fiŝoj uzas rutine la spacan memoron kaj kaj la vidan difinigon.[9]

Evoluo[redakti | redakti fonton]

Migrado[redakti | redakti fonton]

Fiŝoj kaj homoj[redakti | redakti fonton]

Inter plej ŝatataj pladoj de la loĝantoj de Siberio kaj Norda Rusio estas fiŝrabotaĵo, preparata el kruda rabotita fiŝo.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Lamarko (Lamarck), Filozofio zoologia, 1809. SAT-Broŝurservo, 1987. Tradukis Valo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Proverbo[redakti | redakti fonton]

Ekzistas pluraj proverboj pri fiŝo en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[10]:

  • Citaĵo
     Al la fiŝo ne instruu naĝarton. 
  • Citaĵo
     Batadi kiel fiŝo kontraŭ glacio. 
  • Citaĵo
     Gasto kiel fiŝo baldaŭ fariĝas malfreŝa. 

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Armbruster, J. W, 1998, Modifications of the digestive tract for holding air in loricariid and scoloplacid catfishes, Copeia, paĝoj 663-675 http://www.auburn.edu/academic/science_math/res_area/loricariid/fish_key/Air.pdf Alirita la 22an de septembro de 2009, angla.
  2. Setaro, John F., 1999, Circulatory System, Microsoft Encarta 99.
  3. Pokniak R, José, Nutrición de peces, TecnoVet, numero 2, aŭgusto de 1997, http://www.tecnovet.uchile.cl/CDA/tecnovet_articulo/0,1409,SCID%253D9163%2526ISID%253D448,00.html Alirita la 22an de septembro de 2009
  4. http://www.fisionet.org/lecciones/uni/fcom-sis-excretor.html Sistema excretor, FisioNet, alirita la 22an de septembro de 2009
  5. Helfman G., Collette B. kaj Facey D., The Diversity of Fishes, Blackwell Publishing, pagoj 48-49, 1997 isbn=0-86542-256-7 angla
  6. Helfman G., Collette B. kaj Facey D., The Diversity of Fishes, Blackwell Publishing, paĝo 191, 1997 isbn=0-86542-256-7 anglas.
  7. Orr, James, 1999, Fish, Microsoft Encarta 99
  8. Albert, J.S. kaj W.G.R. Crampton, 2006, Electroreception and electrogenesis, paĝoj 431-472, The Physiology of Fishes, 3a eldono D.H. Evans kaj J.B. Claiborne, CRC Press isbn=0849320224 angla.
  9. http://juls.sa.utoronto.ca/Issues/JULS-Vol2Iss1/JULS-Vol2Iss1-Review3.pdf Appropriate maze methodology to study learning in fish, PDF, Journal of Undergraduate Life Sciences, alirita la 25an de septembro de 2009, angla.
  10. [1]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]