Ĉikitaj sekaj arbaroj
La ĉikitaj sekaj arbaroj estas tersupraĵa ekoregiono el la Amazona ekoprovinco de la Neotropika ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso ( WWF ) kaj de la Nacia Geografia Societo. Biome la ekoregiono apartenas al Tropikaj kaj subtropikaj sekaj foliarbaroj de Bolivio kaj Brazilujo kaj situas proksimume en la sama regiono kie oni parolas la ĉikitan lingvon. La ekoregiono estas listigita en la Tutmondaj 200.
Enhavo |
[redakti] Priskribo
La ĉikitaj sekaj arbaroj kovras areon de 230 600 kvadrataj kilometroj. La ekoregiono troviĝas al oriento de Andoj, en la malaltaĵoj de orienta Bolivio kaj de la brazilaj subŝtatoj de Mato-Groso kaj Rondonio. La tropikaj humidaj arbaroj de Amazonio troviĝas al okcidento kaj nordokcidento. La vasta savana Cerado-ekoregiono troviĝas al nordo kaj nordoriento, kaj Pantanalo, ekoregiono el la biomo de Inunditaj herbejoj kaj savanoj, al oriento. La sekaj arbaroj de Granda Ĉako situas suden.
[redakti] Klimato
La klimato de la ĉikitaj sekaj arbaroj estas tropika, kun akcentita seka sezono dum la vintro de la suda duonglobo.
[redakti] Flaŭro
[redakti] Faŭno
[redakti] Eksteraj ligiloj
- Ekoregiono NT0212 : Ĉikitaj sekaj arbaroj ( WWF ) (angle)
- Ĉikitaj sekaj arbaroj ( Nacia Geografia Societo ) angle
- Situo de la ekoregiono : tajpu Chiquitano dry forests angle
| Rilataj artikoloj troviĝas en Portalo pri Biologio |