Nordorient-brazilaj restingaoj
La Nordorient-brazilaj restingaoj estas tersupraĵa ekoregiono el la Orient-sudamerika ekoprovinco de la Neotropika ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso ( WWF ). Restingaoj estas marbordaj arbaroj kiuj formiĝas sur sablaj, acidaj, kaj malriĉaj grundoj, kaj estas karakterizitaj de mezgrandaj arboj kaj arbedoj adaptitaj al sekaj kaj malfertilaj cirkonstancoj tie ĉi trovitaj. Biome la ekoregiono apartenas al tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj de nordorienta Brazilo.
Enhavo |
Priskribo [redakti]
La ekoregiono kovras areon de 10 100 kvadrataj kilometroj laŭlonge de la atlantika marbordo de la subŝtatoj de orientaj Maranjo, Piaŭio, kaj okcidenta Cearao. La ekoregiono ampleksas Nacian Parkon Lençóis Maranhenses, kie eroj de restingao alternas kun la plej vastaj marbordaj dunoj en la mondo.
Flaŭro [redakti]
La flaŭro de la Nordorient-brazilaj restingaoj entenas multajn speciojn kiuj estas afinaj al Amazona arbaro. Tiu distingas ilin de la Atlantik-marbordaj restingaoj de la orient-brazila marbordo, kies plantaro plejparte derivas de tiu de la Atlantikaj arbaroj de orienta Brazilo.
Vidu ankaŭ [redakti]
| Rilataj artikoloj troviĝas en Portalo pri Biologio |
Eksteraj ligiloj [redakti]
| Rilataj artikoloj troviĝas en Portalo pri Brazilo |
| Rilataj artikoloj troviĝas en Portalo pri Geografio |
- angle Ekoregiono NT0144 : Nordorient-brazilaj restingaoj (WWF)
- angle Situo de la ekoregiono : tajpu Northeastern Brazil restingas
|
||||