Mezvarmaj foliaj kaj miksaj arbaroj

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Biomoj
Tersupraĵaj biomoj
Tundro
Tajgo
Montaraj herbejoj kaj arbustaroj
Mezvarmaj koniferarbaroj
Tropikaj kaj subtropikaj koniferarbaroj
Mezvarmaj foliaj kaj miksaj arbaroj
Mediteraneaj arbaroj, duonarbaroj kaj arbustaroj
Tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj
Tropikaj kaj subtropikaj sekaj foliarbaroj
Mezvarmaj herbejoj, savanoj kaj arbedaroj
Tropikaj kaj subtropikaj herbejoj, savanoj kaj arbedaroj
Dezertoj kaj kserofitaroj
Inunditaj herbejoj kaj savanoj
Ĉeriveraj areoj
Malsekejo
Akvaj biomoj
Lageto
Marbordo
Mangrovo
Algarbaroj
Koralrifoj
Neritika zono
Kontinenta plataĵo
Pelaga zono
Benta zono
Varmaj fontoj
Malvarmaj submarfontoj
Aliaj biomoj
Enroka biomo
Ĉi tiu kesto: vidi  diskuti  redakti

La Mezvarmaj foliaj kaj miksaj arbaroj estas tersupraĵa biomo kun modera kaj humida klimato. La tipa strukturo de tiuj ĉi arbaroj ampleksas kvar stratumojn. La supra tavolo estas la kanopeo aŭ krontegmento [1] kiu estas konstituita el la kronoj de grandaj maturaj arboj. Malsupre de la kanopeo troviĝas la tri-tavola, ombro-tolerema subarbaraĵo. El tiu ĉi la supra tavolo estas la subkanopeo aŭ arbetaĵo kiu estas konstituita el maturaj kaj junaj arbetoj, kaj el junaj subpremitaj arboj kiuj atendas malfermiĝon de la kanopeo. Malsupre de la subkanopeo estas la arbeda tavolo, konstituita el malaltaj lignaj plantoj. Karakterize, la plej malalta kaj plej diversa stratumo estas la grunda kovraĵo aŭ herba tavolo.

Enhavo

Arboj [redakti]

Karakterizaj superregantaj foliarboj en tiu ĉi biomo inkluzivas kverkojn (Quercus spp.), fagojn (Fagus spp.), acerojn (Acer spp.), kaj betulojn (Betula spp.)[2]. La termino "miksa arbaro" originas el la enteno de pinglarboj kiel kanopea komponanto de tiuj ĉi arbaroj. Tipaj koniferoj inkluzivas : pinojn (Pinus spp.), abiojn (Abies spp.), kaj piceojn (Picea spp.). En iuj areoj de tiu ĉi biomo la pinglarboj povas konstitui pli gravajn kanopeajn speciojn ol la foliarbaj specioj.

Klimato [redakti]

Mezvarmaj foliaj kaj miksaj arbaroj troviĝas en areoj kun diferencaj varmaj kaj malvarmetaj sezonoj, kiuj kunportas moderan mezan temperaturon (5.5-15.6 gradoj Celsius).

Tiuj arbaroj troviĝas en relative varmaj kaj pluvaj klimatoj, kelkfoje ankaŭ kun distinga seka sezono. Tiu ĉi okazas dum la vintro en Orienta Azio kaj dum la somero je la humida periferio de la zonoj kun Mediteranea klimato. Aliaj areoj havas sufiĉe egalan distribuon de precipitaĵo; jara pluvofalo tipe superas 600 milimetrojn (24 colojn) kaj ofte superas 1500 milimetrojn (60 colojn). Temperaturoj tipe estas moderaj eskcepte de partoj de Azio kiel Ĉemara Regiono kie mezvarmaj arbaroj povas ĉeesti malgraŭ tre severaj cirkonstancoj kun tre malvarmaj vintroj.

Ekoregionoj pri la mezvarmaj foliaj kaj miksaj arbaroj [redakti]

Situo de la mezvarmaj foliaj kaj miksaj arbaroj.
Mezvarma miksa arbaro en Diqing, nordokcidenta Junano, Ĉinujo.

Vidu ankaŭ [redakti]

Bibliografio [redakti]

  • angle Allaby, Michael & Garratt, Richard (illustrations) 2006 : Biomes of the earth. Temperate forests, Chelsea House, New York, 270 p. ISBN 0-8160-5321-9

Referencoj [redakti]

  1. Simon, Karl-Hermann 1995 : Lexicon Silvestre. Prima Pars. Vortaro de forsta fako. Esperantlingva parto kun difinoj. Förderverein Lexicon silvestre e.V., Eberswalde, 84 p. (p. 15).
  2. Mezvarmaj foliaj kaj miksaj arbaroj (WWF) angle

Eksteraj ligiloj [redakti]


Morpho didius Male Dos MHNT.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Biologio