Magelanaj subpolusaj arbaroj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Harberton, Fajrolando (Argentino)
Nacia parko Torres del Paine (Ĉilio) : vente balaita kriplarbo.
Franca valo, Nacia parko Torres del Paine (Ĉilio), arbolimo.

La magelanaj subpolusaj arbaroj estas tersupraĵa ekoregiono de la plej suda pinto de Sudameriko, kovrante partojn de sudaj Ĉilio kaj Argentino. Ĝi troviĝas en la sud-sudamerika ekoprovinco de la neotropisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Biome la ekoregiono apartenas al mezvarmaj foliaj kaj miksaj arbaroj, kaj ampleksas la plej sudajn arbarojn de la mondo.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La magelanaj subpolusaj arbaroj situas okcidente de Andoj. Tiuj ĉi etendiĝas norden-suden laŭlonge de plejmulto de sia longeco, sed turniĝas orienten apud la suda pinto de Sudameriko, finiĝante kia la insularo de Fajrolando. La ekoregiono estis kovrita de glaĉeroj dum la lasta glaciepoko, kaj la pejzaĝo estas profunde disdividita de fjordoj, kun multaj insuloj, eniroj, kaj kanaloj, inkluzive de Magelana markolo, kiu apartigas Fajrolandon ekde kontinenta Sudameriko kaj estis la vojaĝ-vojo elektita de la portugala esploristo Fernão de Magalhães (de kies nomo devenas tiuj de la markolo kaj de la regiono) ekde la Suda Atlantiko ĝis la Suda Pacifiko. Norde, ekde proksimume 48° suda latitudo, situas la valdiviaj moderaj pluvarbaroj, ekoregiono kiu samhavas multajn rekonilojn kun la magelanaj subpolusaj arbaroj, pri planta kaj besta vivoj. Oriente troviĝas la pli sekaj mezvarmaj herbejoj, savanoj kaj arbedaroj de Patagonujo, kiuj estas en la pluvo-ombro de Andoj kaj de la montoj de Fajrolando.

Klimato[redakti | redakti fonton]

La andaj kaj fajrolandaj montaroj kaptas la humidoŝarĝitajn okcidentajn ventojn, kreante mezvarma-pluvarbarajn cirkonstancojn, dum la malvarma oceana Humboldta Marfluo, kiu iras laŭlonge de la okcidenta marbordo de Sudameriko, kaj la malvarma Antarkta Ĉirkaŭpolusa Marfluo, kiu iras ekde okcidento orienten tra la Suda Oceano, malvarmigas kaj humidigas la magelanan ekoregionon, kaj la forta oceana influo moderigas sezonajn temperaturajn ekstremojn.

Averaĝaj jaraj temperaturoj varias ekde 6 °C (42 °F) norde ĝis 3 °C (37 °F) sude kaj jaraj precipitaĵoj ekde 4 000 mm (160 colo) okcidente ĝis 450 mm (18 colo) oriente. Neĝado povas okazi eĉ somere. Nebulo tre oftas. Tre fortaj ventoj balaas la regionon kaj ili kaŭzas kreskadon je kurbigitaj kaj turditaj habitoj batalante kontraŭ la vento; kaj tiaj arboj estas nomataj "flago-arboj".

Flaŭro[redakti | redakti fonton]

Nacia parko Tierra del Fuego, Argentino.
Nacia parko Tierra del Fuego, Argentino.

Kiel la mezvarmaj pluvarbaroj de Valdivia, la magelanaj subpolusaj arbaroj estas rifuĝejo por la Antarkta flaŭro, kaj samhavas multajn plantfamiliojn kun la mezvarmaj arbaraj ekoregionoj de Novzelando, Tasmanio, kaj Aŭstralio, precipe la notofagon. Specioj de Nothofagus, inkluzive de N. betuloides, N. antarctica, kaj N. pumilio, estas la karakterizaj arboj de la ekoregiono.

La magelana ekoregiono ne havas la saman specioriĉecon kiel la pli modera ekoregiono de Valdivia, kaŭze kaj de la pli malvarma klimato kaj de la relative freŝdata glaciigo. La antaŭen irantaj glaĉeroj retiriĝigis la arbarojn fore norden, kaj la regiono iompostiome rearbariĝis ekde antaŭ 10 000 jaroj kiam la klimato varmiĝis kaj la glaĉeroj retiriĝis.

La magelana ekoregiono ampleksas tri ĉefajn plantokomunumojn : la magelanan arbustetaron, la magelanan ĉiamverdan pluvarbaron, kaj la magelanan deciduan arbaron.

La magelana arbustetaro troviĝas je la okcidenta rando de la regiono, kie la oceana influo estas plej forta. Altaj precipitaĵoj de 5 000 mm/jare ( 200 coloj/jare) estas tipaj por la arbustetaro, same kiel malvarmetaj temperaturoj, fortaj ventoj, malbonaj dreniĝaj cirkonstancoj kaj roka, ĝenerale malprofunda grundo.

Faŭno[redakti | redakti fonton]

La magelanaj subpolusaj arbaroj gastigas la sudan puduon (Pudu pudu), la plej etan specion el la Cervedoj; ĝi altas nur 35-45 cm (14-18 colojn) je la ŝultro. Aliaj bestaj specioj inkludas la pumon (Puma concolor) kaj la endanĝerigitan sudan riverlutron (Lontra provocax). Endemiaj ronĝuloj entenas la patagonian raton, la geoksuson, la viskaĉon, malgrandan ronĝulon kiu aspektas kiel kuniklo kun longa longhara vosto.

Indiĝenaj birdaj specioj ampleksas magelanan kampefilon, (Campephilus magellanicus), Phrygilus patagonicus, Mimus patagonicus, kaj andan kondoron (Vultur gryphus). En la riĉaj magelanaj marbordaj akvoj kaj grandnombraj rokaj insuletoj loĝas multaj marbirdoj, inkluzive albatrosoj, aŭkedoj, mevoj, kaj pingvenoj.

Protektejoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]


Neotropisaj mezvarmaj foliaj kaj miksaj arbaroj
NT0401 Moderaj arbaroj de Insularo Juan Fernández Ĉilio
NT0402 Magelanaj subpolusaj arbaroj Arĝentino, Ĉilio
NT0404 Valdiviaj moderaj pluvarbaroj Arĝentino, Ĉilio

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]