Arbarekspluatado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Maŝine kaj komputile gvidata arbarekspluatado ŝparigas al lignoindustrio multe da mono kaj tempo.
Lignokomerco ( milionoj de m³ ) el la mondopartoj kun Eŭropa Unio inkluzive la taksita pocento de nelaŭleĝe dehakita ligno ( takso laŭ WWF ).

Arbarekspluatado estas sege renversi aŭ hakfaligi arbojn. Kaj en la forstoj kaj en la naturaj arbaroj okazas arbarekspluatado. En la tropikaj pluvarbaroj ankoraŭ ĉiam oni faligas arbojn je nedaŭripovaj cirkonstancoj, ofte ankaŭ nelaŭleĝe. Por daŭripove dehakita ligno oni estigis la specialan ekologian FSC-ateston.

Trafaligado [1][redakti | redakti fonton]

Trafaligado estas termino el la forstmastrumado kiu estas uzata pri la eliminado de arboj por stimuli la kreskadon de la postrestantaj arboj. Trafaligado kaŭzas la hakadon de la konkurantoj de la indikitaj esperigaj arboj [2] tiel ke tiuj ĉi ricevas pli da lumo kaj nutraĵo. Trafaligante, oni ankaŭ hakas arbojn kiuj ankaŭ sen tio mortus : ekzistas maldensiĝo de arbareroj [3] per natura eksigo de multaj arboj. Estas tri specoj de trafaligado :

  • Sistema trafaligado, ĉe kiu la arboj estas hakitaj laŭ antaŭe elpensita kaj decidita intersekvo kaj proporcio.
  • Trafaligado de sube [1], ĉe kiu konkurantoj, kiuj ne havas la okazon por postvivi aŭ kiuj estas misformitaj, estas eliminataj.
  • Trafaligado de supre, ĉe kiu la konkurantoj de la esperigaj arboj estas forhakitaj.

Senarbigo [4][redakti | redakti fonton]

Por lignoproduktado oni povas procedi laŭ diversaj faligadformoj aŭ faligadmetodoj [5] . Senarbigo aŭ totaldehakado estas la plej simpla maniero. Ĉe tiu ĉi, arbarero unufoje estas faligita, kaj la lignon forkondukita. Sur la senarbigejo la arbaro povas juniĝi. Multe uzata metodo de senarbigo estas rand-faligado [6]. Ĉe tiu ĉi oni konsideras striojn de arbaro kiuj estas dehakataj, kaj progresas iom post iom kontraŭ la superreganta ventodirekto. Tial estiĝas arbaraj strioj kiuj iom post iom ampleksas pli altan arbizaĵon [7] en la direkto de la superreganta vento. La celo estas preventi elradikigadon [8] kiel eble plej ofte.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Simon, K.-H. (ed.) 1995, p. 24
  2. Simon, K.-H. (ed.) 1995, p. 16
  3. Simon, K.-H. (ed.) 1995
  4. Simon, K.-H. (ed.) 1995, p. 12
  5. Simon, K.-H. (ed.) 1995, p. 12
  6. Simon, K.-H. (ed.) 1995, p. 13
  7. Simon, K.-H. (ed.) 1995, p. 10
  8. Simon, K.-H. (ed.) 1995, p. 39

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Gadant, Jean 1961 : Techniques et matériels d'exploitation forestière. École Forestière de Meymac (Corrèze), Brive, 297 p.
  • Simon, K.H. (ed.) 1995 : Lexicon Silvestre. Prima pars. Vortaro de forsta fako. Esperantlingva parto (I eo) kun difinoj. Förderverein Lexicon Silvestre e.V. , Eberswalde, 84 p. ISBN 3-931 262-08-1 esperante