Habitatodetruo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
La Grandĉaka dornarbaro malaperas je rapido konsiderata inter la plej altaj en la mondo pro sojokultivado.

Habitatodetruo, ankaŭ habitatoperdo aŭ simple detruo de la vivmedio, estas proceso, pro kiu vivmedio ne plu povas vivteni la speciojn kiuj ĉeestas en ĝi. Vivantaĵoj ĉeestintaj forpeliĝas aŭ detruiĝas. Tio malhelpas vivodiversecon. Detruo de la vivmedio okazas ĉefe pro homa agado, kiel produktado de krudmaterialoj, por industrio aŭ urbigo. La ĉefa kaŭzo de detruo de vivmedioj estas terpretigado por agrikulturo. Aliaj gravaj kaŭzoj estas minado, lignoproduktado, fiŝkaptado kaj pligrandiĝo de urboj. Detruon de vivmedio oni nuntempe konsideras la ĉefa kaŭzo de formorto de vivspecioj tutmonde.[1] Aliaj kaŭzoj estus fragmentiĝo de la vivmedio, geologiaj procesoj, klimatoŝanĝo, invadaj specioj, elĉerpigo de nutraĵoj en la ekologia sistemo, kaj homa agado menciita sube.

La terminoj "habitatoperdo" kaj "habitatomalpliigo" estas ĉefe uzata ankaŭ laŭ pli ampleksa senco inklude habitatoperdon pro aliaj kaŭzoj, kiaj akvo kaj bruopoluado.

Sekvoj super organismoj[redakti | redakti fonton]

Per simplaj terminoj, kiam habitato detruiĝas, plantoj, animaloj kaj aliaj organismoj kiuj estis okupintaj la habitaton suferas malpliigitan ŝarĝokapablon tiel ke la diversaj populacioj malpliiĝas kaj eĉ formortiĝas.[2] Eble la plej grava minaco kontraŭ organismoj kaj biodiverseco estas la proceso de habitatoperdo.[3] Temple (1986) kalkulis, ke 82% de endanĝeritaj birdospecioj estis danĝere minacitaj ĉefe de habitatoperdo. Endemiaj organismoj kiuj suferas limigitajn kreskindicojn estas plej minacataj pro habitatodetruo, ĉefe pro tio ke tiuj organismoj ne troviĝas ie ajn en la mondo kaj tiele ili havas mapli da ŝancojn rekuperi siajn populaciojn. Al tio kontribuas ankaŭ la fakto, ke multaj endemiaj organismoj akiras multajn specifajn postulojn por ties survivadon kiujn eble troviĝas nur ene de tiu preciza ekosistemo, rezulte en ties formorto. Habitatodetruo povas abkaŭ malpliigi la teritorion de kelkaj organismaj populacioj. Tio povas rezulti ankaŭ en la redukto de genetika diverseco kaj eble en la produktado de sterilaj idoj, ĉar tiuj organismoj havus pli altan eblon pariĝi kun rilataj organismoj ene de siaj populacioj, aŭ en la redukto de diferencaj specioj.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Satelita foto de senarbarigo en Bolivio. Originale sekaj tropikaj arbaroj, la lando estas klarigata por sojkultivado.[4]

Biodiversecaj konfliktejoj estas ĉefe tropikaj regionoj kiuj suferas altajn koncentrojn de endemiaj specioj kaj, kiam ĉiuj biodiversecaj konfliktejoj kombiniĝas, povas enhavi ĉirkaŭ duonon de la tutmondaj surteraj specioj.[5] Tiuj biodiversecaj konfliktejoj suferas pro habitatoperdo kaj -detruado.

Plej parto de la naturaj biotopoj en insuloj kaj en areoj de alta homa loĝdenseco jam estis detruitaj (WRI, 2003). Insuloj suferantaj ekstremajn habitatodetruojn inkludas Novzelandon, Madagaskaron, Filipinojn, kaj Japanion.[6] Suda kaj orienta Azio —ĉefe Ĉinio, Barato, Malajzio, Indonezio, kaj Japanio— kaj multaj areoj en Okcidenta Afriko havas tre densajn homajn populaciojn kiuj lasas malmulte da loko por la natura vivejo. Ankaŭ maraj areoj apudaj al tre loĝataj marbordaj urboj fruntas degradadon de la koralrifoj aŭ de aliaj maraj vivejoj. Tiuj areoj inkludas orientajn marbordojn de Azio kaj Afriko, nordajn marbordojn de Sudameriko, kaj Karibio kaj ties asociaj insuloj.[6]

Regionoj de neeltenebla agrikulturo aŭ de nestabilaj registaroj, kiuj povas iri krome kune, kutime suferas altajn indicojn de habitatodetruado. Centrameriko, Subsahara Afriko, kaj la areoj de Amazona arbaro de Sudameriko estas la ĉefaj regionoj de neelteneblaj agrikulturaj praktikoj aŭ registara misregado.[6]

Areoj de alta agrikultura produktado kutime havas la plej altajn etendojn de habitatodetruado. En Usono malpli da 25% de indiĝena vegetaĵaro restas en multaj partoj de Orienta kaj Mezokcidenta Usonoj.[7] Nur 15% de la terareo restas nemodifita de homa aktivado en ĉiuj partoj de Eŭropo.[6]

Ekosistemoj[redakti | redakti fonton]

Ĝangalo brulita por agrikulturo en suda Meksiko

Tropikaj pluvarbaroj ricevis plej parton de la atenton koncerne la habitatodetruo. El la proksimume 16 milionoj da km² de tropikaj pluvarbaroj kiuj origine ekzistis tutmonde, malpli da 9 milionoj da km² restas nuntempe.[6] La nuna indico de senarbarigo estas 160,000 km² ĉiujare, kio egalas al perdo de proksimume 1% de la origina arbarhabitato ĉiujare.[8]

Aliaj arbaraj ekosistemoj suferis multe aŭ eĉ pli da detruado ol tropikaj pluvarbaroj. Farmado kaj lignohakado ege difektigis almenaŭ 94% de Mezvarmaj foliaj kaj miksaj arbaroj; multaj praarbaroj perdis pli da 98% de siaj iamaj areoj pro homa aktivado.[6] Tropikaj kaj subtropikaj sekaj foliarbaroj estas pli facile uzeblaj por la praktikoj de hakado kaj bruligado kaj pleje taŭgas por agrikulturo kaj por ranĉoj ol tropikaj pluvarbaroj; sekve, malpli da 0.1% de la sekaj arbaroj de la centramerika pacifika marbordo kaj malpli da 8% en Madagaskaro restas el la origina etendo.[8]

Farmistoj ĉe ĵusklarita tero ene de Taman Nasional Kerinci Seblat (Nacia Parko Kerinci Seblat), Sumatro.

Areoj de ebenaĵoj kaj dezertoj estis degraditaj je malpli etendo. Nur 10-20% de la tutmondaj sekaj teroj, kio inkludas mezvarmajn herbejon kaj savanojn, arbustarojn kaj mezvarmajn deciduajn arbarojn, estis iamezure degraditaj.[9] Sed inklude en tiu 10-20% de la tero estas la ĉirkaŭ 9 milionoj da km² de laŭsezone sekaj teroj kiujn homoj konvertis en dezertojn per de la proceso de senarbarigo.[6] La herbejoj de Nordameriko alifalnke havas malpli ol 3% de la natura habitato restanta kiu ne estis konvertita en farmoj.[10]

Malsekejo kaj marareoj suferis altajn nivelojn de habitatodetruado. Pli ol 50% de la humidejoj de Usono estis detruita en nur la lastaj 200 jaroj.[7] Inter 60% kaj 70% de la eŭropaj humidejoj estis jam entute detruitaj.[11] Ĉirkaŭ unu kvinono (20%) de marbordaj areoj estis tre modifitaj de homoj.[12] Ankaŭ unu kvinono de la koralrifoj estis detruita, kaj plian unu kvinon estis ege degradita pro trofiŝkaptado, poluado kaj invadaj specioj; 90% de la filipinaj koralrifoj estis detruitaj.[13] Finfine ĉirkaŭ 35% de la mangrovaj ekosistemoj tutmonde estis detruita.[13]

Homa aktivado[redakti | redakti fonton]

Senarbarigo kaj ŝoseoj en Amazonio, la Amazona arbaro.

Habitatodetruado kaŭzita de homoj inkludas konverton de tero al agrikulturo, urbeksplodon, infrastrukturan disvolvigon, kaj aliajn antropogeniajn ŝanĝojn al la karakteroj de la tero. Habitatodegradado, fragmentado kaj poluado estas aspektoj de la habitatodetruado kaŭzata de homoj kiuj ne nepre implicas malferman detruadon de vivejoj, sed rezultas en habitatobarado. Dezertiĝado, senarbarigo kaj koralrifa degradado estas specifaj tipoj de habitatodetruado por tiaj areoj (dezertoj, arbaroj, koralrifoj).

Geist kaj Lambin (2002) pristudis 152 kazojn de perdo de tropika arbarkovraĵo por determini ĉiun modelojn en la proksimeco kaj substreki kaŭzojn de tropika senarbarigo. Ties rezultoj, kiel porcentaĵoj de la kazoj en kiuj ĉiu parametro estis grava faktoro, havigas kvantitativan prioritaton pri kiu proksimeco kaj substreko estis la plej gravaj. Tiaj kaŭzoj estis klasitaj en larĝaj kategorioj de agrikultura etendigo (96%), infrastruktura etendo (72%), kaj lignoproduktado (67%). Tamen laŭ tiu studo, arbarkonverto al agrikulturo estas la ĉefa teruza ŝanĝo respondeca pro tropika senarbarigo. Tiuj specifaj kategorioj montras plian rigardon al la specifaj kaŭzoj de la tropika senarbarigo: transportetendigo (64%), komerca lignoproduktado (52%),


Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Pimm & Raven, 2000, pp. 843-845
  2. Scholes & Biggs, 2004
  3. Barbault & Sastrapradja, 1995
  4. Tierras Bajas Deforestation, Bolivia. Newsroom. Photo taken from the International Space Station on April 16, 2001 (2001-04-16). Alirita 2008-08-11.
  5. Cincotta & Engelman, 2000
  6. 6,0 6,1 6,2 6,3 6,4 6,5 6,6 Primack, 2006
  7. 7,0 7,1 Stein et al., 2000
  8. 8,0 8,1 Laurance, 1999
  9. Kauffman & Pyke, 2001
  10. White et al., 2000
  11. Ravenga et al., 2000
  12. Burke et al., 2000
  13. 13,0 13,1 MEA, 2005

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Barbault, R. kaj S. D. Sastrapradja. 1995. Generation, maintenance and loss of biodiversity. Global Biodiversity Assessment, Cambridge Univ. Press, Cambridge pp. 193–274.
  • Burke, L., Y. Kura, K. Kassem, C. Ravenga, M. Spalding, kaj D. McAllister. 2000. Pilot Assessment of Global Ecosystems: Coastal Ecosystems. World Resources Institute, Washington, D.C.
  • Cincotta, R.P., kaj R. Engelman. 2000. Nature's place: human population density and the future of biological diversity. Population Action International. Washington, D.C.
  • Geist, H. J., kaj E. E. Lambin. 2002. Proximate causes and underlying driving forces of tropical deforestation. BioScience 52(2): 143-150.
  • Kauffman, J. B. kaj D. A. Pyke. 2001. Range ecology, global livestock influences. In S. A. Levin (ed.), Encyclopedia of Biodiversity 5: 33-52. Academic Press, San Diego, CA.
  • Laurance, W. F. 1999. Reflections on the tropical deforestation crisis. Biological Conservation 91: 109-117.
  • McKee, J. K., P.W. Sciulli, C. D. Fooce, kaj T. A. Waite. 2003. Forecasting global biodiversity threats associated with human population growth. Biological Conservation 115: 161-164.
  • MEA. 2005. Ecosystems and Human Well-Being. Millennium Ecosystem Assessment. Island Press, Covelo, CA.
  • Primack, R. B. 2006. Essentials of Conservation Biology. 4a eldono. Habitat destruction, pages 177-188. Sinauer Associates, Sunderland, MA.
  • Pimm, Stuart L. kaj Peter Raven (2000) Biodiversity: Extinction by numbers Nature 403: 843-845 doi:10.1038/35002708.
  • Ravenga, C., J. Brunner, N. Henninger, K. Kassem, kaj R. Payne. 2000. Pilot Analysis of Global Ecosystems: Wetland Ecosystems. World Resources Institute, Washington, D.C.
  • Sanderson, E. W., M. Jaiteh, M. A. Levy, K. H. Redford, A. V. Wannebo, kaj G. Woolmer. 2002. The human footprint and the last of the wild. Bioscience 52(10): 891-904.
  • Scholes, R. J. kaj R. Biggs (eldonantoj). 2004. Ecosystem services in Southern Africa: a regional assessment. The regional scale component of the Southern African Millennium Ecosystem Assessment. CSIR, Pretoria, South Africa.
  • Stein, B. A., L. S. Kutner, kaj J. S. Adams (eldonantoj). 2000. Precious Heritage: The Status of Biodiversity in the United States. Oxford University Press, New York.
  • Temple, S. A. 1986. The problem of avian extinctions. Ornithology 3: 453-485.
  • Tibbetts, John. (2006). Louisiana's Wetlands: A Lesson in Nature Appreciation. Environ Health Perspect. January; 114(1): A40–A43.
  • Tilman, D., J. Fargione, B. Wolff, C. D’Antonio, A. Dobson, R. Howarth, D. Schindler, W. H. Schlesinger, D. Simberloff, kaj D. Swackhamer. 2001. Forecasting agriculturally driven global environmental change. Science 292: 281-284.
  • White, R. P., S. Murray, kaj M. Rohweder. 2000. Pilot Assessment of Global Ecosystems: Grassland Ecosystems. World Resources Institute, Washington, D. C.
  • WRI. 2003. World Resources 2002-2004: Decisions for the Earth: Balance, voice, and power. 328 pp. World Resources Institute, Washington, D.C.
  • Erin Risdal, 2009,, blackle.com saves energy